Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Petro
puce PIV 2020 estas aĉetebla
puce Plena Ilustrita Vortaro Eldono 2005

Plena Ilustrita Vortaro Eldono 2005

Verkis : Michel Duc-Goninaz, Klaŭdo Roux kaj multaj aliaj

Formato : 24,5 × 15,5 cm

1265 p

Prezo : 60 €

Tiu ĉi 2000-ekzemplera eldono elĉerpiĝis en la jaro 2018.

Priskribo : PIV estas la plej ampleksa k plej kompleta unulingva vortaro de Esperanto, nemalhavebla ilo por ĉiuj homoj, kiuj serioze okupiĝas pri Esperanto, pri verkado, pri literaturo, pri scienco. Ĝi elkreskis el la Plena Vortaro. Ĝia unua eldono el la jaro 1976 ampleksis 37 + 1299 paĝojn. Dek unu jarojn poste, en la jubilea jaro de Esperanto, aperis la Suplemento al PIV, kiu kolektis la novajn vortojn, kiuj enuziĝis en tiu tempo. Nova, plene reprilaborita versio, kun bildoj EN la teksto kaj ne ĉe la fino, aperis en la jaro 2002.

PIV enhavas ankaŭ nomojn de Urboj k de Personoj, ĝi enhavas fakterminojn k neologismojn, slangaĵojn k parolan uzon. Kaj ne laste : ĝi donas amason da uzekzemploj, ĉerpitaj el la verkoj de la grandaj verkistoj de Esperanto. Ĝi do povas servi kiel malgranda enciklopedio.

PIV estas forte bindita kun la ilustraĵoj en la teksto.

La eldono 2005, jam ne plu nomita "nova", konsistis el represo, kun korektoj kaj ĝisdatigoj, de la rebakita eldono de la jaro 2002.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio