La popolo de Honduro estas sur la stratoj. Viroj kaj virinoj el ĉiaj specoj manifestaciadas de pli ol unu monato de kiam la puĉo elpelis la balote elektitan prezidenton José Manuel Zelaya la 28-an de junio kaj anstataŭigis lin per Roberto Micheletti. La puĉestro estas subtenata de la konservativa elito, inkluzive de partoj de la militistaro, eklezio kaj de la komerca sektoro – ĉiu el ili vidis siajn antaŭajn privilegiojn ŝrumpi pro la socialaj politikoj de Zelaya.
De tiam, miloj da civitanoj marŝis al la landlimo kun Nikaragvo por bonvenigi la eblan revenon de la balote elektita prezidento, kiu ĝis nun ne povis reveni. Manifestaciantoj restas tie en tendumejoj ĉe ambaŭ flankoj de la landlimo, plu tenante grandan premon. Ankaŭ en urboj, kamparanaj movadoj, laboristaj sindikatoj, instruistaj sindikatoj kaj multaj aliaj sociaj movadoj kaj ordinaraj civitanoj stratmarŝis, organizite en Kontraŭstara Fronto kontraŭ la Puĉon.
La subpremo estis ekstreme drasta. Centoj da homoj estas perfortitaj de la polico kaj armeo, la amaskomunikilaro estas silentigita kaj almenaŭ 8 homoj estas mortigitaj.
Tamen, sociaj movadoj en Honduro leviĝas kaj ili neniam estis tiel bone organizitaj kaj mobiliziĝantaj.
Hieraŭ, 5-an de aŭgusto, miloj da homoj ekmarŝis de la provincoj al la du plej grandaj urboj de Honduro : Tegucigalpa kaj San Pedro Sula. Ili marŝas 15 km tage, montrante al ĉiuj la forton kaj decidemon de la kontraŭstaro al la sanga puĉo. Ilia marŝo atingos sian celon la 11-an de aŭgusto, proklamitan Internacia Agotago por Honduro.
Manifestaciantoj estas postulantaj la revenon de la balote elektita prezidento, sed multe pli ol tion ĉi : ili marŝas por nova socio, kie agrikulturistoj, instruistoj, laboristoj, studentoj, ordinaraj homoj estu ĉe la centro de la politika vivo. Por socio bazita sur solidareco kaj justeco, ne sur privilegioj kaj mono.
La rezulto de la Hondura krizo determinos la sorton de la tuta regiono de ties loĝantaro, ĝi eĥiĝos ĉie, internaciskale.
Ni ĉiuj estas koncernataj.
Manifestaciantoj en Honduro urĝe bezonas resursojn por daŭrigi sian lukton : vi povas helpi ilin !
Post unu monato da kunaj streboj, La Kamparana Vojo de Honduro alvokas al permona subteno por helpi la amasan proteston.
* Homoj bezonas akvon, nutraĵojn, litkovrilojn, kuracilojn en la tendumejoj kaj en la stratoj,
* Organizantoj bezonas krediton por poŝtelefonoj kaj aliron al interreto por plu kunagadi kaj informi la mondon - des pli nun, kiam la amaskomunikilaro estas subregata,
* Viktimoj kaj ties parencoj bezonas prijuran helpon : kelkaj aktivuloj malaperis, kelkaj estis mortigitaj, ĉiutage la sanga subpremo disvolviĝas,
* Internaciaj delegacioj survojiĝis al Honduro por priatesti kaj denunci perfortadon al Homaj Rajtoj kaj por alporti solidarecon al la luktantaj viroj kaj virinoj. Ankaŭ ili bezonas monon por financi vojaĝ-kostojn,
Vi povas ankaŭ organizi solidaran agadon, kie ajn vi loĝas la 11-an de aŭgusto.
Bankkonto n°1
Banko : IPAR KUTxA
Kontposedanto : ASOCIACIÓN LURBIDE – EL CAMINO DE LA TIERRA
Lando : Hispanio
SWIFT : CVRVES2B
IBAN : ES54 3084 0023 5364 0006 1004
Kontonumero : 3084 0023 53 6400061004
Mesaĝo : Lucha Honduras
Bankkonto n° 2
Banko : BANCA POPOLARE ETICA
Kontoposedanto : ASOCIACIÓN LURBIDE – EL CAMINO DE LA TIERRA
Lando : Italio
SWIFT : CCRTIT2T84A
IBAN : IT21 O 050 1812 1000 0000 0125 127 (Atentu pri diferenco inter litero "O" kaj cifero "0")
Kontnumero : 000000125127
Mesaĝo : Lucha Honduras
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.