Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Berlina komentario pri la Fundamento
puce Klaŭdo Roux : La natursciencaj terminoj en la Nova PIV
puce Lanti pri esperantigo de propraj nomoj (citaĵo el antaŭparolo)
puce Oldo (Auld) pri esperantigo de propraj nomoj
puce Rajmundo LAVAL : Pri propraj nomoj
puce UNIVERSALA ESPERANTO METODO DE DOKTORO BENSON (instrulibro de Esperanto)
puce Ŝulco pri esperantigo de propraj nomoj
puce Ĝemil Ksus : Kian lingvon uzu la progresemuloj ?

Lanti pri esperantigo de propraj nomoj (citaĵo el antaŭparolo)

Al tiuj, kiuj faras el ortografio de propraj nomojfetiĉon, sendube ne plaĉos ties esperantigo laŭ proksimuma prononciĝo. Ĉiuj eventualaj kritikoj tiurilate lasos min absolute indiferenta : mi estas sennaciisto k havas nenian respekton por naciaĵoj. Ĉi-okaze mi nur rimarkigas, ke la ĉinaj, japanaj k slavaj esperantistoj rajtus senĉese kriplori ĉe la konstato, ke iliaj nomoj estas en esperanto k en eŭropaj lingvoj abomeninde kripligitaj. Ĉu do la eŭropanoj rajtas postuli, ke oni traktu ilin aliel ol homoj el aliaj mondpartoj ? Certe ne ! Al tia imperiismo mi kontraŭstaras.

La fetiĉistoj pri propraj nomoj devus cetere rimarki, ke ilia vidpunkto, se ĝi estus pravigebla, fariĝus tre danĝera por esperanto mem. Ĉiuj kritikoj pri "kripligo" al propraj nomoj ankaŭ valorus rilate al multaj vortoj el nia lingvo, k la konsekvenco de tio estas bato al esperanto k senkonscia aprobo al la tezo de la "okcidentalistoj".

Dekkvarjara, ĉiutaga uzado de esperanto estigis ĉe mi eĉ la fortan bedaŭron ke Zamenhof ne sufiĉe "kripligis", sennaciigis multajn vortojn el nia lingvo. Kiuj konsideras la proprajn nomojn tabuoj, tiuj estas nur duon-esperantistoj k senkonsciaj malamikoj de la mondlingva afero.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio