Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Kontraŭ G20 Pinta Konferenco neegaleca nedemokrata ! - Raporto pri Korea kaj Japana Aktivista Kunsido de Esperanto 2010 kaj konversacio kontraŭ G20
puce Unua preparkunveno kontraŭ la G20-renkontiĝo planita en Koreio
puce 2009 Internacia Somera Kunloĝado
puce Arciesperantoletero n. 48
puce Neordinara kunveno en Beogrado
puce Kial gravas SAT-rondoj kaj Ĝenerala Konsilantaro ?
puce Arciesperantoretletero n°45
puce 2008 Vintra Kunloĝado por vigligi Esperanto-movadon
puce SATEB KUNVENOJ 19-a de Majo 2007 - LONDONO
puce Plu progresas la Seula SAT-rondo

Kontraŭ G20 Pinta Konferenco neegaleca nedemokrata ! - Raporto pri Korea kaj Japana Aktivista Kunsido de Esperanto 2010 kaj konversacio kontraŭ G20

G20 ŝovas al popolaro respondecon kaj koston de financa krizo kaŭzita de Ŝtatoj kaj Entreprenoj, kaj minacas homan vivon por profito de kapitalo.

PacaMondo400

Ekde la 19a ĝis 21a de Marto, 2010, dum 3 tagoj okazis Korea kaj Japana Aktivista Kunsido de Esperanto kaj konversacio kontraŭ G20 en Popolamasa Domo en Mangwon-dong, Mapo-gu, Seulo. El Japanio 10 aktivistoj kaj ĉirkaŭ 30 koreaj aktivistoj partoprenis. Ĉi tiu evento jam havas kelkjaran historion. En 2007, japanaj aktivistoj proponis komunan batalon kontraŭ G8 Pinta Konferenco en Esperanto-kunsido. Kaj en 2008 ĉirkaŭ 15 koreaj aktivistoj partoprenis en batalo kontraŭ G8 okazita en Japanio. Ekde tiam oficiale komenciĝis solidareca agado. Post tiam japanaj aktivistoj organizis protestan agadon kontraŭ korea ambasadorejo en Tokio nome de ’Ne pardonas masakron en Yongsan’ pri la tragedio en Yongsan, 2009. Kaj sekve koreaj aktivistoj protestis kontraŭ forpelada politiko de senhejmuloj el Parko Miyasita en Tokio pro la privatigado de la parko al entrepreno Nike. Surbaze de ĉi tia solidareca aktivado inter koreaj kaj japanaj aktivistoj, ĉi foja kunsido okaziĝis por palpserĉi komunan batalon kontraŭ G20 Pinta Konferenco okazota en Seulo, en la 11a 12a de Novembro, 2010, kaj APEC Pinta Konferenco okazota en Jokohamo, en la 13a 14a.

Aŭskulti la sperton de kontraŭbatalo kontraŭ G8 Pinta Konferenco okazinta en Hokkajdo, 2008

Aktivisto de Sangafratina Solidareco, Dopehead Zo, kiu partoprenis kontraŭbatalo kontraŭ G8 el Koreio, prezentis "La Kontraŭbatalo kontraŭ al G8 pinta konferenco, kio estis bazitaj kun amikeco kaj solidareco"-n kaj komenciĝis konversacio. Mi ne publikigos nomojn de japanaj aktivistoj ĉi tie. Japanaj aktivistoj preparis diverse pli ol 1 jaro antaŭ G8 Pinta Konferenco en Hokkajdo, 2008. Eksterlande ili organizis informan turneon vizitante kelkdekajn landojn por propagandi batalon kontraŭ G8, aktivis por konstrui tendumon internacian brigadan ĉirkaŭ lago Toya, kie estis Pinta Konferencejo, administris komunikilan centron de G8, faris propagandaĵojn, financis kaj provizis nutraĵojn, ktp. La plej malfacilaj partoj en ilia sperto estis pri polica subpremado kaj agada taktiko en la loko. En la procezo de la agado sekvis aresto, rifuzo de enlandigo, malliberigo. Kaj post aresto maksimume 23 taga enkarcerigo eblas en Japanio, do en tia situacio eĉ kverelo okazis inter japanaj aktivistoj kaj eŭropaj aktivistoj. Mi povis aŭdi aflikton de japanaj aktivistoj, kiuj ne estis aktive liberaj en polica ŝtato, Japanio. Iu aktivisto devis sole prepari internacian agadan manifestacion, kaj ĉiuj superhome devis fari pli multajn laborojn ol mem fareblajn adekvatajn laborojn. Post farado de ĉi tiuj laboroj multis sekvaj simptomoj, tamen ĉiuj fieris, ke ili faris internacian komunan agadon kontraŭ G8 Pinta Konferenco, kiu neas demokraton, kontraŭ novliberalismo, kiu disvastigas malriĉecon kaj teruiron.

Palpserĉo por egaleca interkomunikado, Aktivista Kunsido de Esperanto

En la procezo de kontraŭbatalo kontraŭ G8 Pinta Konferenco diversaj problemoj estis rimarkitaj, tamen interili precipe malegaleca interkomunikado estis indikita. En la tendumo de kontraŭ G8 Pinta Konferenco estis uzita oficial anglaligvo kaj japanalingvo. Se iuj ne povas uzi la lingvojn aŭ ne lertaj, nature ili estis fremdigitaj el batalo aŭ devis ludi pasivajn rolojn. Tial en venontaj internaciaj movadoj ni proponis uzi esperanton por pli egalecan interkomunikadon.
Paz parolis, ke Esperanto estas monda komuna lingvo, kaj faris simplan gramatikan prelegon anoncante metodon por lerni kaj uzi esperanton, kiu estas konsistita de facilaj kaj senesceptaj reguloj. Kamarado Naoto de Libera Esperanto-Asocio en Hokkajdo parolis, ke ĉiuj lingvoj estu egalrajtaj. Kaj li proponis, ke tiam parolantoj kun aliaj patrolingvoj komunikadas, kiam estas prefere, ke ili parolu la trian lingvon. Precipe li traktis pri sperto, tiam eŭropaj partoprenintoj en movado kontraŭ G8 parolis siajn insistoj per ’vireca anglalingvo’, kiam pri tio oponintoj ne povis paroli opiniojn pro nur lingva problemo. Kara parolis pri historio de interŝanĝo kaj movado inter esperantistoj de Koreio, Japanio, Ĉinio en 1920 40 jardekoj. En ĉi tiu historio ni povis lerni, ke per Esperanto en orientazio vigla aktivista solidareco fariĝis jam en la epoko de Japana Imperiismo.

La 20a de Marto estis la 7a rememora tago de Iraka Milito, do okazis kontraŭmilita koncerto "Milito ne plu !". Ni direktis al kontraŭmilita koncertejo antaŭ universitato Hongik kunprenante stangetojn skribitajn esperante, japanalingve, korealingve. Sed en tiu tago, kiam tro blovis flava sablvento, arestominaco de policoj pri japanaj aktivistoj kaj polica obstaklo de la evento tre kolerigis nin. Sed ni ĝisfino partoprenis en la evento kaj iris al eta Yongsan antaŭ univ. Hongik ’Duriban’ kaj partoprenis sabatan muzikfeston. Kaj japanaj aktivistoj ludis gitaron kaj drumon kantante por transdoni solidarecan mesaĝon.

Komuna agado kontraŭ G20, ekde nun komenciĝas !

Post komuna batalo kontraŭ G8 tiutempa G8 Komunikila Reto ŝanĝiĝis kiel Azia Komunikila Aktivista Reto "Champon". Dojong kaj japana komunikila aktivisto kune klarigis, kiel komunikilaj aktivistoj evoluigis solidarecan aktivon kune okazigante ĉiujaran tendumon. Ankoraŭ nun aktivo estas ne tre forta, tamen Azia Komunikila Aktivista Reto faras debaton por komuna kontraŭbatalo kontraŭ G20 kaj APEC.

Sekve politika planulo de Popola Solidareco de Sociprogreso, KU Ĝun Mo prezentis historion de G20 Pinta Konferenco, temon de la Seula G20 Pinta Konferenco 2010, proponon de batala direkto. Li proponis, ke enlande oni faru popolan batalon kontraŭ financa tutmondigo kaj novliberalismo, kaj en sfero de orientazio oni plilarĝigu solidarecon inter alternativaj
tutmondigaj movadoj.

Ĝenerala Sekretario de Popolamasa Domo, AN Seong Min klarigis pri reto de loka baza (herboradika) movado en distrikto Mapo. Li rakontis pri Seongmisan Maeul (pseŭda vilaĝo), Kandelluma Solidareco en Mapo, Sendependa Artista Asocio, Rekonstruada problemo kiel Duriban, Okcidenta Neregula Laborista Centro, Laborista Reto post striko de supermerkato Homever, loka elekto en Junio kaj elekto por edukestro, ktp.

Fine ni faris diskuton, demandon kaj respondon pri konversacio dum 3 tagoj. Mi skribas jene nur kelkajn el diversaj opinioj.

1. Faru sistemon por interŝanĝi aktivistojn en alternativaj spacoj Popolamasa Domo, Gastodomo Malplena Domo, k.a.
2. Por komuna kontraŭbatalo kontraŭ G20 kaj APEC inter Koreio kaj Japanio en ambaŭ landoj oni devos okazigi grandan manifestacion.
3. Kun rekta agado bezonas klopodo por akiri subtenon de lokaj loĝantoj.
4. Batalantoj bezonas planon kaj direkton por informi sin per sendependaj komunikiloj. La video pri aresta procezo de polico kaj arestitoj estas ĉefa solidareca agado de komunikilaj aktivistoj.
5. Necesas slogano pri G8, G20, k.s. donas kian influon en la vivo de ordinaraj popoloj. Interacia slogano, enlanda slogano, loka slogano devas organike kunmetiĝi.

Komuna batalo kontraŭ G20 ankoraŭ nenio estas decidita. Tamen ĝuste de nun ni konstatas kontraŭpopolecon kaj maldemokratecon de G20 tutmonde kaj komenciĝas agado. El nia koro !

Paz

Vidu pliajn fotojn pri la kunsido ĉe : http://esppaz.tistory.com/entry/Kontraŭ-G20-Pinta-Konferenco-neegaleca-nedemokrata

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio