Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Em. J. Nicolaŭ : Mensoga Paco.
puce Hans-Georg Kaiser : Pacon ne nur je Kristnasko (rimpoemo)
puce Internacia tago de mondpaco (poŝtkarto)
puce Nakaniŝi Rei : Al vi, infanoj de paco, plorante komencu rezisti (prozpoemtraduko)
puce Ronald J. Glossop : Edukado al paco (artikolo)

Em. J. Nicolaŭ : Mensoga Paco.

tradukis Kristiano Rakovski por "Laborista Rumanujo"


De D-ro K. Rakovski, trad. de Em. J. Nicolaŭ el rumana soc.-dem. organo „Laborista Rumanujo".

En la momento kiam ĉi-tiuj linioj aperos, la paco estos, kredeble, subskribita de la interdisputantoj. La ega plifacilaĵo, kiun tiu ĉi okazaĵo alportos al la balkanpopoloj, ombriĝas, kiam ni pensas al estonteco. -


Ĉiuj sin demandas : kiom da tempo daŭros tiu ĉi paco ? ’ Neniu faras al si iluziojn ; la paco de Bukureŝti estas mensoga paco, ĝiaj kondiĉoj estas ĝermoj de estontaj militoj.


La filozofoj povas verki, kiel faris Kant, volumojn pri eterna paco. Sed tio ĉi restas kaj restos utopio en societo, bazita sur la klasa milito ; en societo, kies leĝoj estas : ekspluatado kaj rabado. Estas absurde atendi, ke la rilatoj inter la popoloj sin bazu sur la respekto de la individuaj kaj opaj rajtoj, se la rilatoj en la interno de ĉiu popolo estas fonditaj sur maljustaĵo, kaj se la egaj malmultoj, sed fortaj sur
militarismo, altrudas sian tiranecon al la tuta laborista popolo. El tia societo, kvazaŭ el marĉaj akvoj, elleviĝas la militaj miasmoj.


La nuna paco, skribita per la pinto de l’ glavo, ne atendas [pli] ol alian glavon pli akran por ĝin disrompi.


Kaj tio ĉi des pli vere, ju pli ĝi ne entenas eĉ tiun minimumon de socia kaj morala ekvilibro, kiu estas la nepra kondiĉo de la daŭrebleco tre relativa, kiun havas la rilatoj inter la popoloj en la burĝa socio.


La nuna balkana ekvilibro, tiel kiel ĝi rezultis el la traktadoj de Londono kaj Bukureŝt’o, havas ĉe siaj bazoj vulkanajn fortojn, kiuj minacas ĉiam eksplodi kaj ĝin detrui.


En la unua vico ĝi estas malefika al la interesoj de l’ turka popolo. Estas vere, ke la reinstaliĝo de la turkoj en Adrianoplo estas nenia pruvo de viveco kaj nenia pruvo de militista supereco. Parolante pri Turkujo speciale, tiu ĉi ago povas esti komparata kun tiu de mortanto, kiu konservas ankoraŭ kelkajn momentojn la refleksajn movojn. Sed se eĉ ni supozos, ke Turkujo tute malaperos kiel ŝtato, tiam la
turka popolo tamen daŭros ekzistadi. En ĝia spirito, maltrankviligita per tiom da teruraj rememoraĵoj, en ĝia vundita animo pro la humilaĵoj, maljustaĵoj kaj senekzemplaj barbaraĵoj, faritaj en la nomo de l’ kruco, bolos la sento de ribelo kaj la sento de revenĝo. Kaj tiuj ĉi milionoj da turkoj, certe, iam reviĝos je nacia konscio, kaj iam profitos la malharmonion de la iama balkana ekvilibro. Kaj se Turkujo restas ankoraŭ kiel nacia ŝtato, tiam ĝia kontraŭa milito povas esti multe pli proksima ol ni pensas. Kaj hodiaŭ oni ne scias, ĉu la Turkoj, sen nova milito, estos forpelataj el Adrianoplo, kiu apartenas al ili, laŭ ĉiuj rajtoj kaj kiun la bulgaroj postulas, sur la bazo de rajtoj de konkiro.


Sed, ĉu oni povas paroli pri longdaŭra ekvilibro inter la kristanaj balkanaj ŝtatoj ? Tute ne ! En la rilatoj, kiuj stariĝis tie ĉi, oni forigis ĝuste la justecon. En Bukurest’o triumfis la egoismo, la falseco. Rumanujo forprenas el la korpo de Bulgarujo teritorion de ĝi, teritorion de 7500 kv. Km. kun 305 000 loĝantoj, inter kiuj, duono estas bulgaroj kaj duono turkoj, kaj nur 7500 rumanoj.


Kia justa kaj honesta konscio povas sen ribelsento toleri tiun forrabon, tiun ĉi „verkon de l’ kugloj" !


Ni scias, ke en nia gazetaro oni spekulacias multe la bonvolecon de la bulgaroj en la cedo de la teritorio.


La bonvoleco de l’ homo kun manoj kaj piedoj enkatenigitaj, kiu donas al iu sian monujon por savi la nudan vivon !


Sed kiu povas fari al si iluziojn, ke iam la konscio de l’ popolo pardonos al ni tiun ĉi forprenon de ĝiaj rajtoj ! Kaj kiu povas esti tiel naiva por ne antaŭvidi en tiu ĉi situacio la ĝermon de estonta milito inter ni kaj Bulgarujo ?


Se, de la nordo de l’ Balkana duoninsulo ni iras suden apud la maro Egea, ni vidas tie, kie apenaŭ la nuna milito finiĝis, prepari sin la estonta milito.


Se la registaroj estus volintaj, tiam inter grekoj kaj bulgaroj facile estus stariĝinta interkonsento. En Sud-Makedonio
pasos sub la regado de la grekoj 150.000-200.000 bulgaroj.
En Trakio okazas la malo. Se ambaŭ registaroj estus garantiinta al ili instruan kaj religian aŭtonomion por la elementoj alirasaj, tiam ili povus facile starigi ekvilibron kaj reciprokan tolerecon. Sed ambaŭ ŝtatoj estas kaptitaj de la febro de l’ imperiismo. La Grekoj prirevas la regadon de l’ bordo
Trakia, la Bulgaroj de l’ bordo Makedonia.


Kaj tiu ĉi imperiismo ne datumas de hodiaŭ aŭ de hieraŭ. Ĝi estas malnova ĉe unuj kiel ankaŭ ĉe aliaj. La greka oligarĥio havis kune kun Turkujo longatempe la regadon de l’ bakanaj popoloj. Oni scias, ke ĝis jaro 1862 Bulgaroj ne havis proprajn lernejojn, nek proprajn preĝejojn. La edukado de l’ infanoj kaj la havaĵo de l’ preĝejoj troviĝis en la manoj de la greka klerikala oligarĥio, kiu, cetere, etendis en certaj
okazoj sian regadon ankaŭ ĝis ĉe ni, lando, kie ĝi posedis vastajn bienojn.


Aliparte, la greka negocista burĝaro kaptis la tutan komercon sur la turka bordo de l’ maroj Egea kaj Nigra. La etendiĝ-povo de ĉi tiu burĝaro estis tiel granda, ke ĝi povas stariĝi ankaŭ sur la rusa arbordo ĉe Odessa kaj Batum kaj sur la Adriatika marbordo ĝis Marseille, kie ankaŭ la grekaj komercistoj nun havas kolonion.


Samtempe kun la komerco, en la manojn de la greka burĝaro pasis ankaŭ la monpruntmetio, la procentsuĉado. De la marbordo ĝi etendiĝis en la internon de l’ landoj. Ĝi penetris en la plej malgrandajn urbojn de Makedonio kaj Trakio, lasante la vilaĝojn al la turka, bulgara, arumana [1] aŭ albana agrikultura elemento.


La greka klerikularo, kune kun la negocista burĝaro, estis la antaŭirantoj de la greka imperiismo.


La vilaĝa loĝantaro ne estante gajnebla, oni klopodis grekigi la fremdajn elementojn.


Nutrita per tiaj ideoj de grandeco, Grekujo despli facile povas iĝi ilo en la batalo por supereco inter la duobla kaj triobla alianco.


Dum Aŭstrujo kaj Italujo helpas la Bulgarojn sur la Egea marbordo, Francujo helpas la Grekojn. Kaj tiu ĉi mara antagonismo inter ambaŭ balkanaj ŝtatoj kaŝas en si la danĝeron de nova milito.


Sed la vera sorĉujo, el kiu eliĝos ankaŭ estonte la plej multaj ventegoj por la burĝaro, estas Makedonio kaj Albanio. La ŝtato, kiu kreiĝis tie, estas portanto de la plej teruraj internaj kaj eksteraj luktoj.


Individuaj venĝoj, amasaj venĝoj, atencoj, ribeloj, milito, jen kio atendas la malfeliĉajn loĝantojn, precipe de Makedonio.


LA BULGARA IMPERIISMO.


La bulgara politiko en Makedonio estis krimula kaj detruiga politiko por la loĝantaro bulgara-makedonia. Sekvinte bone tiun ĉi politikon dum dekkvin jaroj, studinte ĝiajn rezultojn dum miaj ripetitaj vojaĝoj en Makedonio, mi povas montri tie ĉi per sennombraj faktoj, kiom danĝera estas por la popoloj la naciismo militema.


Tiun ĉi priskribon mi faros iam. Nun mi volas nur limigi la tendencojn kaj la rezultojn de tiu ĉi politiko.


La celo de Bulgarujo estis la aneksado [2] de Makedonio.
La bulgara registaro defendis la interesojn de la Makedonia-bulgara loĝantaro nur tiom, kiom tiu ĉi defendo konkordis kun la celoj de la Sofia politiko. Kiam la interesoj de la loĝantaro en Makedonio estis kontraŭaj al tiu celo, ili estis forlasitaj sen la plej malgranda kompato.


Ni alportas tie ĉi du faktojn, kiuj krude lumigos la procedojn de la bulgara registaro.


Dum la jaroj 1903-1908 la bulgara ekzarĥato [3] - tiu ĉi fakto estis al mi komunikata de la plej alta bulgara eklezia aŭtoritato - petegis la aprobon de Bulgarujo por starigo de bulgara agrikultura banko por aĉetado de bienoj kaj propraĵoj en Makedonio kaj ilin dividi inter la bulgaraj kamparanoj. Tion ĉi oni povas fari tre facile, ĉar la grandaj bienposedantoj - tielnomataj begj - estis forlasintaj siajn propraĵojn pro la ribeloj kaj ili volonte vendus la terenojn el kiuj ili ne plu eltiris profiton. Sed la bulgara registaro kiel ankaŭ la makedonia revolucia komitato rifuzis tiun ĉi helpon, ĉar se la bulgaraj kamparanoj el Makedonio ricevus teron, ili ne plu estus varbeblaj por la bandoj de insurĝentoj ! La dua fakto estas la sistema lukto de oficiala Bulgarujo por kaŭzi malkontenton pri la reĝimo juna-urka en Makedonio, por pruvi tiel la senkapablecon de reformita Turkujo.


Tiu ĉi registaro pruvis, kion mi certigis ĉiam, nome, ke la idealo por la unueco de la bulgara popolo transformiĝis en la spirito de la bulgara burĝaro en idealon por divido de la otomana teritorio.


Al Bulgarujo, frandema por teritorio, konvenis pli bone forpreni parton el la makedonia teritorio, forlasante la reston, kun loĝantaro bulgara, al la serboj kaj grekoj, ol forlasi la konkiritajn teritoriojn kaj postuli la aŭtonomion de Makedonio.


La detruigaj rezultoj por la bulgara popolo de tiu ĉi politiko vidiĝas : la tuta bulgara loĝantaro el Makedonio pasis sub fremdan regadon. - Du nomoj estas kaj restos kiel tragedia simbolo por la krimula politiko de la kondukantaj klasoj en Bulgarujo. Mi parolas pri Koĉana kaj Iŝtip, kiuj pasas nun sub la Serbojn.


Oni scias, ke la klasika procedo de Bulgarujo por la dekreditigo de la turka reĝimo, estis jene : eksciti per iu atenco la turkan fanatismon kaj poste, kiam el tio rezultis masakro, ĝi apelaciis al la eŭropa publika opinio kontraŭ la turkaj barbaraĵoj.


Similaj atencoj, sekvitaj de teruraj masakroj, estis farataj dum 1911 unue en Iŝtip kaj poste en Koĉana. Pli ol 300 da kamparanoj bulgaraj-makedoniaj estis buĉata de la turka amaso.


Ni lasas al la bulgara popolo postuli konton de siaj krimulaj registoj, kiuj provokis la senpopoligon de Makedonio. Depost la ribelo de 1902 ĝis 1908 falis 30.000 makedoniaj bulgaroj, alia parto de la loĝantaro forkuris por liberiĝi de la terorismo de la bandoj kiel ankaŭ de la turka militistaro. Ni lasas al la bulgara popolo postuli konton de sia oligarĥio, kiu pereigis en la lastaj militoj en Turkujo kaj Makedonio proksimume 200.000 homojn, pro kugloj, gangreno, tifa febro kaj ĥolero, dum dekmiloj restos invalidaj por la tuta vivo. Mi lasas al la bulgara popolo postuli konton de ĝiaj registoj, kiuj elartikigis la bulgaran nacion, disdividante ĝiajn partojn inter la rumana, serba kaj greka oligarĥioj.


Sed, oni ne devas supozi, ke similaj faktoj forpasas sen konsekvencoj por tiuj, kiuj profitas de ili. Makedonio povas esti la tombo de Serbujo, same kiel la Kvarflanklando [4] povas montriĝi morgaii tro granda por enteni nian (rumanan) kadavron.


LA SERBA IMPERIISMO.


En la „Socia Estonto" [5] mi montris, por kiaj motivoj niaj (rumanaj) imperiistoj sentis specialan simpation por la serba imperiismo kaj komencis per sia plumpinto desegni strategiajn landlimojn inter Bulgarujo kaj Serbujo sur la sanga konto de la Makedonianoj.


Aŭstrio kaj Rusujo forprenis al Rumanujo kaj Serbujo ĉiun eblon por etendiĝi norden, kie troviĝas iliaj samnacianoj. Estis do laŭ la logiko de l’ aferoj sub kapitalista reĝimo klopodi etendiĝi en la direkto de malplej forta rezisto, t. e. suden, sur la konto de l’ nacio bulgara. Laŭ la etnika vidpunkto la serba imperiismo estas tiel same malmulte pravigita kiel la rumana.


Tiom da Rumanoj ekzistas en la Kvarflanklando, same tiel proporcia estas ankaŭ la nombro de la Serboj en Makedonio.


La ciferoj el diversaj fontoj konkordas tiurilate.


Laŭ la oficiala turka statistiko en 16 subdistriktoj okupitaj de Serboj, estas 467.012 bulgaroj ; sed serboj, aŭ pli ĝuste serbigitoj, nur 49.224. En felietono titolita „Tri tagoj en Uskjub" kaj publikita en „Radnicke Novine", serba kamarado, deputito Liapĉeviĉ, montras ke el la tuta loĝantaro da 58.000 de Uskjub, estas 30.000 turkoj kaj albanoj. Sed nek tiu ĉi cifero estas vera, kion k-do Liapĉeviĉ mem rimarkas, skribante : la cifero de 30.000 estis al mi donita de Serboj, kaj laŭ la aliaj ne tion atingas.


Cetere, ĝis ankaŭ tridek jaroj, en la serba literaturo oni ne parolis pri Serboj en Makedonio.


Irinte Belgradon fari esploron pri la agado de Sava Racovski kaj trafoliumante malnovajn serbajn gazetojn, mi trovis ion priskribitan pri la slavoj en Makedonio kiel pri bulgaroj.


Tamen, la serba registaro faris jam de tiam planojn de konkiro ne nur de Makedonio, sed ankaŭ de Bulgarujo. Ĝi provokis ĉiam ribelajn movadojn apud la najbara landlimo, kiel estis apud Vidin. Ĝi postulis de la greka patriarkio, ke li rekonu kiel dependajn de la serba preĝejo, ne nur la episkopejon de Iŝtip sed ankaŭ tiun pure bulgaran de Olirida. Ĝi penetris pere de la itala registaro en sekretaj traktadoj kun Grekujo por la divido de la bulgaraj provincoj.


Tiu ĉi fakto kiu okazis dum 1862 estas tial des pli karakteriza, ĉar en la momento kiam Serbujo faris projektojn por dividi la bulgarojn, ili (bulgaroj helpis ilin kontraŭ la turkoj. Interesajn deklarojn faris tiurilate, la konata migranto kaj revoluciulo itala Marco Antonio, en libro titolita „Souvenirs d’Exil’ (ekzilmemoraĵoj) aperinta dum 1868 en Parizo kaj kiun mi povis konsulti dank’ al afableco de nia politika kontraŭulo s-ro N. Iorga [6].

Jen kion skribis Antonio :
„La bulgaroj venis helpi siajn fratojn, serbojn, kaj formis organizitan korpuson sub la komando de Racovski. Ili estis forgesintaj sian malnovan malŝaton kaj ĉian antagonismon. Sed mi konis la traktadojn, kiuj ekzistis inter la reĝo Othon kaj la serba princo Miĥaelo, por fari el Balkanoj la sudan
limon inter la suda Slavujo kaj Elada kaj kiu dividis Bulgarujon en du partojn. Kompreneble, ke mi detenis min diskonigi en tiu ĉi momento tiun ĉi projekton".


Fino en la proks. no.


El Internacia Socia Revuo, septembro 1913, p233-239.


PS : Jen aldone ankoraŭ foto de la artikolotradukinto kun Leo Trotsky


[1Arumano = Rumano el Makedonio.

[2"aneksigon"- en la orginalo - noto de la reta reeldonanto

[3Pregeja aŭtoritato.

[4La parto de teritorio forprenita de Rumanujo, nomata france quadrilatère, ĉar gia konturo havas la figuron de kvarflanka
geometria figuro.

[5Socialista revuo rumana.

[6La estro de la naciista kaj antisemita movado.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio