Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  JoMo frapas la ĉielan pordon de Bob Dylan
puce E.McCurdy : Ĉi nokte sonĝis mi (kanto el "Verda Trobadoro")
puce Earl Robinson / Alfred Hayes : Joe Hill (kantotraduko)
puce Esperanto Desperado : Skavirino (muzika video)
puce Esperantoband : Kiam vi ne estas ĉi tie
puce Georges Moustaki : Per alud’ (kantotraduko)
puce Georgo Brasenso : La Balado de homoj fieraj pri sia deveno
puce Himno de la Popola Unuiĝo de Ĉilio : Ja ni venkos ! (kantotraduko)
puce Infankanto : Zime-zum...
puce Jevtuŝenko : Ĉu la rusoj celas al milit’ ?
puce Joe Hill : Kejzi’ Ĝoŭns’ la strikrompanto (folkkanto)
puce Joe Hill : La predikisto kaj la sklavo (Torto post la morto)
puce Johano Baptisto Klemento & Antonio Renardo : La Tempo ĉeriza (kantotraduko)
puce Kantaro : Verda Trobadoro

Kompanio Ĵolimoma : Donaci kune (kantotraduko)


Vin, infanoj de la tuta ter’,
Ni vidis ĉe televider’ ;
Viaj okuloj ame ploras,
Viaj okuloj "Helpon !" vokas.
Ĉe vi malhelas la ĉiel’,
Tion la dioj volis tiel ;
Kuniĝe kontraŭ l’ fiaĵaĉ’
Justico nia estas saĝ’


Donaci kune al
Donaci kune al
Infanoj de la tuta ter’
Infanoj de la tuta ter’
La esperon per
La esperon per
Simpla gest’
Simpla gest’
Simpla gest’
Simpla gest’
Simpla gest’ ja de malavarec’
ja de malavarec’


Kion el mondo faris ili
Ni estas orfoj nune ĉi ;
Jen bild’ de ĝemeltura fal’,
Ni ne plu bone vivos tial.
Jesu’, Jesuo veku vin,
Freneze ili traktas nin ;
Sed sciu, tamen venkos am’
Ĉar ni rezignos ja ne jam’


Donaci kune por
Naztuka plor’
Infanoj de la tuta ter’
Kaj eĉ ekster’
Estas nia dev’
Jen nia rev’
Simpla gest’
Karitat’
Simpla gest’
Por la frat’
Simpla gest’
De malavarec’



Ja nun militon faras ni
Ĉar ili premis nin al ĝi ;
Ja ili volis tiuj eĉ
Ŝteli el nia liberec’.
Kaj jen, malbono trafas ĉie,
Sed ni mision daŭrigas ;
Nian moralon ĉie plugas,
Kaj civilizon kreas ĉie.


Donaci kune al
Donaci al
Infanoj de la tuta ter’
de l’ tuta ter’
La esperon per
La esperon per
Simpla gest’
Simpla gest’
Simpla gest’
Jes simpla gest’
Simpla gest’ ja de malavarec’


En danĝer’ estas nia cel’
Ni ĉiuj tuj grupiĝu jen ;
Elpelu kio bremsas nin
Kaj ĝenas al profitoj pli,
Riĉaj aŭ mal-, jen nia dev’
Paŝeton ni nun kune faru
Nia monujo estas pez’
Kuniĝo sankta nin fortigu


(rekantaĵo fone)


Vi vidis ŝin plori, ĉe l’ televid’
Nun pagu por ŝia rid’
Se vin oni maldungis :
La monon donu kun kis’
Se vi, senlaborul’ :
Helpmonon donu tuj
Mi mem jam donis tre
Por bombadigi ĉie


Komoneŭibodiaŭt, tugezelŭanmoltajm’ !
(Come on everybody out, together one more time !)


(rekantaĵo fone)


Donaci nun naztuko kun,
Ni ja plorigos vin
Ho jes, ploraĉu nun, kaj donu tuj plu, donu tuj plu
Donu, donu, monujon, kia pez’,
Sed kore kaj... ho-ma-ra-ni-sme


Rigardu funde de via monuj’
Rigardu, vi ĉiam trovos moneron tuj
Kaj rigardu bone televidon
Ja ĝi instruas al vi la... veron.


Kaj ĉefe, ĉefe, okazu neniam plu milito sen homamo !


Traduk-adaptis Markovo-Vito en aŭgusto 2009, por la muzik-staĝo en Kvinpetalo.


Tiu kanzono de la Kompanio Ĵolimoma (Compagnie Jolie Môme) estas jene enkondukita de la aŭtoroj en sia KD-libreto :


"Se kelkiuj povus ankoraŭ, post aŭskultado, imagi ke ni reale pensas tion, kion ni kantas en ĉi kanzono, ni, kun risko ilin elrevigi, precizigas ke ni ne havas grandan simpation al la grandaj bonfaraj mesoj k estas iom malĝojaj vidi artistojn, sportistojn el ĉiuj specoj, sin kompromiti en tia speco de kuniĝado."


Originala kanzontitolo (en la franca : Donner ensemble l’espoir) :
 http://www.cie-joliemome.org/spip.p...

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio