Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce G8 devas ordigi proprajn misaĵojn anstataŭ diktatori al malriĉaj landoj, kion ili faru.
puce G8-konferenco sen agrikulturistoj= pli da malsato kaj malriĉeco
puce La Kamparana Vojo alvokas ĉiujn sociajn movadojn kaj kunbatalantojn
puce Milojn da Kankunoj por klimata justeco !
puce Popolmovadoj povas starigi alternativojn por financi disvolviĝon
puce Reakiru ni la kampojn
puce Tutmonda agotago por Honduro
puce Unua tutmonda agotago kontraŭ firmaoj tutmondaj

G8-konferenco sen agrikulturistoj= pli da malsato kaj malriĉeco

Gazetara Komunikaĵo de La Kamparana Vojo



La unua G8-konferenco pri agrikulturo fermiĝante hieraŭ en Cison di Valmarino produktis finan deklaron kiu ne nur agnoskas proprajn malsukcesojn en la pasinteco sed ankaŭ antaŭvidas estonton plenan je kontraŭaĵoj.


La G8 neniam estos kapabla mildigi malsaton en la mondo prenante siajn decidojn malantaŭ fermitaj pordoj, sen ĉeesto de la ĉefaj agantoj en la tutmonda debato pri agrikulturo - t.e. la milionoj da agrikulturistoj kaj kamparanaj familioj, viroj kaj virinoj nutrantaj la mondon.


La aserto de la G8 pri tio, ke "agrikulturistoj devas esti la ĉef-roluloj" sonoras aparte sensenca tial, ke la ĉisemajnfina konferenco estis klare organizita por limigi alireblecon de kamparanaj organizaĵoj kaj redukti ties videblecon. La G8 kunsidis en izolata kastelo en la montaro, kaj la italia ministro pri agrikulturo rifuzis renkonti reprezentantojn de italiaj kaj internaciaj organizoj dezirantaj esprimi siajn opiniojn.


La teksto fine publikigita de la G8 estas ekstreme kontraŭdira. Kvankam ĝi agnoskas la rolon de nutraĵ-produktistoj kaj la krizon tuŝantan kamparajn regionojn, ĝi malsukcesas difini veran strategion kiu povus mildigi ĉi krizon. La deklaro parolas unuflanke pri loki "agrikulturon kaj kamparan disvolviĝon... centre de daŭripova ekonomia kresko, fortigante la rolon de agrikulturaj familioj kaj et-agrikulturejoj, kaj ankaŭ aliron al la tero", kaj aliflanke pri "atingi ekvilibran, ampleksan kaj ambician konkludon de la Doho-Ciklo". Tio estas du neakordigeblaj politikoj : Tutmonda Organizo pri Komerco ripete estis montrita kiel katastrofe efikanta ĉe et-agrikulturistoj pro tio, ke ĝi senreguligas agrikulturajn merkatojn kaj privatigas naturajn resursojn.


La deklaro subtenas ankaŭ la proponitan starigon de Tutmonda Partnerado pri Nutrado kaj Agrikulturo, dum ĝi samtempe agnoskas la ĉefrolecon de Organizo pri Nutrado kaj Agrikulturo - du pozicioj kiuj neniel povas akordiĝi. La jam ekzistantaj institucioj de UN devas esti la fonto de la solvo al la nuntempa krizo - ne Tutmonda Banko aŭ IMF reprezentitaj de la Tutmonda Partnerado.


Krom la kontraŭdireco de ĝia deklaro, la G8 konklude konfesis ion, kio estis okulfrapa de jaroj : la mondo draste malsukcesis sian provon duonigi tutmondan malsaton ĝis jaro 2015, laŭ la Jarmilaj Disvolvo-celoj. Ĝuste la politikoj de la G8, altruditaj al la sudhemisferaj landoj dum multaj jaroj, pri tio ĉi respondecas.


Ĉia vera politiko celanta loki kamparanojn kaj daŭripovan et-agrikulturon sur la centran scenejon forpelus la liberkomercan programon kaj la tutmondan partneradon, kaj permesus al ŝtatoj protekti rajton de siaj anoj pri laboro kaj nutrado. Agrikulturistoj, kiuj reprezentas duonon el la tutmonda labor-forto, estas la unuaj kiuj suferas pro malsato kaj nutrad-manko.


Reprezentantoj de la internacia kamparana movado Kamparana Vojo kuniĝis en Treviso ĉisemajnfine por aŭdigi siajn diferencajn proponojn. Iliaj postuloj estas simplaj : permesi al homoj kaj landoj difini kaj protekti propran agrikulturan sistemon, sen malprofite tuŝi alies. Transformi la agro-eksportan modelon en norda kaj suda hemisferoj en alian bazitan sur loka daŭripova agrikultura produktado, mem bazita sur daŭripova familia agrikulturo. Parolante dum seminario organizita de Italia Platformo por Nutro-Suvereneco, Ibrahim Coulibaly, prezidanto de CNOP en Malio, ĉi tion klare esprimis : "Afriko povas sin nutri per si mem - ĝi ne bezonas tutmondajn agrikulturajn politikojn al ĝi truditajn de senrajta grupo da riĉaj landoj... Ne estas la rolo de la G8 decidi internacian agrikulturan politikon !"


21-a de aprilo 2009


Fonto : http://www.viacampesina.org/main_en...

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio