Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce G8 devas ordigi proprajn misaĵojn anstataŭ diktatori al malriĉaj landoj, kion ili faru.
puce G8-konferenco sen agrikulturistoj= pli da malsato kaj malriĉeco
puce La Kamparana Vojo alvokas ĉiujn sociajn movadojn kaj kunbatalantojn
puce Milojn da Kankunoj por klimata justeco !
puce Popolmovadoj povas starigi alternativojn por financi disvolviĝon
puce Reakiru ni la kampojn
puce Tutmonda agotago por Honduro
puce Unua tutmonda agotago kontraŭ firmaoj tutmondaj

G8 devas ordigi proprajn misaĵojn anstataŭ diktatori al malriĉaj landoj, kion ili faru.

G8-konferenco



De la 18-a ĝis la 21-a de aprilo 2009, registaroj de la G8-landoj kunvenos en Treviso (Italio) por ilia unua priagrikultura kunsido. La programo centriĝos pri nutro-sekureco kaj pri tio, kiel la agrikultura sektoro povus kontribui al revivigo de la ekonomio. Krom teknikaj problemoj, ankaŭ la Doho-Ciklo, la Tutmonda Partnerado, ONA-reformado (angle FAO), agrokarburaĵoj kaj klimat-ŝanĝiĝo estos pridiskutitaj.


La Kamparana Vojo ege maltrankviliĝas pri la ontaj decidoj, ĉar G8 ne estas la ĝusta loko por difini solvojn al la nutraĵ-preza krizo. Kion la plej malriĉaj devus fari, ne la plej riĉaj landoj devas decidi ! Tia "Agrikultura G8", kiu estis vastigita ĝis Brazilo, Ĉinio, Barato, Meksikio, Sud-Afriko kaj Egiptio, montras la gravecon de agrikulturo ene de la nova internacia substrukturo starigita post estiĝo de la financa krizo. Ĉi tiuj registaroj esperas trovi solvon pere de la samaj internaciaj reg-politikoj, kiuj estigis la problemon.


La kampara krizo estas grandparte la rezulto de nuntempaj nov-liberalaj struktur-ĝustigaj politikoj kaj de la komerc-liberigo (antaŭenpuŝitaj aparte de la G8), detruantaj nutraĵ-produktadon bazitan sur kamparan-laboro kaj transformantaj multajn landojn de netaj nutraĵproduktantoj en netajn nutraĵ-importantojn, tre dependigante ilin de internaciaj merkatoj. Ĉi tiu okazanta senreguligo de agrikulturaj merkatoj kunigite kun spekulada kapitalo el financaj merkatoj estigis grandegan spekuladon pri nutraĵ-prezoj. Ili malstabiligis enlandajn merkatojn, forĵetante pliajn milionojn da homoj en malsaton kaj mizeron. Registaroj el la tuta mondo lokis la dogmon pri libera merkato super la bezonojn de la homoj. Nun evidentas ke ĉi tiu ideologio gvidas nur al bankroto kaj malriĉeco.


En Londono, la G20 anoncis programon
- aplikotan de Internacia Mona Fonduso kaj Tutmonda Banko - el 850 milionoj da dolaroj [1] por helpi "disvolviĝantajn landojn" en iIia kontraŭstaro al la financa krizo. Ni timas ke ĉi tiu programo estos nova ilo simila al la Struktur-Ĝustigaj Programoj kaj Tutmonda Komerco-Organizaĵo trudonta nov-liberalajn politikojn.

Dume, ni vidas translandajn firmaojn helpatajn de grandaj fondaĵoj agreseme enirantajn Afrikon, kie ili esperas trudi duan "verdan revolucion" (per disvendado de kemi-sterkaĵoj kaj GM-semoj) kaj akapari milionojn da hektaroj da tero por onta produktado de nutraĵoj kaj agrokarburaĵoj. Al ĉi tiuj firmaoj, profito - ne malsat-redukto - estas la prioritato [2]
Ni nun vidas grandajn internaciajn investistojn kaj spekulaciistojn forlasantaj financajn produktojn kaj investantaj en nutraĵ-produktadon kaj kultur-terojn en suda hemisfero. Ni povas nur atendi la venontan vezik-eksplodon kaj estontan kriz-estiĝon.


Anstataŭ daŭrigi kaj fortigi la samajn politikojn, ni bezonas re-direkti la nutrad-sistemon al nutro-suvereneco. Ni volas ke estu agnoskata la kamparana modelo de nutraĵ-produktado, kiel respondo al la klimata kaj nutraĵ-preza krizoj.


La G8 devas pridiskuti kaj analizi la proprajn agrikulturajn politikojn, aparte la [eŭropunian] Komunan Agrikultur-Politikon kaj la [usonan] Agrikulturan Leĝo}, por unue pritaksi ties kontribuojn al la krizo de nutraĵaj prezoj kaj due adopti la necesajn kontraŭdirektajn aranĝojn. La eŭropunia KAP, per la monkompensa sistemo por eksporto (pri lakto, ekzemple), ĉefe ŝutas malkostajn agrikulturajn produktojn en aliajn landojn, detruante ties internan merkaton kaj tiel malhelpante konkurencon de lokaj produktistoj.


La G8 devas ne plu provizi financan helpon por akiri semojn kaj kemi-sterkaĵojn, sed male devas instigi landajn registarojn respondece agi restrukturante sian agrikulturan sistemon, ĝin deturnante for de produktado industri-regata kaj eksport-cela. Landaj registaroj devas plenumi jenajn gvidliniojn :



 Forigi la danĝeran variemon de nutraĵ-prezoj en landaj merkatoj prenante plenan regon super eksportado kaj importado por stabiligi lokajn merkatojn


- Starigi politikojn por aktive subteni produktadon de nutraĵoj far kamparanoj kaj etfiŝistoj, lokajn merkatojn kaj plenumon de agraj kaj akvaj reformoj. Ni volas ke ĉiuj monrimedoj ne estu dediĉitaj al kemi-sterkaĵoj kaj GM-semoj, kiuj profitas nur al translandaj firmaoj kaj difektas grundojn kaj vivdiversecon


 Ĉesigi ter-rabadon por produkti agro-karburaĵojn kaj nutraĵojn.

Ni alvokas la G8-landojn agnoski la malsukcesojn de siaj politikoj kaj ties detruajn efikojn ĉe nutraĵ-produktado far kamparanoj. Ni bezonas drastan plibonigon de la tutmonda regado de agrikulturo kaj nutraĵ-produktado. La G8 devas doni plenan subtenon al reformo de UN-aj agentejoj (Organizo pri Nutrado kaj Agrikulturo - ONA, Internacia Fonduso por Agrikultura Disvolvo - IFAD kaj Tutmonda Nutrad-Programo - TNP) kaj ankaŭ de la Konsult-Grupo por Internacia Esploro pri Agrikulturo, por krei unusolan organizon en la UN-sistemo agantan tute sendepende de Tutmonda Organizo pri Komerco, Tutmonda Banko kaj Internacia Mona Fonduso, havantan klaran mandaton de registaroj, gravan partoprenon de kamparanaj, fiŝkaptistaj kaj aliaj civil-societaj organizaĵoj kaj travideblan demokratian decid-procezon. Ni kontraŭas la t.n. "Tutmondan Partneradon". Ni forte protestas kontraŭ la nuna ekscitiĝo pri kreado de ĉiam novaj strukturoj kaj organizoj, destinataj al refoja malsukceso ĉar ili malkonstruas la ekzistantajn organizojn kaj daŭre plenumas la samajn malutilajn politikojn [3].


Konkludo de la Doho-Ciklo kaj ankaŭ de aliaj liber-komercaj interkonsentoj estas neakceptebla ĉar ili utilus nur al pligravigo de la krizo de kamparana nutraĵproduktado. Necesas malpermesi al Tutmonda Organizo pri Komerco, Tutmonda Banko kaj IMF interveni en landajn prinutrajn politikojn. Nutrado estas ne nur "teknika" problemo. Vivi en mondo kie ĉiu ajn povas sin nutri kaj agrikulturistoj povas vivteni sin, estas politika decido. Ni postulas ke mondaj gvidantoj alfrontu la defion.


17a de aprilo 2009


La Kamparana Vojo (La Via Campesina) - Internacia Sekretariejo :
Jln. Mampang Prapatan xIV No. 5 Jakarta Selatan, Jakarta 12790 Indonesia
Tel : +62-21-7991890, Telekop : +62-21-7993426
ret-adreso : viacampesina @ viacampesina.org,
TTT-ejo : http://www.viacampesina.org


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio