Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 10 000 km kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj.
puce Al vi, infanoj de la paco
puce Amnestio Internacia pri pafaĵoĵetoj el bomboj
puce Apliko de la decido de la unua paragrafo de la Deklaracio de la 81-a Kongreso
puce Cento da Ŝtatoj subskribis la Konvencion de Oslo.
puce Evoluado de la situacio ĉe Proksim-Oriento inter Israelo kaj Palestino dum la ses lastaj jardekoj
puce FINE…
puce Gurs : 1939-1945 - Koncentrejo en Bearno
puce Informeto
puce Instalado de usonaj radaroj en Ĉeĥio : VENKO !
puce Intervjuo : Colette Weiss parolas pri la Oslo-Konvencio
puce Kampanjo de la Infanoj por Senperforta Mondo
puce Kunveno pri la pafaĵoĵetoj el bomboj en Sofio (Bulgario)
puce Letero al sidejo de CMC

Sekvo de la Kongreso en Sarajevo

Je la fino de la Kongreso, la kongresanoj sendis leteron al Sinjoro
José Manuel Barroso (Ĵoze’ Manuel’ Barozo), Prezidanto de Eŭropa Komisiono (vidi leteron
en septembra-oktobra Sennaciulo). En tiu letero, la kongresanoj petas de Sinjoro José
Manuel Barroso lian intervenon por ke la Eŭropa Komisiono esploru la eblecon
pligrandigi la monhelpon por la senminigado en Bosnio kaj Hercegovino.

Dum la kunveno de la Pacista Frakcio en Srebrenico, kelkaj
partoprenintoj proponis skribi al deputitoj de Eŭropa
Parlamento por apogi tiun demarŝon ĉe la Prezidanto de Eŭropa
Komisiono. Pluraj SAT-anoj skribis al deputitoj. Niaflanke, en
nia regiono, ni skribis al 6 eŭropaj deputitoj. Nur 2 inter ili
respondis. Deputitino, Sinjorino Christine de Veyrac (Kristin’
de Verak’), metis skribitan demandon ĉe Eŭropa Komisiono.

Ĉi-sube, la enhavo de tiu skribita demando metita la 14-an de septembro 2011 :

Temo : Kontraŭpersonaj minoj en Bosnio kaj Hercegovino.

Teksto :
Dek ses jarojn post la subskribo de pactraktato de Dayton (Dejton’), Bosnio kaj Hercegovino
restas unu el landoj plej minataj en mondo. En 2011, oni taksas, ke 3 elcentoj (3%) de
ĝia teritorio estus ankoraŭ minata. Malgraŭ multaj klopodoj, estas ankoraŭ granda
kvanto da kontraŭpersonaj minoj sur preskaŭ la tuta teritorio, kaj la plimulto da tiuj
minoj ankoraŭ estas ne precize lokalizitaj.
Do, por la tuta loĝantaro estas reala risko. La socialaj konsekvencoj gravas por la
kamparanoj, kiuj kultivas kampojn ĉiam minatajn.
Ĉu Komisiono intencas alporti plian apogon al la aktivecoj de senminigado en Bosnio
kaj Hercegovino, por ke tiu lando plenumu sian laboron de senminigado konforme al
la dispozicioj de Konvencio de Otavo, kiun Bosnio kaj Hercegovino subskribis ?
Ĉu Komisiono antaŭvidis pligrandigi la subvenciojn por atingi tiun celon ?

Jen ĉi-sube la respondo de Eŭropa Komisiono al la skribita demando
de
S-ino Christine de Veyrac, deputitino ĉe Eŭropa Parlamento.

Eŭropa Komisiono estas konscia ke Bosnio kaj Hercegovino restas unu el landoj plej
danĝeraj pro kontraŭpersonaj minoj. Gravaj kaj daŭraj klopodoj estos ankoraŭ
necesaj por ebligi Bosnion kaj Hercegovinon forigi la kontraŭpersonajn minojn. Tial,
dum la pasintaj jaroj, Eŭropa Komisiono asignis al Bosnio kaj Hercegovino
monhelpojn por helpi la publikan potencon de Bosnio kaj Hercegovino en la
senminigado.
Per diversaj organizoj (PHARE, CARDS, BNOVA), Eŭropa Komisiono financis,
ekde 1996, 55 projektojn por agoj de seminigado, kies kosto proksimume atingis 39
milionojn €. Novaj aktivecoj estos financotaj enkadre de la proceduro de helpo al
antaŭmembriĝo (IAP). Dum la lastaj monatoj, Eŭropa Komisiono kaj la registaro de
Bosnio kaj Hercegovino komencis diskutojn por difini la rimedojn, kiuj faciligos la
agojn de seminigado planotajn konsiderante la naciajn eblojn.
Ĉe la vido de tiu situacio, la programo de IAP daŭrigos asigni gravajn monhelpojn
por la aktivecoj de senminigado en tiu lando. Tiuj monhelpoj servos i.a. por la
seminigado, teknikaj realigadoj, la rekuperado de grundo, la instruado pri riskoj pro
minoj, kaj por helpo al la viktimoj de kontraŭpersonaj minoj. Enkadre de
sociekonomiaj aranĝoj de tiu programo, internaciaj organizoj kaj ne-registaraj
organizoj agos en la senminigitaj lokaj komunumoj por disvolvi la agrikulturon, la
turismon, mezajn kaj malgrandajn entreprenojn, oficojn, ktp.

Ni estas kontentaj pro tiu kontribuaĵo, eĉ modesta, de la Kongreso de SAT por la
senminigado en Bosnio kaj Hercegovino.
Ni dankegas S-inon Christine de Veyrac, deputitino, kiu intervenis ĉe Eŭropa
Komisiono por apogi la agon de la Kongreso de SAT en Sarajevo.

Colette Weiss kaj André Weiss.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio