Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 11an de marto 2011
puce La 12an de marto
puce La 13an de marto
puce La 14an de marto
puce La 15an de marto
puce La 16an de marto
puce La 17an de marto
puce La 18an de marto
puce La 19an de marto
puce La 20an de marto
puce La 21an de marto
puce La 22an de marto
puce La 23an de marto
puce La 24an de marto

La 28an de marto

Problemoj en la 20-kilometra zono

Ekkreskis pikoj de ekvizeto, japane cukuŝi, kiu signifas “teran penikon”. Hodiaŭ estis bela printempa tago.

Eraro ! pri “la granda kvanto da radioaktiveco”
Hieraŭ mi raportis, ke el la akvo en la turbino-domo de la reaktoro n-ro 2 oni detektis radioaktivecon de 2,9 miliardoj da bekereloj hore, 10-milion-oble pli fortan ol tiu en la reaktoro mem, tamen klariĝis, ke tio estas eraro. Oni miskomprenis kobalton 56 kiel jodon 134 kaj kalkulis, do la vera forteco de radioaktiveco estis “50-60-miloble pli forta ol tiu en la reaktoro mem”. Ne komprenebla eraro, kaj tia eraro igas la elektro-kompanion pli nefidinda.

Problemoj en la 20-kilometra zono de la centraloj
Loĝantoj ĉirkaŭ la nukleaj centraloj kredis, devis kredi aŭ kredigis sin, ke neniam okazos akcidento en la nukleaj centraloj, fidante la vortojn de la elektra kompanio Tokio kaj la registaro, sed nun ili scias, ke ili estis ne kleraj.
Nun estas ne permesite al la loĝantoj loĝi en sia hejmo en la radiuso de 20 kilometroj. Por konservi la urban funkcion, la koncernataj urboj jam translokigis sian funkcion al alia urbo, kunprenante plejparton de la loĝantoj. Kompreneble okazas/os multaj problemoj al tiuj homoj, sed ankaŭ ekzistas problemoj en tiu malpermesita zono :
 1. Pluraj homoj ankoraŭ restas en aŭ revenis al sia hejmo en tiu zono. Iuj estas maljunaj kaj ne volas translokiĝi, kaj aliaj havas brutaron, kiun ili devas/volas prizorgi. Al ambaŭ mankos manĝaĵoj, sed nuntempe persvadi ilin ne loĝi tie estas malfacile.
 2. Alia problemo estas multe pli grava. Tiuj urboj estas atakitaj de la cunamo, do certe estas multaj viktimoj, tamen ĝis nun oni trovis nur 10 mortintojn en la 6 urboj plej proksimaj de la nukleaj centraloj n-ro 1 kaj 2, dum en la najbaraj urboj oni trovis respektive malpli ol 300 mortintojn. Nun 4 teamoj konsistantaj el dekkelkaj homoj el la defendkorpuso serĉas malaperintojn, sed pro la forta radioaktiveco ilia laboro tute ne estas glata. Terura estas la bildo de longe postlasitaj kadavroj en la ruinaĵoj kaj sur la plaĝo. Eble oni ne plu povas loĝi en tiu zono eĉ post la solviĝo de la akcidento.

Reakiro de forto
Multaj homoj ne nur esprimas sian kompaton al la suferantoj, sed ankaŭ fakte helpas. Rigardante tiujn noblajn agadojn en televido, mi foje larmis pro emocio.
En mia gubernio Gunma estas multaj varmfontoj. En tiuj lokoj hoteloj mem havas malfacilon, ricevinte multajn malmendojn. Malgraŭ tio, homoj helpas suferantojn en la regiono Toohoku. El la varmfontejo Ŝima, oni transportis varman akvon al la urbo Koorijama en la gubernio Hukuŝima. Televido prezentis ĝojajn mienojn de rifuĝintojn en la banejo.
En la basbalejo Kooŝien en la urbo Koobe damaĝita de tertremo en 1995, nun okazas la tutjapana basbalĉampioneco inter superaj mezlernejoj. Hodiaŭ ludis la supera mezlernejo Toohoku, la reprezentanto el la gubernio Mijagi. Bedaŭrinde ĝi malvenkis, sed la lernantoj ludis per la tuta forto kaj tio donis grandan kuraĝigon al la suferantoj.
Ŝajnas al mi, ke homoj ekreakiras forton kaj energion por la rekonstruo el la malespero post la katastrofo.

Mesaĝo de JEI

Dankesprimo al la kuraĝigaj mesaĝoj pri la damaĝo en Japanio
(La 3a Informo de Japana Esperanto-Instituto, 2011-03-28)

Stato post la lasta mesaĝo en la 21a de marto estas jena : konataj 77 esperantistoj en la regiono estas sekuraj, krom unu ankoraŭ ne kontaktebla, de la granda tertremo kaj cunamo en la nordorienta parto de Japanio en la 11a de marto.
La tertremo tamen perdigis en Japanio pli ol dek mil vivojn, kaj ankoraŭ pli ol deksep mil vivoj ne estas trovataj. Dume, pli ol 240 mil ankoraŭ loĝas en provizoraj rifuĝejoj, kaj pli suferas je manko de provizaĵoj, aŭ vivas timigite de la troa elŝpruco de radioaktivaj falaĵoj el atomcentraloj.
En tia situacio, ni dankas multajn kuraĝigajn vortojn el ekster Japanio. Aŭdiĝas voĉoj mone helpi japanojn de bonvolaj esperantistoj. Sed kiel skribite supre, ĝis nun damaĝo de la japanaj esperantistoj estas relative ne tro severa, kompare kun tiu de la pli severe damaĝitaj personoj en Japanio. Tial ni petas, ke vi bonvolu turni viajn bonajn volojn ĝenerale al la damaĝo, per vialandaj organizoj, kiel Ruĝa Kruco aŭ Ruĝa Krescento. Sed se iu sendos monon (ekzemple pere de UEA-konto), ni JEI danke uzos ĝin por la japanaj esperantistoj en la damaĝitaj regionoj.
Ni antaŭdankas vian komprenemon.
SIBAYAMA Zyun’iti,
la Prezidanto de Japana Esperanto-Instituto

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio