Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Enkonduko al la reta eldono de ILI de Bergiers (fare de Vinko Markov)
puce MALLIBEREJOJ (el "ILI" de Bergiers)
puce BATALOJ (el "ILI" de Bergiers)
puce ESPEROJ INTERMITAJ (el "ILI" de Bergiers)
puce VOĈOJ (el "ILI" de Bergiers)
puce Enkonduko al la originala eldono "ILI" de Bergiers (fare deDimitriv SNEĴKO)
puce Antaŭparolo de la aŭtoro Bergiers pri "ILI"
puce NIGRA KIRMESO (el "ILI" Bergiers)
puce STRIKA SCENO (el "ILI" de Bergiers)
puce GARDOSTARANTA (el "ILI" de Bergiers)
puce FORIRO (el "ILI" de Bergiers)
puce LA ALIAJ (el "ILI" de Bergiers)
puce SUFERI (el "ILI" de Bergiers)

Antaŭparolo de la aŭtoro Bergiers pri "ILI"

Leon BERGIERS


Donante ĉi paĝojn al la esperantista proletaro mi volas kelkvorte diri al mia amikaro el kio konsistas miaj rakontoj. Kelkaj inter ili estis verkitaj en la tempo kiam mi verkis “ realisme ”. Poste, evoluo decidis min al tute alia vojo. La legantaro facile eltrovos la rakontojn de la dua periodo. Mi sentis ke la hodiaŭa literaturo nomata proleta tute ne taŭgas al la revoluciaj batalantoj La imponaj nomoj de la lasta jarcento tro forte impresas ankoraŭ la hodiaŭan verkistaron. Ili priskribas la mizeron, la malbonan vivon de la laboristaro sed ili ne komprenas sian “ klasdevon ”. Ili esperas je revolucio sed iliaj verkoj tute ne komunikas la emon al revolucio. Mi opinias ke niaj verkoj devas esprimi niajn esperojn, nian batalemon. Ili devas utili al la klasaj sentoj de la proletaro. La arto, kreata de revoluciaj artistoj, devas esti je la servo de la Proletaro. Mi diru ke mi ne atendas bonajn kritikojn de Sinjoroj Recenzistoj. Indi tiujn bonajn kritikojn estus vere tro facila laboro : verki belkolorajn rakontojn kun herooj simpatiaj kaj laŭtradiciaj. Certe ne traduki el la naciaj literaturoj sed almenaŭ verki laŭ la naciaj metodoj. Verki ion esperantlingvan ! La artista tasko estas alia. La artisto havas personecon kaj originalecon ; kaj devo lia estas diri ion, kaj ne verki por verki. La tasko de laborista verkisto estas dediĉi sian laboron al siaj mizerfratoj.

***


Kaj vi, karaj laboristaj fratoj kies suferoj, ĝojoj, sopiroj estas ankaŭ miaj, vi legu mian libreton. Ĝi ne estas verkita per belaj vortoj de vi ne kompreneblaj, sed ĝi konsistas el niaj ploroj, el niaj ribeloj, el niaj esperoj. Mi ne petas oficialan aprobon sed mi petas de vi, karuloj, kunsenton. Ferminte la libron, vi ne diru kiel kutime vi diras post legado de la nomataj ĉefverkoj proletaj : al kio utilas nia batalado ? Sed vi kantu : Al la Fina Batalo ! Ni kune paŝu al la Fina Batalo, sed ni ĉiam plenespere kantadu laŭ la vojo, por ĝin senti pli facile irebla.


La 9an de Marto 1930

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio