Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Vinko MARKOV : Kiel funkcias la tutmonda merkat-ekonomio ? (Konciza resumo por nefakuloj)
puce Djemil Kessous : La tempo de paŭperoj (artikolo)
puce Jürgen Kuĉinski : La ŝparita bovino (tradukita humuraĵo)
puce Jean Fourastie : De kie venas la profito ? (artikolo)
puce La Bolkestejn-direktivo, aŭ kiel iri eĉ pli malproksimen ol la Ĝenerala Akordo pri Komerco de la Servoj (ĜAKS) /peticio
puce Petro Levi : Funkciado de la kapitalisma ekonomio - Ekspluatado, plusvaloro, primitiva akumulado, krizo...
puce Petro Levi : Kio estas en Franciola "Providenca ŝtato" ?
puce Roza Luksemburg : Ĝenerala rezulto (el teoria verko)
puce Valo : Wall Street 1929-1987

Jean Fourastie : De kie venas la profito ? (artikolo)


Nemarksa klarigo pri la formado de la profitoj, el "Pourquoi nous travaillons" (kial ni laboras), Jean Fourastie, Presses Universitaires de France, kolekto "Que sais-je" n-ro 818, 1964, pp 44-47 ; traduko kaj notoj de Petro Levi


Teorio de la profitoj.


Ni ekiru el sekvanta skemo : en iu nacio, ekzistas unu sola entreprenisto, nome unu sola entrepreno kaj unu sola entreprenestro, posedanta la produktorimedojn ; la ceteraj loĝantoj estas salajruloj. Ĉiuj fizikaj produktorimedoj, la tero kaj la fabrikoj, apartenas al tiu "kapitalisto", kiu egale posedas la produktojn akiritajn per la laboro de la salajruloj. Ĉiuj salajruloj ricevas sian salajron de la kapitalisto. [1]


1a KAZO.- Neniom da profitoj.- Oni povas racie koncepti, en la tiel strekita kadro, tio perfekte kongruas kun la hipotezoj, ke la sistemo funkcias tiel : la nombro de la salajruloj estas 100000 ; ili ĉiuj laboras por produkti la konsumaĵojn [2], kiujn la nacio bezonas.


La konsumaĵoj kostas al la kapitalisto 100000 jarajn salajrojn ; li ne povas vendi ilin pli altpreze, ĉar la loĝantaro disponas nur tiun saman enspezon de 100000 unuoj jare. Li do vendas ilin por 100000 j.s. ; okazas nek profito, nek plusvaloro.


2a KAZO.- Profito sub formo de produktoj.- Por certigi al si avantaĝon, la kapitalisto nur povas konservi por si parton de la produktitaj konsumaĵoj ; ekzemple, li konservos por si la plej rafinitajn kaj
tiom, kiom li povos mem konsumi ; sed de tio rezultas nenia *mona* profito, ĉar krom la 100000 j.s. restas neniom da disponebla enspezo en la lando.


Tiel, en tia sistemo, ekzistas ja salajruloj, sed ne nepre profitoj (unua kazo) ; por ke aperu profito (2a kazo), necesa estas la interveno de elemento, kiu ĝis nun ne aperis en la prezento : la depreno el la vendomerkato de parto de la produktado. Kaj se tiu depreno okazas, ĝi ne povas naski monan profiton ; ĝi nur naskas profiton sub formo de produktoj. Esence estas noti, ke tiu profito sub formo de produktoj ne dependas de la nombro de la salajruloj, sed kontraŭe de la nombro de kapitalistoj. Efektive, la kapitalisto povos reteni nur la konsumaĵojn, kiujn li mem kapablas konsumi.


La profito sub formo de produktoj estos do des pli forta, ju pli multaj estos la kapitalistaj konsumantoj ; kontraŭe, kiam tiu nombro de kapitalistoj estas fiksita, ne gravas la nivelo de la
salajroj kaj la nombro de salajruloj. Tio supozigas, ke la nombro de salajruloj ne superas nek malsuperas limojn, sub aŭ super kiuj la konsumaĵoj por ĉiu persono ne plu estus produktitaj en sufiĉa kvanto ; sed ni estas malproksimaj de tiuj limoj en niaj (kapitalisme disvolvitaj) landoj.


*


La leganto pensos, ke la ĉi-supra skemo nepre enhavas kaŝitan kaptilon, ĉar ĝi tendencas montri, ke la monaj profitoj ne povas ekzisti, dum spertita fakto estas, ke tiuj profitoj ekzistas, kaj tio ĝuste estas nia problemo. [3]


Efektive la profitoj ekzistas, kaj ne nur sub la formo de ekstermerkata reteno. Ĉi tio donas profitojn sub formo de produktoj, sed ankaŭ vendoj en la merkato havigas monajn profitojn, enspezojn.


Tiuj monprofitoj ŝajnas neeblaj en la unua kaj dua kazoj, ĉar la sumo de la vendoj ne povas superi 100000 j.s., sumo de la disdonitaj salajroj. Ni retrovas la paradokson komence prezentitan, kiu estas la solvota enigmo.


Tamen la formado de la profitoj estas facile klarigebla per La prezoj kaj salajroj. La unua kaj dua ĉi-supraj kazoj nur estas teoriaj kazoj, abstraktaj, sen ia realeco ; nur ili kondukas al intelekta sakstrato, ĉar en ili intervenas nur unu produktado. Ĉar komentantoj kaj kritikantoj eniris en tiun ludon, konsideri unu solan produktadon, la Produktadon kun granda P, la abstraktan kaj sendiferencan Produktadon de la klasikaj verkoj pri politika Ekonomio de 1815 ĝis 1945 - ĉar ili restis kaptitaj de tiu infaneca bstraktaĵo, la klasikaj ekonomiistoj ne komprenis la tamen elementan mekanismon de la formado de la
profitoj. Fakte, sufiĉas distingi du malsamajn produktadojn anstataŭ unu sola por ke la profito facile trovu sian lokon en la elementa skemo de la prezoj kaj salajroj. Fakte, ne estas loko por la profitoj en la antaŭa skemo, ĉar la produktado devas esti vendata nur al ĝiaj produktintoj. Tiam, efektive, la sumo de la vendoprezoj ne povas superi la sumon de la disdonitaj enspezoj, kiu ĝuste estas la sumo de la alajroj disdonitaj de la kapitalisto, egala do al la kostoprezo :


V = R = S = C


(Vendoprezo = Disdonitaj enspezoj = Salajroj =
Produktokosto)


do :


V - C = P = 0


(Profitoj = 0)


Sed fakte, tiu skemo neniel respondas al la realo, ĉar ne nur al la solaj produktantoj de konsumaĵoj la kapitalisto vendas konsumaĵojn.


3-a Kazo.- Monaj profitoj.- Fakte, la sekvanta skemo estas multe pli proksima al la realo ol la antaŭa
skemo :


La kapitalisto posedanta sian nacion same disponas 100000 salajrulojn, al kiuj li same pagas 100000 mezajn jarajn salajrojn, ni diru 100000 asiriajn pundojn, po unu pundo jare por ĉiu homo.


Sed la 100000 salajruloj dispartiĝas po 80000 en la produktado de konsumaĵoj kaj 20000 en alia aŭ multaj aliaj produktadoj.


La kapitalisto revendas al la 100000 salajruloj la konsumaĵojn produktitajn de la 80000 unuaj
salajruloj ; tiuj konsumaĵoj kostis al li 80000 ; li tre bone povas revendi ilin por 100000, ĉar ĉiuj
salajruloj bezonas konsumi. La vendoprezo tiel formiĝos, sen io ajn mistera en la afero, je 10/8
(dek okonoj) de la kostoprezo. La kapitalisto tiel faros al si monan profiton de 100000 - 80000 = 20000 pundoj


Per tiu mono, li pagos la salajrojn de la ceteraj 20000 salajruloj, kies produktadon li povos konservi por si mem (juveloj, lernejoj, palacoj, malliberejoj, fabrikoj, armiloj, koncentrejoj, fervojoj, pontoj, teatroj, sportejoj, kazernoj, kanaloj, malsanulejoj, operdomoj, preĝejoj, ŝipoj, hoteloj ...). [4]


Kio estas mistera aŭ malfacile komprenebla en tiel simpla proceso ? Kaj kial oni bezonus intervenigi por klarigi ĝin "valoron" distingatan disde la prezo, kaj "plusvaloron" distingatan disde la "valoro" ? [5]


Sed, diros iuj legantoj, skribante, ke la kapitalisto revendas por 100000 la produktadon por kiu li pagis nur 80000 pundojn da salajroj, vi agnoskas, ke la salajruloj estas senigitaj je 20000 pundoj. Kompreneble mi agnoskas tion ! Tio eĉ estas la konkreta realo ; tiu profito de 20000 ja venis de ie, kaj neniel penseblas, ke la entreprenestro kreas siajn enspezojn el nenio...


[1Tio estas perfekta teoria modelo de ŝtatkapitalismo.

[2Mi sisteme anstataŭigis la vorton "nutraĵoj" uzitan de la aŭtoro per la vorto "konsumaĵoj", ĉar eĉ la plej malriĉaj laboristoj ne vivas nur per nutraĵoj.

[3La aŭtoro flankelasis la fakton, ke la kapitalisto povas eksporti parton de la deprenitaj konsumaĵoj kaj, vendante ilin kontraŭ mono, tiel akiri monan profiton. La eksterlanda komerco estas ekskluzivita el lia rezono.

[4Mi aldonis kelkajn vortojn al la listo donita de la aŭtoro, ĉar la listo de la produktaĵoj, kiujn la kapitalisto posedanta la nacion povas alproprigi aŭ konservi al si estas ja senlima.

[5Marks ĝuste nomis "plusvaloro" la nepagitan laboron, kies produktadon la kapitalisto alproprigas
al si, t.e. 20000 pundoj en la donita skemo. La plusvaloro laŭ Marks estas la diferenco inter la
prezo de la laborforto (lastatempe misnomata, en la ĵargono de liberalaj teknokratoj, "prezo de
la laboro", 80000 en la donita ekzemplo) kaj la prezo de la laboro (valoro de la produkto de la laboro,
100000 en la donita ekzemplo).

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio