Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce BATALA LITERATURO Mallevu la standardon !
puce Bedny : Kapitalo
puce Blake : Ĝardeno de l’ amo
puce Botev : Haĝi Dimitro
puce Chebert : Mi aspiras al certa tag’
puce Dadié : Mia revo
puce Dantas : La rozoj silentas
puce Felipe (1884-1968) : Mi konas ĉiujn fabelojn
puce Goll : Nur de kiam...
puce Grifio : Vantas ĉio
puce Hilbig : Plendoj tien kaj tien
puce Hofmann : Rakonto pri la fluganta Robert
puce Lorenc : Forgeso
puce Margenburg : Foro flirtas

Racin : Lenka

rimpoemtraduko


Koĉo Racin 
Lenka

De kiam Lenka forlasis
molan ĉemizon el lino
fin-neteksitan ĉe teksil’,
kaj foriris al laboro
en tabaka monopolo -
ŝia vizaĝo ŝanĝiĝis,
brovoj tre malsupreniĝis,
kaj la buŝo malboniĝis.

Ne estis Lenka naskita
por tiuj malindaj tabakoj !
Tabakoj - venenoj flavaj,
por brustoj - rozoj ravaj.
Forpasis unua jaro,
ŝtono ŝian koron premis ;
post la dua jaro jam
ŝian bruston disŝiris malsan’.
Trian jaron ter-patrino
Lenkan kaŝis en la sino.
Kaj kiam nokte al ŝia tombo
luno silkan brilon donas,
super ĝi kvieta vento
dolore kaj triste sonas :
"Kiel vi, kial forlasis
ĉemizon fin-neteksitan ?
Ĉemizo estis por donaco..."

Elmakedonigis : Slavko Ŝimuniĉ

Koĉo RACIN (vera nomo Kosta Apostolov Solev), konata makedona poeto, naskiĝis en Veles 1908, pereis vundita en 1943. Estis konstrulaboristo, korektisto, redaktoro. Esperantistiĝis en Titov Veles en 1932. En Zagrebo aperis lia poemaro "Beli mugri" (La blankaj aŭroroj), kiun la polico tuj malpermesis jam pro tio ke ĝi aperis en makedona lingvo. Kiel komunisto kaj revoluciulo li partizanbatalis kontraŭ okupantoj per pafilo kaj per plumo. Kelkaj liaj poemoj aperis en E-traduko. Ĉi tiu aperas unuafoje en E-traduko.

Sennaciulo, junio 1976, n-ro 6 (853), p53

Aldonendas, ke Koĉo Racino estas konsiderata fondinto de la moderna makedona literaturo k ankaŭ estis unu el la gvidaj komunistoj en Makedonia Respubliko dum la intermilita periodo. Dum la dua duono de 1933 li estis membro de la Landa Komiatato de la Komunista Partio de Jugoslavio por Makedonio. En la komenco de 1934 li estis kaptita de la polico k aljuĝita malliberejen. Li estis enkarcerigita ĝis decembro 1935. Dum la Dua Mondmilito, Racino aliĝis en la vicojn de la Nacia Liberiga Armeo. Li estis mortigita en Lupoŝnika Montaro en 1943 de siaj armitaj kamaradoj, plej verŝajne pro akcidento.

Racino skribis sian ĉefan verkon, "Beli mugri" (La blankaj aŭroroj) en 1939 k "Lenka" estas kanzono el tiu kolektoAŭskultebla registraĵo makedonlingva disponeblas je jena adreso.


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio