Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 7000 tagoj en Siberio
puce Tuikero, la harkio, kaj la cetero
puce Vivbruligita
puce Vualo de l’silento

Vualo de l’silento

Verkis : Ĝura

Elfrancigis : Henri Castiau.
Lingva kontrolo : Nora Caragea kaj Georges Lagrange.

Unua eldono, 1997

Prezo : 10€17

mendu

Priskribo : Juna kabilino estas mortkondamnita de sia familio, ĉar ŝi transpaŝis la praajn regulojn kaj elektis kiel vivkunulon francon kaj generis kun li infanon. Tio okazas en Parizo, en 1987, kaj la viktimo de tiu "punekspedicio" estas ja la aŭtorino mem de tiu libro.

Komento : En Vualo de l’ Silento ŝi ne nur rakontas tiun dramon. Ŝi ankaŭ kunprenas nin en la magion de la kabila montaro, priskribas la tragikan folkloron de la helpdomaroj por gastlaboristoj, kaj vipas sen ia ajn politika antaŭjuĝo la nekredeble arkaismajn vivkondiĉojn de iuj islamaj virinoj en la nuntempa Eŭropo. "La vualo", kiun la aŭtorino levas ĉi tie, najbaras al seriozega aktualaĵo, kiu ne estas limigita – tion oni vidos sur tiuj paĝoj – nur al la surmeto de speciala kaptuko.
Travivita romano, subskribita per sango kaj de kiu oni eliĝas konsternita, alipensanta, admiranta kaj informita.

Recenzo :

Multaj el ni rememoras pri tiu Kabila kantgrupo, kiu antaŭ dudeko da jaroj brilis sur la podio de la teatro l’ Olympia en Parizo, en aliaj urboj kaj en televido, la grupo Ĝurĝura. Tri virinoj, en regionaj roboj de tiu Alĝeria montaro, admirinde dancis kaj prikantis tradiciajn ariojn, strange proksimajn de la Korsikaj polifonioj. La aŭtenteco de tiuj kantoj, la noveco de tiu arto, entuziasmigis la publikon, ne nur Alĝerian, de Francio, sed ankaŭ ĉiujn homojn malbagatelemajn kaj malindiferentajn al la kulturo de aliaj popoloj. La kantgrupo, kiun Ĝura estris, bedaŭrinde malaperis, sed la libro malfermas ties kulisojn : kiom da streĉoj, da streboj, da bataloj, eĉ da sango, malantaŭ la scena kurteno ! Tiu kvazaŭ detektiv-romano tamen ne estas fikcia ; ĝi estas la memrakonto de virina vivo, naskita kaj edukita en Nordafrika prasocieto, kiu ekziliĝis Francion por emancipiĝi. Ŝoko de moderna civilizo kontraŭ pramondo, kie familioj antaŭdecidas pri la estontaj edzoj de infaninoj, sklavigas bofilinojn, donas al frato la rajton laŭplaĉe batadi siajn fratinojn, al edzoj mortigi malfidelan edzinon kaj al gepatroj ĵeti en puton gravedan junulinon forlasitan de la deloginto. Tamen ne nur pasioj, sango kaj kolero bolas en tiu kaldrono ; amo, optimismo ; nevenkebla eltenemo fenikse renaskiĝas por kontraŭbatali la fortojn de l’ malbono. Vi, kuraĝa Ĝura, komprenigas la diferencon inter ŝtonecaj kutimoj, blokbremsantaj tradicioj, kiuj negative kontraŭstaras progreson, kaj pozitiva popola kulturo, ku estas la necesa fundamento de pli justa estonto. Via vivo, Ĝura, estas senĉesa lukto por tiu distingo, kaj vi trafe citas Gramsci : " tiu, kiu ne scias de kie li devenas, ne povas scii kien li iros". Dank’ al vi, ni ne plu senpripense koleros kontraŭ lernejaninoj kiuj alvenas liceon portantaj islaman vualon ; ni kompatos, sciante ilin senpovaj viktimoj de vira, familia, triba sklavigo premegantaj per timego, batoj, mort-minacoj. Per tiu eldono, SAT, disvastigante la verkon antaŭ internacia publiko, siaparte kontribuas al la malkovro de tiu situacio, kaj do, iel, al ties solvado, ĉar povas okazi nenia progreso sen antaŭinformado. La esperanta stilo havas kirurgan precizecon kaj elestan elegantecon ; rekonebla estas la grifelo de Serĝo Elgo. La libro estas presteknike perfekta, belaspekta laŭ kovrilo, altkvalita laŭ literaro kaj la papero ; preseraroj ne ekzistas.

Johan’-Luko Tortel, el Sennaciulo, 1997

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio