Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 20an de septembro 2017 . Ĝis nun estas 2495 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Venonta kongreso | SAT-kulturo | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | Informoj | Ligoj | Arĥivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 10 000 km kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj.
puce Al vi, infanoj de la paco
puce Amnestio Internacia pri pafaĵoĵetoj el bomboj
puce Apliko de la decido de la unua paragrafo de la Deklaracio de la 81-a Kongreso
puce Cento da Ŝtatoj subskribis la Konvencion de Oslo.
puce Evoluado de la situacio ĉe Proksim-Oriento inter Israelo kaj Palestino dum la ses lastaj jardekoj
puce FINE…
puce Gurs : 1939-1945 - Koncentrejo en Bearno
puce Informeto
puce Instalado de usonaj radaroj en Ĉeĥio : VENKO !
puce Intervjuo : Colette Weiss parolas pri la Oslo-Konvencio
puce Kampanjo de la Infanoj por Senperforta Mondo
puce Kunveno pri la pafaĵoĵetoj el bomboj en Sofio (Bulgario)
puce Letero al sidejo de CMC

Kampanjo de la Infanoj por Senperforta Mondo

Infanpaco250

Deveno de la projekto :

En la jaro 1999, kvin infanoj naskiĝintaj en Châteauroux (Francio) la tagon de la subskribo de la Internacia Konvencio pri la Infanaj Rajtoj pere de UNO, decidis sendi amikecan mesaĝon al ĉiuj infanoj de la Mondo. La bona sukceso alportis respondojn el pli ol 70 landoj.

Dek jarojn poste, por la dudeka datreveno de la Konvencio, la Domo de la Infanaj Rajtoj kuraĝigas la nuntempajn infanojn, kiuj bonvolas agi kontraŭ ĉiaj perfortoj.

Tial la asocio Domo de la Infanaj Rajtoj de Châteauroux kaj la asocio Esperanto-Indre kuniĝis por diskonigi novan alvokon.

Ĉefaj celoj :

- kuraĝigi la infanojn esprimi siajn opiniojn kaj partopreni en la publika vivo laŭ la agnoskitaj Rajtoj de la Internacia Konvencio de la Infanaj Rajtoj. Art.12, 13 kaj 15) ;

- uzi kaj promocii Esperanton kiel internacian lingvon por faciligi komunikadon kaj komprenon inter la diversaj popoloj de la planedo ;

- kontribui al konstruado de paca kaj solidareca Mondo.

La diversaj fazoj de la projekto :

1- Diskonigi, kiel eble plej larĝskale, tiun unuan mesaĝon :

« Mi, infano de la planedo Tero, asertas mian volon vivi en senperforta, frateca, solidareca kaj justa Mondo. Mi min devontigas apliki tiun vivarton kaj batali kontraŭ ĉiaj sentoleremoj tiom minacaj por la homaro ».

2- Inviti la infanojn redakti sian propran mesaĝon sub la formo kiu taŭgas al ili : teksto kun aŭ sen desegnaĵo, foto, ktp.

Skribu la aĝon kaj la poŝtadreson malantaŭ la verko.

3- Sendi la novan mesaĝon en via gepetra lingvo kaj en Esperanto al unu el la subaj adresoj.

Bonvolu diskonigi vian novan mesaĝon ĉirkaŭ vi.

4- Membroj de la du asocioj elektos la plej interesajn sendaĵojn por :
- Ekspozicio
- Eldonado de multlingva libreto (en la originala lingvo kaj en esperanto).

Tiu libreto estos donacita al la aŭtoroj de la elektitaj verkoj. Ĝi povos esti tradukita en la lingvon de la partoprenantoj.

5- Plie, la Domo de la Infanaj Rajtoj sin devontigas transdoni ĉiujn ricevitajn mesaĝojn al la Internaciaj Organizaĵoj kiuj zorgas pri protektado de la infanoj kaj pri paco en la Mondo.

Kalendaro : Necesas ricevi la mesaĝojn antaŭ la dekkvina de novembro 2009. Dankon.

Maison des Droits de l’Enfant
28 rue de l’écho,
36000 Châteauroux ( France)
tél. : 02.54.61.52.14
mde.chateauroux ĉe free.fr

ESPERANTO-INDRE
Maison des associations
36000 Châteauroux (France)
tél. : 02.54.27.95.51
esperanto.indre ĉe esperanto-indre.com

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto@satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj@satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj@satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio