Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de septembro
puce La 04an de septembro
puce La 05an de septembro
puce La 09an de septembro
puce La 11an de septembro
puce La 13an de septembro
puce La 20an de septembro
puce La 23an de septembro

La 09an de septembro

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 9an de septembro

Rikolti rizon estis ĝis la lasta jaro granda ĝojo por terkulturistoj, sed tiun ĉi jaron ili timas, ke rizo povas esti pli radioaktiva ol la normo.

Rikolti rizon

La nova kabineto naskiĝis

S-ro Noda Joŝihiko fariĝis la nova ĉefministro la 2an de septembro post s-ro Kan Naoto, kiu estis eksigita pro sia “radikala” sintenoo kontraŭ la nukleaj centraloj. En la intervjuo Noda diris jene pri la energipolitiko :
Estas malfacile nove konstrui la 14 planatajn reaktorojn. Kiam la funkciantaj reaktoroj fariĝos mortontaj aŭ neuzeblaj, mi volas ĉesigi tiujn. La reaktorojn sub la kontrolo, post la severa ekzamenado kaj kontrolado, mi volas refunkciigi, precize klarigante la situacion al la najbaraj loĝantoj. En la estonteco, ni ne dependu tro de la atomenergio, kaj anstataŭe ni ekspluatu anstataŭan energion kaj ŝparu elektron. Mi volas elekti la plej bonan kombinon de diversaj elektrofontoj, ne donante maltrankvilon al la popolanoj.

Multaj popolanoj ne volas “bonan kombinon de elektrofontoj”, sed ĉesigon de nukleaj centraloj. Li ne klarigis, kia stato estas “mortonta aŭ neuzebla”. Laŭ la ĵurnalo 53% el la popolanoj subtenas la novan kabineton, sed se ni taksus lin optimisme, li tuj direktus sin al la industria mondo kaj Usono, kaj baldaŭ ĉiuj reaktoroj ekfunkcius.

Rifuĝintoj suferas en la fremda loko

60 mil loĝantoj ĉirkaŭ la nukleaj centraloj rifuĝis de sia hejmloko kaj loĝas en fremdaj lokoj. Laŭ la enketo al tiuj rifuĝintoj, ili havas malfacilan vivon. Multaj familianoj devas vivi aparte kaj tia duobla vivo finace suferigas ilin. (Laŭ la ĵurnalo Mainiĉi, la 8an de septembro)

S-ino Kamoŝida Juuki loĝis en la urbo Minami-Sooma, kaj nun loĝas en la apartamento en la urbo Jamagata kun siaj 14-jara filino kaj 8-jara filo. Kiam okazis la eksplodo en la nuklea centralo, ili rifuĝis en la refuĝejon de la urbo Fukuŝima, kaj aŭdinte pli pri la akcidento, ili plu foren kuris per sia aŭtomobilo kaj atingis la urbon Jamagata. Komence ili loĝis en la rifuĝejo, sed post kiam ĝi estis fermita, ili translokiĝis al la nuna apartamento luita de la urbo. Ŝia edzo Cutomu nun laboras en la urbo Fukuŝima, loĝante en la hejmo de sia bopatro, kaj ĉiun semajnfinon li vizitas siajn familianojn en la urbo Jamagata.
Jam tia vivo daŭras ses monatojn. Ŝi fojfoje rememoras la antaŭan vivon kaj demandas sin, kial ŝi devas vivi tiamaniere kaj ne povas dormi bone. Cutomu provas konvinki al si, ke tiu estas lia vivritmo nun.
Iliaj gefiloj jam havas amikojn en la novaj lernejoj, sed ili volas reveni hejmen plej frue. Juuki opinias, ke por tio TEPCO purigu la medion unue, kaj poste permesu al la loĝantoj la revenon.
Pli ol duono de la enketitaj familioj loĝas aparte. Edzoj restas en la gubernio Fukuŝima kaj iliaj edzinoj kaj gefiloj rifuĝis al aliaj urboj aŭ gubernioj. Iuj plendas, ke iliaj gefiloj sentas sin maltrankvilaj sen patro.
79% sentis streson. La kialoj estas :
 1) Estas neklare, kiamaniere ili povos vivteni sin en la estonteco.
 2) Ili ne havas konatojn en la fremda loko.

La 9an de septembro la ĵurnalo Mainiĉi raportis pri s-ino Ŝibuja Keiko en la urbo Jamamoto, Mijagi, kiu svenis pro severa kapdoloro en junio en sia laborejo kaj nun restas hejme. Ŝia familio konsistas el edzo, du gefiloj kaj bopatrino. Ŝi perdis sian domon en la cunamo, tamen en junio ŝi decidis aĉeti terenon kaj la problemo de sia loĝejo estis solvota. Ŝia kuracisto diras, ke tro da streso kaj lacego kaj subita malstreĉiĝo pro la nova domo kaŭzis la malsanon .
Ŝi vidis la cunamon engluti domojn kaj homojn, kaj post unu semajno ŝi eklaboris kiel la urba funkciulo por la rifuĝejo. Ŝi pacience aŭsklutadis la plendojn de la nervoziĝintaj rifuĝintoj. En aprilo malfermiĝis ŝia infanĝardeno. Multaj infanoj estis maltrankvilaj kaj ne dormis tage, timante la eventualan tertremojn. Ŝi devis esti atentema pri radioaktiveco alfluganta de Fukuŝima. Ŝi devis labori tro, kaj tio kaŭzis malbonordon de ŝia korpo post 4 monatoj.
Laŭ d-ro Macumoto en la hospitalo de Toohoku-Universitato, multas pacientoj kiuj suferas same kiel s-ino Ŝibuja. Li diras : “Homoj ne povas elteni tro da streso pli ol 6 monatoj. Ni prizorgu unu la alian, komprenante, ke ni ĉiuj estas suferantoj”.
S-ino Ŝibuya nun loĝas en la provizora domo kun siaj familianoj. Ŝi diras : “Mi dankas al miaj kolegoj, kiuj zorgas pri mi”, sed ŝi ankoraŭ ne fartas bone, ĉiam sentante kapdoloron.

Precipe rifuĝintoj pro la nuklea akcidento suferas multe. Ili ne povas reveni hejmen. Ili ne povas havi planon por sia estonta vivo. Cunamo estas natura afero, do oni devas akcepti ĝin vole-nevole, sed la nuklea akcidento estas kaŭzita de aĉaj homoj, TEPCO kaj la registaro, kiuj asertadis kaj kredigadis al la popolanoj, ke la nukleaj centraloj estas perfekte sekuraj, kaj la sinteno de TEPCO tute ne estas sincera. Tial estas malfacile al la loĝantoj kaj ĉiuj popolanoj akcepti la realon kiel sian sorton. Suferantoj pro la akcidento suferas korpe, finace kaj mense.

Ni mezuris la radioaktivecon

La 1an de oktobro ni havis Esperanto-kunsidon, kaj tie s-ro A aperis kun bonkvalita radioaktiva mezurilo. Ni mezuris la kvanton de radioaktiveco en diversaj lokoj ĉirkaŭ la kunvenejo. Jen estas la rezulto :
 Salono : 0.071 mikrosivertoj
 Ĉe gazono en la ĝardeno : 0.096 mikrosivertoj
 Ĉe la piedo de la konstruaĵo : 0.129 mikrosivertoj
 Ĉe la piedo de la tera muro : 0.139 mikrosivertoj
Laŭ la informo de la gubernio aŭ la registaro, la kvanto de
radioaktiveco en mia urbo estas ĉiam ĉirkaŭ 0.03 mikrosivertoj, sed laŭ nia mezurado la kvanto estas 2-4-oble pli granda. Laŭ s-ro A, se oni ricevadas 0.114 mikrosivertojn ĉiun tagon, la sumo en unu jaro fariĝos 1 milisiverto, kaj tiu sumo estas la limo por homoj krom laboristoj en nukleaj centraloj. Nun eĉ 200 kilometrojn fore de la centralo troviĝas tiom da kvanto da radioaktiveco. Oni ne povas vidi, nek senti radioaktivecon, kaj ne scias, kion ĝi kaŭzos por ni. Mi estas maljuna, do ĝi ne multe gravas, sed por niaj infanoj ĝi povos doni gravan influon. En tia situacio, iuj ankoraŭ insistas plu da uzo de atomenergio. Tute ne komprenebla afero.

Pri mia tiu raporto venis du respondoj :
 El s-ino J, kiu loĝas en la urbo Fukuŝima :
En Fukuŝima la kvanto fariĝis malpli ol 0.9 mikrosivertoj lastatempe, sed la cifero diferencas de loko al loko. Antaŭ nelonge iu mezuris radioaktivecon ĉe koto en la elfluejo kaj trovis, ke la kvanto estas ĉirkaŭ 10 mikrosiverto. Mi envias vin pro malgrandaj ciferoj en via urbo.
 El s-ro S, kiu loĝas en la montara regiono en mia gubernio. Al tiu regiono venis vento de la ekspodinta reaktoro :
En mia ĝardeno la ciferoj estas ĉiam inter 0.1 0.3. Ĉe la elfluejo la cifero estas 2.25 mikrosivertoj ! Vere malpurigita loko ! La pejzaĝo estas belega, sed la tero estas forte radioaktiva kaj homoj timas manĝi legomojn produktitajn ĉi tie. Mi havas bebon, tial mi estas tre maltrankvila.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio