Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Malebligu la fermon de IMPA – fabriko mastrumata de laboristoj
puce Abilio Ribeiro, S. A.T.-ano 1504a. : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (2/2)
puce Abilio Ribeiro : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (1/2)
puce Agnès Maillard : Elektu vian flankon, kamarado
puce Alvoko al internacia solidareco kun la laboristoj de okupitaj fabrikoj en Venezuelo
puce Alvoko al solidareco de laboristoj ĉe Mitsubishi en Venezuelo — Defendu la sindikaton, ne permesu maldungojn !
puce Bob Black : La abolo de la laboro (artikolo)
puce El Usono (1913)
puce EM. J. Nicolaŭ : El Rumanujo. (1913)
puce HORI Yasuo : Kontraŭbatalu, japanaj laboristoj (artikolo)
puce Interna regularo priskribanta la laborkondiĉojn de la oficejaj dungitoj en Francio en la jajro 1830
puce Jakvo Ŝram : Senlaboreco kaj malriĉeco (artikolo)
puce La laboro de la pli aĝaj salajruloj (el interreta SAT-diskuto)
puce Marks kaj Engels pri la laboro (citaĵotradukoj)

Interna regularo priskribanta la laborkondiĉojn de la oficejaj dungitoj en Francio en la jajro 1830


Tia regularo aspektas stranga aŭ eĉ amuza por eŭropanoj, sed kiom da homoj sur Tero laboras en similaj aŭ eĉ pli malbonaj kondiĉoj, pro kio ni povas akiri malmultekostajn produktojn, malmultekostaj precipe por la negocistoj, sed ankaŭ por ni ? Ĉu ni estas kunkulpuloj de tiaj nunaj laborkondiĉoj ? La homoj, kiuj tiel laboras ne respondos, ĉar ili ne havas la rimedojn por lerni nian lingvon. Cetere ni konsciu, ke ankaŭ por riĉaj landoj, tiaj agrablaĵoj ne devige apartenas nur al la pasinteco, ĉefe se ni senreage akceptos la pluan liberaligon de la laborleĝoj, kiun nun postuladas la mastraro.


1. Pieco, pureco kaj akurateco de la dungitoj ebligas la prosperon de bona entrepreno.


2.Ĉar nia firmao konsiderinde reduktis la laborhorarojn, la oficejaj dungitoj ĉeestu nur de la 7a matene ĝis la 6a vespere, kaj tio nur dum la semajnaj tagoj.(!)


3. Preĝoj estos diritaj ĉiumatene en la granda laborĉambro. La oficistoj devige ĉeestos.


4. La vestado devas esti plej sobra. La oficistoj ne lasos sin logi de fantazia emo al brilkoloraj vestaĵoj.
Ili ankaŭ ne surhavos ŝtrumpojn, krom se tiuj ĉi estas konvene flikitaj.


5. En la laborĉambroj estu portataj nek manteloj, nek surtutoj.
Tamen, kiam la vetero estas aparte aĉa, la koltukoj, skarpoj kaj vertoĉapoj estas permesitaj.


6. Via firmao disponigas hejtofornon al la oficistoj. La karbo kaj la ligno estu relokitaj en la kesto antaŭvidita por tio. Por ke ili povu sin varmigi, estas konsilite al ĉiu laboristo kunporti ĉiutage kvar funtojn da karbo dum la malvarma sezono.


7. Neniu oficisto rajtas forlasi la ĉambron sen la konsento de S-ro Direktoro. La naturaj necesaĵoj estas tamen permesitaj, kaj por ilin plenumi, la dungitoj rajtos uzis la ĝardenon sub la dua krado.
Kompreneble tiu spaco estu perfekte ordigita.


8. Estas strikte malpermesite paroli dum la laborhoroj.


9. La emo al tabako, vino aŭ alkoholo estas homa malfortaĵo, kaj kiel tia, estas malpermesita al ĉiuj dungitoj.


10. Nun kiam la laborhoroj estis draste reduktitaj, manĝado estas ankoraŭ permesita inter la 11a30 kaj tagmezo, sed la laborado nenial ĉesu dum tiu tempodaŭro.


11. La oficistoj kunportu siajn proprajn plumojn. Nova plumakrigilo estas havebla laŭ peto ĉe S-ro Direktoro.


12. Plejaĝulo, elektita de S-ro Direktoro, respondecu pri la purigado kaj pri la pureco de la granda ĉambro kaj de la direktora laborĉambro. La junuloj alvenos ĉe S-ro Direktoro 40 minutojn antaŭ la preĝoj kaj restu post la fermohoro por zorgi pri la purigado. Brosoj, balailoj, lavtukoj kaj sapo estas disponigitaj de la direkcio.


13. La ĵus plialtigitaj semajnaj salajroj estas nun jenaj :
* ĝis 11 jaroj = 0,50FF
* ĝis 14 jaroj = 1,45 F
* junuloj = 3,25 F
* dungitoj = 7,50 F
* plejaĝuloj (post 15 jaroj en la firmao) = 14,50 F.


14. La posedantoj agnoskas kaj akceptas la bonkorecon de la novaj laborleĝoj, sed atendas konsiderindan kreskon de la laborrezulto por kompensi tiujn preskaŭ utopiajn kondiĉojn. (!)


Chaumont [Ŝomon’], la 15an de junio 1830


aperis en la SAGO 6, junio 2004 (sendis Robert Prévost, tradukis Vinko Markov)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio