Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de oktobro
puce La 27an de oktobro
puce La 29an de oktobro
puce Itate, mia revo

Itate, mia revo

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

Iitate, Mia Revo

Mi estas malmoderna lokomotivo nomata Jaemon, tamen mi ne estas vera lokomotivo. Mi estas la heroo en la infanlibro “Lokomotivo Jaemon”. Mi jam de multaj jaroj plaĉas al multaj infanoj, sed infano, al kiu mi estis donacita, ial ne ŝatis min. Eble al tiu infano pli plaĉis herooj en televido, ol tiuj en infanlibroj, do lia patrino portis min kaj aliajn dek infanlibrojn al la distrikta rubejo. Mi estis tre malĝoja, ĉar mi bone sciis, ke poste mi iros al fabriko, kie oni metos nin, paperaĵojn, en grandan kuvon kun kelkaj medikamentoj kaj baldaŭ ĉiuj fariĝos kiel koto.

Tuj poste venis virino al la rubejo kaj trovis nin.

“Aĥ, belaj libroj ! Kial oni forĵetis tiujn bonajn librojn ? Precipe tiu libro ‘Lokomotivo Jaemon’ tre plaĉis al mia filo antaŭ 30 jaroj. Mi donacos tiujn librojn al mia nepo”.
Ŝi kunportis ĉiujn librojn hejmen. Ŝi tuj telefonis al sia filo, demandante, ĉu li volas ricevi nin, sed kontraŭ ŝia antaŭsupozo, li rifuzis. Ŝi estis malkontenta, sed ŝi konsolis sin, pensante, ke li havas sian propran kialon, kaj metis nin en la stokejon. Aĥ, ni devis vivi senespere en mallumo.

Post kelkaj monatoj, tiu virino malfermis la pordon de la stokejo. “Vi estas ankoraŭ belaj. Mi sendos vin al iu vilaĝo, ĉar tie infanoj volas vin”. Aĥ, kiel ĝoja ni estis ! Ŝi pakis nin kaj portis nin la la najbara oportuna vendejo por ekspedi nin.

Ni vojaĝis dumnokte kaj en la venonta tago atingis iun vilaĝon ĉirkaŭatan de kampoj kaj montetoj. Tie oni portis nin al la granda salono. Jam tie estis multaj pakaĵoj similaj, kiuj estis plenaj de infanlibroj. Homoj, kiuj prizorgis la pakaĵojn, interpaloris :
“Vere estas multaj bonkoraj japanoj. Jam venis tiom multe da libroj al nia vilaĝo”.
“Ĝis nun al nia biblioteko mankis infanlibroj, do niaj infanoj kaj geknaboj ne havis ŝancon legi bonajn librojn”.

“Nia vilaĝestro havis vere bonan ideon ! Neniu el ni havis ideon kolekti uzitajn librojn el la tuta Japanio”.

“El la infanoj, kiuj legis tiujn librojn, espereble naskiĝos grandaj verkistoj”.

Tiu vilaĝo estis nomata Iitate en la gubernio Fukuŝima. Ĝi estas malgranda vilaĝo kun 6000 loĝantoj. Nuntempe malgrandaj vilaĝoj kaj urboj havas malfacilon finance, kaj preskaŭ ĉiuj provis/as kuniĝi kun pli grandaj urboj, sed la vilaĝestro de Iitate ne volis tion. Li opiniis, ke se la vilaĝanoj kunlaboros, ili venkos ĉiajn malfacilojn. Peti donacojn de libroj el la tuta Japanio estis unu el la ideoj de la vilaĝestro.

Vilaĝanoj laboris kun la vilaĝaj funkciuloj por aranĝi nin sur la bretojn, kaj baldaŭ ni ĉiuj estis bele vicigitaj. Ceremonio por malfermi la infanbibliotekon okazis kaj multaj infanoj venis kun gepatroj. Tiamaniere niaj feliĉaj tagoj komenciĝis. Precipe mi estis tre ŝatata de infanoj, ĉar en tiu vilaĝo ne estas stacidomo, tial ne venas trajno. Mi estas malmoderna lokomotivo, kiu kuris per karboenergio, sed pro tio infanoj des pli amis min. Gepatroj legis min, montrante al ili bildojn en la libro. Infanoj petis de siaj gepatroj legi min multajn fojojn. Certe en ilia kapo vera lokomotivo Jaemon kuris kun nigra fumo.

Mi vizitis multajn lokojn en la vilaĝo kun infanoj. Mi iris al la tendumejo Aino-saŭa, kie oni povas ĝui naturan vivon. En la tendo aŭ sub la stelplena nokta ĉielo gepatroj legis min kaj aliajn librojn al siaj infanoj. Certe ili vidis lokomotivon kuri inter la stelaroj. Iu familio vizitis Metiistan Centron, kie oni povas mem fari diversajn lignaĵojn. Iu infano faris lokomotivon similan al mi.

Aĥ, ne forgesende estas, ke la vilaĝo havis librejon “Arbaro de libroj” posedatan kaj administratan de la vilaĝo. Ankaŭ tio estis la ideo de la vilaĝestro. Li volis, ke la vilaĝanoj alkutimiĝu al libroj, kaj por tio li malfermis la vilaĝan librejon, ĉar ne estis librovendejo en la vilaĝo. Li opiniis, ke sen libroj, nome sen kleraj homoj, la vilaĝo ne progresos.

Por alkutimigi infanojn kaj lernantojn al libroj, oni regule organizis en la biblioteko “Kunsidon por voĉlegi infanlibrojn”. Oni elektis librojn kaj legis ilin, montrante bildojn en ili sur la ekrano. Ankaŭ en tiu okazo mi estis tre populara. Infanoj volis aŭskulti mian rakonton. Feliĉajn tagojn mi havis.

Dume mi ofte aŭdis vilaĝanojn uzi vorton madei. Mi ne komprenis, kion ĝi signifas. Certe ĝi estas loka vorto. Iun tagon turisto demandis la vilaĝanon pri la signifo. Tiu lasta kun fiero respondis : “Madei devenas de la vorto made, ambaŭ manoj. Do ‘laboru madei’ signifas ‘laboru per ambaŭ manoj’, nome diligente, atenteme, elkore, sincere ktp. La vilaĝano plu klarigas jene :

Antaŭ 5 jaroj la vilaĝestro proponis, ke la vilaĝa politiko baziĝu sur “malrapida vivo”, sed ni ĉiuj kontraŭis lin, ĉar en la moderna socio, ĉio devas esti rapida. Ni opiniis, ke se ni malrapide farus ĉion, nia vilaĝo fariĝus ŝtonepoka vilaĝo. La intenco de la vilaĝestro estis la alia, sed ni ne komprenis tion. La vilaĝestro cerbumis, kiamaniere li povos komprenigi al ni sian veran intencon. Tiam li rememoris la vorton madei, kiu estis uzata de maljunaj homoj. Li adoptis tiun vorton kaj proponis “madei-vivon”, kaj ĉi-foje ĉiuj konsentis. Jam de 5 jaroj ni agadas laŭ tiu principo. Ni ĉiam diras inter ni, ekzemple,

“Vartu vian bebon madei, se ne, poste vi havos problemon pri ĝi”,
“Manĝu madei, se ne, via korpo fariĝos malforta” aŭ
“Laboru madei, tio estas la unu sola vojo por via sukceso”.

Al la biblioteko venis multaj homoj, precipe junaj patrinoj. Tiuj lastaj prunteprenis malfacilajn librojn kiel “Bonfarto en Svedio”, “Renesanca arto en Italio” kaj “Franca revolucio”. Ili ofte babilis inter si pri tio, kiamaniere persvadi sian edzon pri sia vojaĝo. Mi ne komprenis, kial ili tiamaniere diskutas kaj legas tiajn malfacilajn librojn. Tamen mi komprenis iom post iom el iliaj babiladoj.

La vilaĝo havis projekton “Flugiloj de junaj edzinoj”, en kiu la vilaĝo sendas junajn edzinojn al Eŭropo dum la plej okupita sezono por la rizkultivado. Kial en tia sezono ? Tio estis unika ideo de la vilaĝestro. Se edzinoj forestos dum tiu periodo, edzoj havas malfacilon sen iliaj helpoj. Edzoj ne bonvenigas la vojaĝon de sia edzino. Por realigi la vojaĝon, edzinoj devas persvadi sian edzon per diversaj manieroj, montrante, kiom da bono tiu vojaĝo donos al ŝi, al la famlio, al ŝiaj gefiloj kaj al la vilaĝo. Por tio edzinoj devas mem konvinkiĝi pri la utilo de sia vojaĝo. Ili devas lerni multe. Kiam ili sukcese vojaĝas al Eŭropo, ili ne nur turismas, sed ankaŭ lernas multe por montri la frukton al siaj familianoj. Tial junaj patrinoj ofte venis al la biblioteko, kaj kompreneble kun siaj gefiloj. Do la infanoj en la vilaĝo tre ŝatis legi librojn.

Tamen nia feliĉa vivo subite ĉesis. Posttagmeze la 11an de marto ni sentis grandan skuon. Kio okazis ? Ni tute ne komprenis. La tero tremis, tremegis. La biblioteko skuis, skuegis. Ni falis el la bretoj al la planko. Preskaŭ ĉiuj libroŝrankoj falis kaj vitroj rompiĝis. Homoj eksteren kuris terurite.

“Granda tertremo okazis !”
“Nia vilaĝo estas fore de la maro, do ne venos cunamo, sed certe al la marborodo”.
“Mia filo laboras en la nuklea centralo laŭ la marbordo. Ĉu ĝi ne difektiĝis ?”
“Ne timu. La elektro kompanio Tokio kaj la registaro ĉiam garantiis, ke la nukleaj centraloj estas konstruitaj tiel forte, ke neniam okazos akcidentoj al ili”.
“Sed la tremado ne estis ordinara. Mi esperas, ke nenio okazos al ili”.

Mi estis premata inter falintaj libroj, sed klare aŭdis maltrankvilajn voĉojn de la vilaĝanoj. Baldaŭ fariĝis senhome en la biblioteko. Ekstere homoj kuradis kaj dumnokte bruis.

En la venonta tago ni estis en la sama stato. Neniu venis. Ni estis maltrankvilaj. Baldaŭ amasiĝis nekonataj homoj antaŭ la biblioteko. El kie kaj por kio ili venis ? Posttagmeze antaŭ la 4a horo mi aŭdis bruegon similan al tondro. Nenie estas nubo kaj estis bona vetero, sed aŭdiĝis teruriga bruego, kiel bombo eksplodis.

Venis multaj homoj en la bibliotekon. Oni forŝovis nin, falintajn librojn, en la angulojn kaj faris spacon. Homoj amasiĝis. Ili havis preskaŭ nenion. Estis klare, ke ili venis kun granda hasto, eskapinte el iu grava akcidento. Ĉu venis cunamo ? Sed neniu estis malseka. Ĉu tiu akcidento en la nu...kle...a centra...lo ? Kio estas nuklea centralo ? Mi estas lokomotivo de karboenergio, do mi ne komprenis, kio estas nukleo. Ĉu ĝi ne estis sekura ? Homoj mallaŭte interbabilis :
“Neniam mi antaŭvidis akcidenton”.

“Ne maltrankviliĝu. Certe ni povos reveni hejmen post du, tri tagoj”.
“Ni trankvile tranoktu ĉi tie”.

Elektro ne funkciis. Oni distribuis lankovrilojn, kiujn la vilaĝo rezervis por la krizo. Oni distribuis ankaŭ botelojn da akvo, sed ne venis manĝaĵoj. Infanoj ekkriis pro malsato. Beboj volis lakton, sed patrinoj ne havis varman akvon. Iu maljunulo kriis : “Mi forgesis kunporti medikamenton”. Iu maljunulino malsaniĝis. En marto estis ankoraŭ malvarme, tial homoj ne bone dormis pro manko de kovriloj.

Tamen venis mateno. Homoj rigardis al la sudo, sed nenio vidiĝis krom montetoj kaj nuboj. Nia vilaĝo estas 30 kilometrojn fore de la nukleaj centraloj, kaj inter la du lokoj estas montetoj. Nenio neordinara estis sentebla. Homoj, kiuj tranoktis en la librejo, estis loĝantoj de la urbo Hutaba, kie tiu centralo situas. La registaro estis ordoninta, ke homoj en la radiuso de 20 kilometroj de la centralo rifuĝu eksteren.

Unu tago, du tagoj, tri tagoj pasis, sed ili ne povis reveni hejmen. Kun maltrankvilo ili silente restis en la librejo. Ili havis neniun laboron, tial iuj komencis rearanĝi la libroŝrankojn kaj nin, falintajn librojn. Mi sentis min preskaŭ morta pro la premo inter aliaj libroj, sed fine mi estis savita. Ni estis remetitaj sur la bretojn kaj bone vidis la amasiĝintajn homojn.

Iu juna patrino prenis min kaj legis min por la infanoj. Kiel feliĉa mi estis ! Sed kontraŭe la legantino estis malgaja, kvankam ŝi kuraĝigis sin ŝajni vigla. “Al mi tre plaĉis tiu libro ‘Lokomotivo Jaeman’, kiam mi estis infano”, ŝi diris. Mi preskaŭ eklarmis. Homoj restadis en la biblioteko kaj en aliaj konstruaĵoj. Vilaĝanoj de Iitate prizorgis rifuĝintojn.

La 5an de aprilo la registaro publikigis, ke el la tero kaj herboj kolektitaj el nia vilaĝo la 28an de marto, oni detektis radioaktivecon. La registaro aldonis, ke la kvanto ne estis tiel multa, do la loĝantoj ne maltrankviliĝu.

La 11an de aprilo la registaro ordonis, ke homoj rifuĝu “laŭ la plano” ĝis la fino de majo el la 5 urboj kaj vilaĝoj situantaj eĉ ekster la radiuso de 20 kilometroj de la nuklea centralo n-ro 1, ĉar ili estas malpurigitaj per radioaktiveco de pli ol 2 milisivertoj jare. Nia vilaĝo estas fore de la nuklea centralo, sed malfeliĉe flugas de la centralo al ĝi ventoj, kiuj portis kaj faligis radioaktivaĵojn en ĝin. Nia vilaĝo estis unu el tiuj 5 komunumoj.

Pro tiu ordono, kiuj restis en nia vilaĝo el la urbo Hutaba, tiuj jam forkuris pli foren, kaj ni, kiuj akceptis tiujn rifuĝintojn, devis forlasi la vilaĝon. Familoj, kiuj havis bebojn kaj infanojn, estis teruritaj pro pli grava influo de radioaktiveco al infanoj, kaj senprokraste fuĝis el la vilaĝo. Multaj aliaj volis plu resti hejmen, ĉar oni ne povis senti danĝeron de radioaktiveco ne videbla, ne sentebla, ne tuŝebla kaj ne aŭdebla. Multaj posedis brutaron por prizorgi, multaj havis kampojn por kultivi, multaj havis laboron por plenumi. Ĉiuj havis karan memoron al sia hejmo. Estis malfacilege forlasi sian hejmon. Tamen radioaktiveco plu minacis ilin, kaj fine la 15an de majo la unuaj 10 familioj grupe forlasis sian vilaĝon.

La vilaĝestro salutis al ili kun larmoj : “Mi estas tre malĝoja. Ni celis igi nian vilaĝon la plej bela vilaĝo en Japanio, sed nun nia vilaĝo fariĝis alisignife fama en la mondo. Dum multaj jaroj ni protektis tiun vilaĝon, zorgante rizplantojn kaj brutaron, kontraŭ multfojaj malvarmaj klimatoj. Tiujn niajn laborojn frakasis la nukleaj centraloj. Mi malamas ilin. Ni ne malvenkos. Mi strebas per mia tuta forto por ke ĉiuj vilaĝanoj povu reveni hejmen plej frue. Ĝis tiam fartu bone !” Estis klare, ke la elektro kompanio kaj la registaro tute ne estis madei, kaj perfidis la loĝantojn.

En unu el la familioj estis knabo nomata Akira. Antaŭ la ekiro, li kuris en la bibliotekon kaj petis de la prizorgantino prunteprenon de mi. Mi tre plaĉis al li kaj sen mi li ne volis ekiri. La prizorgantino volonte permesis tion, ĉar jam neniu havis intereson pri libroj. Akira enaŭtiĝis kun mi en siaj manoj kaj forlasis la vilaĝon.
La familio de Akira atingis iun urbon. Oni senpage pruntedonis al la familio apartamenton. Ĝi situis en iu malnova loĝkvartaro, kie la loĝantaro konsistas ĉefe el multaj maljunuloj, tial apartamentaro havis multajn liberajn ĉambrojn. La familio de Akira ekloĝis tie. Helpis al ĝi loĝantoj, donante fridujon, lavmaŝinon, televidilon kaj aliajn ĉiutagajn necesaĵojn. Post kalkaj tagoj, jam la familio komencis vivi relative trankvile. Ĝis tiam Akira hezitis eldiri pri mi, sed fine li diris al sia patrino :
“Panjo, legu por mi la libron ‘Lokomotivo Jaemon’”.

Patrino elprenis min el la kesto. Mi estis jam malnova, tenate per multaj infanaj manoj, sed tio estis des pli bona por Akira, ĉar tio rememorigis la feliĉajn tagojn en la vilaĝo Iitate.

Elkestiĝinte, mi sentis la aeron jam konata de mi. Tenate de la panjo, mi rigardis eksteren el la fenestro de la 4-etaĝa ĉambro. Jen arbareto. Jen parko. En la angulo de la parko vidiĝis, ja, la rubejo, kie tiu virino trovis min. Mi estis reveninta al tiu urbo, sed tio ne ĝojigis min, male kaŭzis doloron, ĉar tie mi estis traktita malafable. Mi ŝovis min, malgrandiĝinte, en la manojn de la panjo, por ke oni ne rimarku min.
Mi komencis vere sopiregi reveni al la vilaĝo Iitate. Tamen ĝi estas malpurigita per radioaktiveco kaj homoj ne rajtas kaj ne povas loĝi tie. Tio malĝojigis min. Por ke mi kaj la vilaĝanoj revenu al la vilaĝo, mi faros ĉion ajn, eĉ mi kunportos radioaktivajn rubaĵojn al la profundon de la tero. Ĉiuj vilaĝanoj jam same decidis dediĉi sin al la restarigo de la vilaĝo. Se ili laboros kunlabore sub la gvido de tiu originala vilaĝestro, ili certe sukcesos. Mi firme kredas, ke la spirito de madei venkos eĉ radioaktivecon.

Tage mi estas en la manoj de Akira, kaj nokte mi dormas ĉe lia kapkuseno, kaj ĉiun nokton mi sonĝas, ke mi tiras vagonaron plenan de gajaj kaj feliĉmienaj vilaĝanoj al la vilaĝo Iitate. Mi neniam dubas, ke baldaŭ mia sonĝo fariĝos reala.

(Fino)
日韓共同開催エスペラント大会 文芸コンクール応募作品

1.フィクション Fikciaĵo
2.作品名 (Titolo) Iitate, Mia Revo
  著者(Aŭtoro) 堀泰雄 HORI Jasuo
  住所(Adreso) 371-0822 Japanio, Gunma-ken, Maebaŝi-ŝi, Ŝimoŝinden-maĉi 10-27
  電話(Telefono) 027-253-2524
  メール(Retadreso) hori-zonto@water.sannet.ne.jp

Iu familio iris kun mi al la vilaĝa restoracio, kie oni povas manĝi bongustan bovaĵon el “Boboj de Iitate” vartitaj en la vilaĝo. Mi vidis “Dancon de terkulturistoj plantantaj rizplantojn” en majo kaj “Dancon de leonoj” en aŭtuno. En tiuj okazoj junuloj tamburis energie. Dum la tuta jaro la vilaĝo estis energiplena kaj havis vidindaĵojn. Vere bela vilaĝo.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio