Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Konstruado de paperŝipeto (instrua desegno)
puce Orsinger : Arto kaj naturo (artikolo)
puce Orsinger : La riĉeco de l’ papero (artikolo)
puce Orsinger : Shigeru Ban - Kiel recikligi domon post katastrofo ? (artikolo)
puce T-ĉemizo INTERNACIA SOLIDARECO

Orsinger : La riĉeco de l’ papero (artikolo)

artikolo


La originoj

La papero aperas en Ĉinio je la unua jarcento post Jesuo. Fabrikita el fibroj de bambuo, de moruso, ... ĝi estas speco de vegetaĵa teksaĵo (indas noti ke la folioj de la morusarbo estas uzitaj por nutri la raŭpojn kiuj sekrecias la silkfadenon !). La eltrovaĵo longtempe restas sekreto kaj finfine vojaĝas ĝis Persio. Meze de la 8-a jarcento araboj sukcesas fabriki la paperon danke al fibroj de malnovaj ĉifonoj. En la 12-a kaj 13-a jarcento ĉi tiu papero disvastiĝas en Eŭropo tra Hispanio kaj Italio. Francio atendos la 14-an jarcenton por malkovri la “novan” materion sed ĝi estos daŭre malestimata kaj tiom kostas kiom la pergameno !

La papero konsistas do el fibroj de celulozo per traktado de vegetaĵaj materioj. Oni havigas paston al kiu oni aldonas gelatenon. Poste oni formas, premas, sekigas ĝin kaj ekhavas folion. La metodo ne multe ŝanĝiĝos dum la venontaj jarcentoj almenaŭ ĝis la19-a jarcento. Ja, meze de la industria jarcento aperas en Germanio la pasto el lignaj fibroj, kiun oni miksas kun la fibroj de la kotono aŭ kanabo. Ĉi tiu papero estas la premsonĝo de la aktualaj renovigistoj de dokumentoj ! Pro la kemia traktado de la lignaj fibroj ĝi ne bone konserviĝas en la tempo. En mia metio (mi estas bindisto), oni diras ke papero havas “bonan manon”, tio signifas ke ĝi estas bonkvalita. Tio elmontras ke ni povas havi ĝueman rilaton kun la materio.

La orienta papero, kiel mi skribis pli supre, konsistas el tre longaj fi broj de morusarbo. La japana estas tre fortika. Ili, la ĉina kaj la japana, ambaŭ similas al ŝtofo kaj havas belegan travideblecon (simile al pura silko !). La ĉina papero el bambuo havas perlamotan aspekton, estas admirinda !

La gravurarto

La gravurado aŭ la desegnaĵo ĉizita en osto, ŝtono, ligno, estas unu el la plej malnovaj artaj teknikoj. La procedo mem de la premsigno sur ŝtofo aŭ pergameno kaj sekve sur papero estas multe pli malfrua. Unu el la plej malnovaj procedoj estas do la fabrikado de gravuritaj lignoj kiuj, en Hindio, Persio kaj Italio, stampis ornamaĵojn sur luksajn sxtofojn. En la 15-a jarcento aperas la gravurado sur metala plato (plej ofte el kupro, zinko, fero, ...). Tiu procedo ebligas havi bildon kiun oni ŝmiras per densa inko kaj reproduktas sur paperfolio. Por havigi perfektan rezulton oni uzas diversajn pintajn, vernisojn, acidojn ... Picasso, Ernst, Miroʼ, Pollock kaj multaj aliaj praktikis tiun arton, kiu permesas variigi la efektojn. La artistoj ofte komparas la paperfolion kun la haŭto kaj uzis voluptemajn vortojn por priskribi sian rilaton kun la folio, la inko ...

La litografio

En 1796 Senefelder inventas la litografi on. Ĉi tiu tekniko ebligas per litografiaj krajonoj desegni sur speciala ŝtono. La grasaĵo de la krajonoj (pli malpli grasaj) estas fiksita per acida solvo. Poste oni lavas la ŝtonon per akvo. La grasaj desegnitaj surfacoj sekiĝas dum la aliaj restas humidaj. La unuaj akceptos la inkojn, la aliaj rifuzos. Oni tiele havigas helajn aŭ malhelajn tonojn. Poste oni malaperigas la verkon de la surfaco sed ĝi konservas malgrandegajn spurojn kiuj povas reaperi sur la estontaj verkoj multe da jaroj pli malfrue. Estas la bele nomita “memoro de la ŝtono”.

La gluitaj paperoj

Ekde 1913 Braque kaj Picasso aŭ Matisse eksperimentas la procedon de “la gluitaj paperoj” baldaŭ ampleksigita per reliefoj, kunmetaĵoj, konstruaĵoj el diversaj materioj. La kubistoj, la surrealistoj trovis en la ĉiutaga vivo materialon tre interesan kaj eblecoriĉan. Baldaù sekvos aliaj artistoj kaj movadoj. Alechinsky (ĉu vi memoras pri Cobra ?) daŭrigas ĉi teknikojn. La artistoj retransformas kaj deturnas tion, kion nia kapitalista socio produktas .

La papero estas do invento kiu trapasas la jarcentojn kaj restas tre aktuala malgraŭ la modernaj kreaĵoj sur filmo kaj komputilo. En venontaj artikoloj mi, aŭ aliulo, eble skribos pri la dekorita papero, kaligrafio kaj fotografio, du teknikoj kiuj diversmaniere ankaŭ uzas ĉi tiun materion .


el Sennaciulo, decembro 2004

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio