Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Nekrasov : Preludo
puce Nekrasov kiel kongresa sekretario en Moskvo
puce Nekrasov : Fablo pri gilotin-ŝraŭbeto
puce Nekrasov : Mia lingvo
puce Nekrasov : Soneto pri Esperanto

Nekrasov : Fablo pri gilotin-ŝraŭbeto

rimpoemo



Nikolao Nekrasov
Fablo pri gilotin-ŝraŭbeto


Sonante per terura muĝa knaro,
Tranĉante sen ripozo kaj sen laco,
Ĝi staris en la mezo de la placo,
Kaj ĉirkaŭ ĝi amasis urbanaro.
Po unu kun videblaj tim-esprimoj
Alvenigataj estis la viktimoj.

Jen unu preĝis, jen alia ploris,
Jen tiu estis malbenita akre,
Sed same, mortigante buĉ-masakre,
La gilotino siblis kaj stertoris.
Per malfacile ruliĝanta ĉenobloko
Levanta supren estis la tranĉilo
Kaj jen subite de la streĉobloko
Abrupte ĝi faladis kun ekbrilo.

En la amaso tra la placo tuta
En la fatal-momento ekzekuta
Ekkrio - "ha !" - trakuris iufoje
Kaj en mistero de silento muta
Jen iu orfe ĝemis plej malĝoje ?

Simile al melonoj rikoltitaj
En korto kuŝis kapoj fortranĉitaj
Kaj sub la suno, radianta ride,
Indiferentaj, stultaj kaj malspritaj
Sur ili muŝoj rampis sang-avide.

Kaj same, ankaŭ sub la suno supra,
Brilante per ole-ŝmirita spino,
Plej gaje sidis eta ŝraŭbo kupra
ĉe iu bloko de la gilotino.
Pri tuta mondo ĝi nenion sciis,
Ĝi estis bona, bela kaj afabla
Kun maniero milda kaj agrabla
Sur sia loko lerte ĝi funkciis
Kaj pri funkcio sia ne konsciis.

Tre ofte, kiam la ŝraŭbeto bloka
Kapricis kaj obstinis iel sprite,
Ne plu laboris la tenilo hoka
Kaj lasis la tranĉilo kvazaŭ moka
Eĉ ies kapon nur duontranĉite.

Ekzekutisto devis tiukaze
Ekgrimpi al la ŝraŭbo por riparo
Kaj li klopodis tie plej emfaze
Konvinki ĝin pri urĝo de refaro.
Kaj la ŝraŭbeto jam en bon-humoro
Konsentis petoleme pri laboro -
Kaj ree fluis sango agonia,
Kaj regis la arbitro tirania...

Okazis tamen unu belan tagon :
Ekestis en la urbo tumultego,
Sur placo oni levis ruĝan flagon,
Kaj proklamita estis nova rego.
Kaj tut-simile, kiel ĵus pli frue
Verŝata estis sango larĝaflue,
Torento da popol-amaso granda
Disverŝis sin tra la liberaj stratoj,
Kaj kun standardoj ruĝaj kaj plakatoj
Ĝi fluis kiel strio larĝrubanda.

Ŝanĝiĝis nun la ordonista rolo :
Komunavole sen diskuto
Al la tiranoj venĝis la popolo
Per gilotina ekzekuto.

La ŝraŭbo, kiun konis ni antaŭe,
Hodiaŭ agis hieraŭe :
Sen scio pri la diferencoj rangaj
Estante mem nur ero de detaloj,
Ĝi partoprenis en ekstermoj sangaj
De la antaŭaj moŝtoj longalangaj :
Nobeloj, mastroj, reĝoj, generaloj.

Sed kiam la popol-koleron pravan
Finfine anstataŭis indulgemo justa,
La ŝraŭbo ekrimarkis, ke jam rusta
Makulo kovras ĝian brilon ravan :
Ne plu bezona pro terur-teroro -
La gilotino staris sen laboro !

Kaj iutage, dum popola festo,
Simbole pri malnovo, kiu pasis,
Publike kun solena manifesto
Ĝin la popolo disfrakasis
Kaj ie kuŝi en polvaĉo lasis.

Per sola frapo trafa kaj subita
Ŝraŭbeto nia estis forskuita,
Kaj ofendite pri ĉi tia malafablo
Ĝi multe plendis pri la stato nemerita
Kaj longe kuŝis en malpura sablo -

Ĝis iu laborista helpobubo
Okaze ĝin retrovis en la rubo,
Ĝin alte suprenĵetis kaj rekaptis,
Purigi ĝin per forta froto provis,
Kaj poste - jam sur muelej-maŝino
Aŭ sur alia bona instrumento
Ŝraŭbeto mia sidis kun kontento,
Samkiel sur la fama gilotino.
Ĉe iu transmisio aŭ ĉe bloko
Perfekte ĝusta estis nova loko.

Kaj same - sub la suno bril-radia,
Ole-ŝmirita zorge per ŝmirilo,
Funkciis tute taŭge ŝraŭbo nia,
Sed jam ne por buĉado tirania,
Sed jam por la komuna bon-utilo...

Ho, vi, ŝraŭbetoj, multaj sen difino,
Partetoj de giganta mekanismo,
Nomata - "la kapitalismo",
Terura kaj fatala gilotino !
Vi, ĉiuj, en la mondo ĉiu subsuna,
Laŭ via eksteraĵo - bel-aspektaj,
Laŭ la esenco - bonaj, eĉ perfektaj,
Pri vi ja temas en fabelo nuna.

Ho kiom mi vin ŝatas plej bonvole,
Se sidas vi sur la alia loko,
Sed ? servas vi al premo kaj sufoko,
Eĉ - kvankam senkonscie kaj senvole.

Eĉ sendepende de kvalitoj viaj,
Reĝimon maljustegan vi subtenas
Kaj tial do per ĉiuj fibroj miaj
Mi vin malamas kaj malbenas.

Sed kiom ĝoje mi renkonti povus
Vin en alia pli feliĉa horo :
Ja ĉiuj taŭg-utilan lokon trovus
En nova regno - Regno de Laboro.


el [Sennacieca Revuo->rub92] II/VI, N-ro 5(17), febr. 1925



 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio