Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Malebligu la fermon de IMPA – fabriko mastrumata de laboristoj
puce Abilio Ribeiro, S. A.T.-ano 1504a. : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (2/2)
puce Abilio Ribeiro : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (1/2)
puce Agnès Maillard : Elektu vian flankon, kamarado
puce Alvoko al internacia solidareco kun la laboristoj de okupitaj fabrikoj en Venezuelo
puce Alvoko al solidareco de laboristoj ĉe Mitsubishi en Venezuelo — Defendu la sindikaton, ne permesu maldungojn !
puce Bob Black : La abolo de la laboro (artikolo)
puce El Usono (1913)
puce EM. J. Nicolaŭ : El Rumanujo. (1913)
puce HORI Yasuo : Kontraŭbatalu, japanaj laboristoj (artikolo)
puce Interna regularo priskribanta la laborkondiĉojn de la oficejaj dungitoj en Francio en la jajro 1830
puce Jakvo Ŝram : Senlaboreco kaj malriĉeco (artikolo)
puce La laboro de la pli aĝaj salajruloj (el interreta SAT-diskuto)
puce Marks kaj Engels pri la laboro (citaĵotradukoj)

Alvoko al solidareco de laboristoj ĉe Mitsubishi en Venezuelo — Defendu la sindikaton, ne permesu maldungojn !


Rekomenciĝis la atakoj kontraŭ la laboristoj de la Motorkompanio Mitsubishi (MMC) en Barcelona, Anzoategui, en Venezuelo, kaj kontraŭ ilia sindikato. Ni alvokas vin partopreni la protesto-kampanjon.


Kiel videblas en la intervjuo kun Felix Martinez, ĝenerala sekretario de Singetram, rekomenciĝis la atakoj kontraŭ la laboristoj de la Motorkompanio Mitsubishi (MMC) en Barcelona, Anzoategui, en Venezuelo, kaj kontraŭ ilia sindikato.


En januaro de ĉi-jaro, MMC-laboristoj batalis kuraĝe por defendi la laboron kaj kondiĉojn de grupo de subkontraktaj laboristoj, kiujn la kompanio volis kontraŭleĝe maldungi. La lukto kondukis al dumonata okupacio de la fabriko, kaj dum la movado du laboristoj estis mortigitaj de la regionaj policanoj, rezistante klopodon elfabrikigi ilin. Rezulte de tiu lukto, kiu finiĝis per nur parta venko, kaj de la batalemaj metodoj uzitaj, la MCC-laboristoj kaj ilia sindikato fariĝis referenco-punkto por aliaj laboristoj en Anzoategui, en la aŭto-industrio, kaj tra la venezuela sindikatmovado ĝenerale.


En septembro la kompanio denove klopodis rompi la persistemon de la laboristoj kaj detrui la sindikaton, per deklaro de lokaŭto. Ili diris, ke la sindikatestroj estas sentaŭguloj, kun kiuj ili ne povas intertrakti, kaj ke rezulte ili fermos la fabrikon porĉiame. Denove, Singetram organizis imitindan kampanjon, kiu inkluzivis la lokajn komunumojn kaj laboristojn tra la ŝtato Anzoategui, kaj finfine la 21an de septembro la fabriko reekfunkciis.


Tamen, tiun saman tagon, la administrantoj anoncis maldungo-planojn kontraŭ 156 laboristoj, inkluzive de dek unu kontraŭ la membroj de la sindikatestraro. Ĉi tio estas klara klopodo disigi la sindikaton, kaj rompi la persistan luktemon de la laboristoj. La sindikatestroj ĉiuj estas Bolivaranoj kaj anoj de la PSUV. Bedaŭrinde, la Ministerio pri laboro akceptis la maldungo-planojn kontraŭ la dek unu sindikatestroj sen eĉ aŭskulti la laboristojn. Singetram organizis kampanjon en Venezuelo, kaj samtempe vokas al internacia solidareco. Ni alvokas ĉiujn sindikatanojn subskribi la leteron kaj sendi ĝin al la Ministerio pri laboro.

Subtenkunveno
Laborista kunveno subtene al la 11 sindi-
katistoj, la 26an de septembro


***


(Bonvolu sendi la leteron en la hispana ; esperanta versio troviĝas sube por informo pri la enhavo)


No al acoso contra los trabajadores de MMC automotriz.


A la atención de la Ministro del Poder Popular para el Trabajo


Sr. María Cristina Iglesias.


Por la presente queremos hacerle partícipe de nuestra inquietud ante la situación que desde comienzos de año están atravesando los trabajadores de MMC automotriz, en Barcelona estado Anzoátegui. Estos trabajadores a través de su sindicato SINGETRAM, que afilia a la mayor parte de los obreros de la planta ha venido realizando una labor exitosa en la defensa de los intereses de los trabajadores contra la explotación de esta multinacional luchando dentro de la legalidad por la defensa de las leyes venezolanas que amparan a los mismos, y que esta multinacional incumple sistemáticamente. Por ejemplo, en el terreno de la salud laboral, defendiendo el empleo y mejoras de los más de 500 trabajadores enfermos por las malas condiciones de trabajo que impone la multinacional. Este sindicato bolivariano pertenece al Frente de trabajadores socialistas, sus dirigentes son militantes del PSUV y firmes seguidores del Presidente Chávez.


La actitud de la empresa frente a esta posición de los trabajadores ha sido intentar romper su resistencia, con cierres patronales, amenazas y despidos. Funcionarios de policía corruptos, actuando a favor de la empresa, asesinaron a dos trabajadores en un intento de desalojo judicial de la planta el pasado mes de enero. La gerencia de esta multinacional ha creado un estado de opinión en el estado Anzoátegui respecto a que estos trabajadores son violentos o radicales cosa que es completamente falsa, estos trabajadores han cumplido todos los procedimientos que marca la ley. Se trata de poner a las victimas cómo verdugos . Usted sabe muy bien que esta manera de actuar es la propia de los golpistas de 11 de abril intentando criminalizar al pueblo y sus dirigentes que reclaman sus derechos para poder romper su resistencia y justificar medidas en su contra.


De todos es conocido en su trayectoria política la promoción de la idea de que los trabajadores deben jugar un papel protagonista en la revolución venezolana. Con ese fin, le solicitamos que interceda por estos trabajadores para impedir que las multinacionales que van a suelo venezolano se crean con el derecho a esclavizar a los mismos y atropellarlos cuando considera oportuno.


Recientemente ha llegado a nuestro conocimiento la aceptación por parte de su ministerio de 11 calificaciones de despido para dirigentes de SINGETRAM a petición de la gerencia de MMC justo el día en que se reabría la planta tras un cierre patronal. Ante este nuevo atropello le solicitamos la retirada de estas calificaciones de despido y que ponga los medios para terminar con el acoso al que están sometidos por parte de esta multinacional.


¡Basta de acoso a los trabajadores de MMC automotriz¡


¡No a las calificaciones de despido de 11 directivos sindicales¡


Reciba un saludo compañero.


Los abajo firmantes :


..............................


***


“Ne !” al persekuto kontraŭ laboristoj ĉe la Motorkompanio Mitsubishi

Al la Ministro pri potenco por laboro


Sra María Cristina Iglesias,


Ni deziras esprimi nian zorgon pri la situacio, kiun frontas la MMC-laboristoj ekde la komenco de la jaro, en Barcelona, Anzoategui. Ĉi tiuj laboristoj, per sia sindikato Singetram, kiu organizas la plimulton de la laboristaro, sukcese defendis la rajtojn de laboristoj kontraŭ la plurnacia entrepreno. Ĉi tiun lukton oni faras per laŭleĝaj metodoj, kaj kadre de la venezuelaj leĝoj, kiuj ilin defendas, kaj kiujn konstante malobeas la plurnacia entrepreno. Ekzemple, pri sano kaj sekureco, ili defendis siajn postenojn kaj kondiĉo-pliboniĝojn por pli ol 500 laboristoj, kiuj suferas pro laborejaj vundoj pro danĝeraj laborkondiĉoj kreitaj de la plurnacia entrepreno. Ĉi tiu sindikato, kiu estas Bolivara sindikato, estas parto de la Socialista Laborista Fronto, kaj ĝiaj estroj estas anoj de la PSUV kaj subtenantoj de Prezidanto Chavez.


La sinteno de la entrepreno estas klopodado rompi la rezistadon de la laboristoj, per lokaŭtoj, minacoj, kaj maldungoj. Koruptitaj policanoj, servante la kompanion, mortigis du laboristojn en januaro, klopodante elfabrikigi la laboristojn. La administrantaro de tiu ĉi kompanio faris kalumnian kampanjon en Anzoategui, dirante ke ĉi tiuj laboristoj estas perfortemaj aŭ radikalaj, kaj ĉi tio malveras. Ĉi tiuj laboristoj ĉiam sekvis la procedurojn establitajn de la leĝo. Oni prezentas la viktimojn kiel la agresantojn. Kiel vi scias tre bone, ĉi tio estis la konduto de la puĉo-komplotantoj la 11an de aprilo, klopodante krimulŝajnigi la popolon kaj ĝiajn estrojn, por rompi ilian movadon kaj pravigi subpremadon.


Estas publike konata fakto, ke vi ĉiam defendis la ideon, ke la laboristoj devas grave roli en la venezuela revolucio. Ĉi-cele, ni pledas ke vi intervenu favore al ĉi tiuj laboristoj por malebligi la detruon de laboristaj rajtoj fare de la plurnacia entrepreno.


Freŝdate ni lernis, ke via ministerio akceptis dek unu maldungo-planojn kontraŭ la estroj de Singetram, pete de la MMC-administrantaro, precize la saman daton kiam ili remalfermis la fabrikejon post la lokaŭto. Fronte al ĉi tiu nova atako, ni petas ke vi nuligu ĉi tiujn procedurojn, kaj helpu fini la persekutadon kontraŭ la laboristoj fare de ĉi tiu plurnacia entrepreno.


Nenia persekutado kontraŭ MMC-laboristoj !


Ni ne permesu, ke la dek unu sindikatestroj maldungiĝu !


Via en solidareco,


..............................


Sendu ĉi tiun leteron de solidareco al :


Ministro pri laboro, Maria Cristina Iglesias : mariacristina.iglesias ĉe hotmail.com


Kun kopio al :


Vicministro pri laboro, Elio Colmenares : elio.colmenarez ĉe mintra.gov.ve


Vicministro pri laboro, Ricardo Dorado : r.dorado ĉe mintra.gov.ve


Kaj al :
sindicatonuevageneracion ĉe gmail.com
frentecontrolobrero ĉe gmail.com


Originale verkita de In Defense of Marxism, 2 oktobro 2009

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio