Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Brel : Kiam restas am’ nur
puce Himno de SAT
puce Maria Villalón : La pluvo (kantas Paloma kaj Andrea)
puce Pottier & Degeyter : La Internacio
puce Raymond Levesque : Ekkiam regos am’ sur ter’ (Ĵak le Puil kantas)
puce Redonu mian monon ! (kantotraduko)

Himno de SAT

Laboristoj ĉiulandaj
Unuiĝu en SAT-rond’ !
Malgraŭ mastroj vin komandaj,
Unu lingvo ! Unu mond’ !
Solidare kiel bloko,
ek al nova mondsoci’ !

Pri kutimoj nia moko,
Kontraŭ dogmoj la raci’ !
Pri kutimoj nia moko,
Kontraŭ dogmoj la raci’ !

En mallumaj labirintoj
De l’ nacia kredokult’
Marŝas miloj da lernintoj,
Jam libera je la stult’ !
Ruĝa-verda SAT emblemo
Nin instigu al batal’ !

Klasa frat’ kun toleremo,
Jen komuna ideal’ !
Klasa frat’ kun toleremo,
Jen komuna ideal’ !

Sama sort’ sur sama tero…
Ĉiu homo estas frat’ !
Vivi volas en libero
Sen katenoj de la ŝtat’ !
Donu fortojn malavare,
Kunlaboru por sukces’ !

Kaj grandnombre ĉiujare,
Al tutmonda SAT-Kongres !
Kaj grandnombre ĉiujare,
Al tutmonda SAT-Kongres !

Laŭ la melodio de LA INTERNACI LABORISTOHIMNO

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio