Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 10 000 km kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj.
puce Al vi, infanoj de la paco
puce Amnestio Internacia pri pafaĵoĵetoj el bomboj
puce Apliko de la decido de la unua paragrafo de la Deklaracio de la 81-a Kongreso
puce Cento da Ŝtatoj subskribis la Konvencion de Oslo.
puce Evoluado de la situacio ĉe Proksim-Oriento inter Israelo kaj Palestino dum la ses lastaj jardekoj
puce FINE…
puce Gurs : 1939-1945 - Koncentrejo en Bearno
puce Informeto
puce Instalado de usonaj radaroj en Ĉeĥio : VENKO !
puce Intervjuo : Colette Weiss parolas pri la Oslo-Konvencio
puce Kampanjo de la Infanoj por Senperforta Mondo
puce Kunveno pri la pafaĵoĵetoj el bomboj en Sofio (Bulgario)
puce Letero al sidejo de CMC

Informeto

Kunveno pri la pafaĵoĵetoj el bomboj en Sofio (Bulgario)

La 18-an kaj la 19-an de septembro 2008 okazis en Sofio (Bulgario), regiona kunveno de sud-orientaj eŭropaj landoj antaŭ la kampanjo de subskriboj de la Konvencio de Oslo en decembro 2008.

Kunveno pri la pafaĵoĵetoj el bomboj en Sofio (Bulgario)

La reprezentantoj de dek registaroj de tiu regiono (Albanio, Bosnio-Hercegovino, Bulgario, Kroatio, Makedonio, Montenegro, Rumanio, Serbio, Turkio) partoprenis en tiu kunveno. Pluraj el tiuj landoj estis viktimoj de bombadoj per pafaĵoĵetoj el bomboj : Albanio, Bosnio-Hercegovino, Kroatio, Montenegro kaj Serbio, kaj iuj ankoraŭ havas stokon de tiuj armiloj. La venonta Konvencio en Oslo permesos al ili detrui la stokojn.
Dum la kunveno, S-ro Branislav Kapetanovic (foto) serba ekssenminigisto, atestis pri sia dolora kaj trista sperto. En novembro 2000, post aeratako de NATO, tiam kiam li provis ekstrakti el alteriĝa ŝoseo pafaĵon BLU 97(n) ĵetitan el bombo, ĉi tiu eksplodis. Li perdis la du manojn kaj la du piedojn.
Pluraj observantoj de CMC ĉeestis en la kunveno. SAT estas membro de CMC (Monda Koalicio kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj).

Pacista Frakcio

Colette Weiss / André Weiss.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio