Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Albert Einstein kontraŭ antaujuĝoj kaj penskutimoj
puce Citaĵoj de Roger Bacon (1214 -1294)
puce Karlo Francisko Brendel pri la nova kaj la kutima
puce Pikemaj aforismoj el Sovetunio
puce Spontanaj diroj

Spontanaj diroj




Ora libro de l’ spontanaj diroj

Amu vian proksimulon tiom rapide, kiom eblas.
Ankaŭ nanoj komenciĝis malgrandaj.
Antaŭ Dio ĉiuj homoj estis samaj, nun ekzistas diferencoj.
Avaraj samtempuloj estas malagrablaj tempkunuloj – sed agrablaj antaŭuloj.

Ĉ
iuj agrablaj aĵoj estas aŭ malmoralaj, aŭ kontraŭleĝaj aŭ ili dikigas.
Ĉiuj faras, kion aliaj volas, neniu tion, kio necesus – sed ĉiuj partoprenas.
Ĉiuj homoj estas prudentaj : Kelkaj unue, aliaj poste.
Ĉiuj parolas pri la polucio de la naturo, ni faras ĝin.
Ĉiuj volas reiri al la naturo – nur ne piede.
Ĉiu potenco al mi.

D
aŭra streĉiĝo estas ekkonilo por tiuj, kiuj ne gravas.
Decidu vin en duba kazo por la ĝusta, tiam vi ĉiam faros la ĝustan.
De kiam li fariĝis skleroza, li pensas, ke li estas monumento.
Devi kaj ne rajti estas la samo.
Devon ricevu, sed rajton prenu.

E
dzeco kaj militservo estas la du formoj de liberforpreno sen verdikto.
Ek do, ni estu ĉiuj aliaj ol mi.
En la realeco la vero estas tute alia.
Estas ĉiam du opinioj : mia kaj la malĝusta.
Estu malpermesite malpermesi ion.
Estu ruza, restu stulta.

F
anatikulo kapablas ĉion, sed krome nenion.
Faru el la tabulo antaŭ via kapo armilon.
Filo de miaj gepatroj, vin mi, la filo, plej amas.
Financa geniulo estas viro, kiu pli rapide enspezas monon ol lia edzino povas elspezi ĝin.

Ĝ
is ! Sed ne tro ofte.
Ĝis neniam !

H
odiaŭ oni devas doni motivojn al siaj homoj, nur alkrii ilin ne plu sufiĉas.

Ido de miaj gepatroj, vin mi, la ido, plej amas.
Iel, ie, iam. Sed per kio ?
Iniciato estas manko je disciplino.
Inoj prefere belas, viroj prefere gapas.

J
u pli iu ne komprenas ion, despli li parolas pri tio.

Kelkaj neniam lernas ion - kaj eĉ tion ne tute.
Kiel okazas, ke fine de la mono restas ankoraŭ tiom da monato ?
Kiom da homoj parolas kaj ne scias.
Kiu bone sidas, ne bezonas vidpunktojn.
Kiu laste ridas, ridas sola.
Kiu ne iras kun la tempo, iras kun la tempo.
Kiu ne lernas el siaj eraroj, bezonas librojn por tio.
Kiu ne scias, kion li volas, sciu almenaŭ kion la aliaj intencas fari.
Kiu ne volas aŭdi, rigardadu televidilon.
Kie ni estas, estas antaŭe, sed, se ni foje estas malantaŭe, jen malantaŭe estas antaŭe.
Kiu unue pafos, mortas kiel la dua.
Kiu sidas en vitrodomo malvestiĝu en malhelo.
Komprenu, ne nur studu.
Kuraĝo ofte estasla produkto de la penso, ke malkuraĝo en certa situacio ne plu utilas.
Kutime la teksto komenciĝas per la unua frazo.

L
a blua koloro estas pli verda ol flavo.
La borado en la nazo ankoraŭ ne estas pensado.
La ĉefa kaŭzo de malbonaj notoj estas la lernejo.
La distancon inter kapo kaj breto oni nomas horizonton.
La enlandanojn for el la lando – kaj poste estos paco !
La homo staras en la mezpunkto, do por ĉiuj en la vojo.
La infero ne timigas nin, ĉar ni jam vivas en ĝi.
La kara Dio vidas ĉion – sed la najbaroj eĉ pli.
La karno estis volema, sed la herbo malsekis.
La laboro estas la pereo de la drinkanta klaso.
La plej bona eblo efektivigi sonĝojn estas vekiĝi.
La plej bona nacio estas la rezig-nacio.
La sola problemo ĉe la neniofarado estas, ke oni ne scias, kiam oni estos preta.
Libera estas tiu, kiu tion volas, kion li devas fari.
Liberigu la librojn ! Enprizonigu la eldonistojn !

Mia opinio estas jam fiksa, ne konfuzu min per viaj faktoj.
Mi diras, kion mi pensas, por ke mi aŭdu, kion mi scias.
Mi ne estas malkuaĝa, mi estas nur pli forta ol la kuraĝulo en mi.
Mi ne scias, kion mi volas, sed mi scias kiel ricevi ĝin.
Mi respondas per decida : Eble.
Modesteco estas la arto lasi eltrovi la aliajn, kiel grava oni estas mem.
Mono por si mem ne feliĉigas, vi devas posedi ĝin.
Moralistoj estas homoj, kiuj tie gratas, kie aliajn jukas.

Ne estas pli granda eraro ol la aliaj.
Ne gravas kion vi scias, sed kion vi scias en certa momento.
Ne investu sentojn, sed fordonacu ilin.
Nenio estas malebla por tiu, kiu ĝin ne devas fari mem.
Nenio tiom ofte erare malfermigas sin kiel homa buŝo.
Neniu malutilas, ĉar tiu povas servi almenaŭ kiel malbona ekzemplo.
Ne permesu al mi, kion vi ne povas malpermesi al mi.
Ne sufiĉas ne havi propran opinion, necesas, ke oni ankaŭ ne kapablas esprimi ĝin.
Niaj antaŭuloj ankoraŭ iris en la arbarojn, sed ni veturas per aŭtoj tien.
Ni enmondas ne por esti tia, kia aliaj volas havi nin.
Ni promesas nenion, sed tion kun certo.
Ni ŝparu, kiom ajn kostas !

Okazu kio ajn, ĉiam estis iu, kiu antaŭvidis ĝin.
Oni devas akcepti la homojn tiaj, kiaj ili estas – aliaj ne ekzistas.
Oni devas vidi la aferojn tiaj, kiaj ili estas, sed oni ja ne devas lasi ilin tiaj.
Oni kutimiĝas pri ĉion, ankaŭ pri la akuzativon.
Opozicio estas la arto tiel lerte esti kontraŭ io, ke oni pli poste povos esti por tio.
Ordo estas duono de l’ vivo, la kaoso, la tuto.

P
apero paciencas, sed la vortoj povas atenci.
Peto pri salajra altigo vin malgravigas, sed peto pri permeso gravigas vin.
Pigrado estas la kutimo pigri antaŭ ol oni lacas.
Planado estas, se oni anstataŭas la hazardon per la eraro.
Por la tuja forigo de la ĉiutageco !
Praktiko estas, se ĉio funkcias, kaj neniu scias, pro kio.
Prefere "nesufiĉe" en matematiko ol neniu persona noto.
Politikistoj ne subaĉeteblas, eĉ prudenton ili ne akceptas.

R
estu tia, kia vi estas, sed ŝanĝu vin ĉiutage.

Saĝa, pli saĝa, tro saĝa.
Firma antaujuĝo ŝparas penigan datumkolekton.
Se ĉiuj estas por io ankaŭ mi estas kontraŭ ĝi.
Se ĉiuj farus tion, kion ili min povus, mi tute ne plu sidiĝus.
Se du homoj pensas la saman, ili faru ĝin.
Se balotoj ion ŝanĝus, ili ne ekzistus plu.
Se li konus sin, li estus alia.
Se mi estus vi, mi prefere estus mi.
Se mi ne estus tiom modesta, mi estus la plej perfekta homo surtere.
Se vi ne povas konvinki ilin, konfuzu ilin.
Solvon mi ja havus, sed ne por tiu ĉi problemo.
Spertoj estas memoroj, kiujn oni devas pagi multekoste.
Spontaneco estas la sekvo de pripensado.
Stari je la pinto – tio estas por ni ankoraŭ multe tro malantaŭe.
Ŝovu ĉiujn laborojn al aliaj – poste denuncu – kaj ege !

Unusilaba ne estas unusilaba, sed trisilaba.

Veturigu min ien ajn, mi estas ĉie bezonata.
Vi perdis la ligon al la reala mondo, ĉu ? Ne timu, ĝi ja retrovos vin.
Vi rajtas fari nur tion, kio estas pemesata, kaj eĉ tio ne estas pemesata.
Viroj de ĉiuj landoj forpisiĝu !
Vivo estas kiel desegni ion - sed sen skrapgumo.
Vizitu Eŭropon ! (Antaŭ ol ĝi pereos.)

elektis kaj tradukis Hans-Georg Kaiser

Rimarko : Tiajn dirojn oni faris en Germanio, kiam nia iama ministro por eksteraj aferoj, Josef Fischer faris ankoraŭ politikon kun sportŝuoj kaj sen kravato. Estas tielnomataj Sponti-diroj, do diroj de spontanuloj. Kiam Fischer komencis vesti sin per kostumo kaj kravato kaj fariĝis registarano, finiĝis la tempo de la spontanaj diroj. (HGK)

 

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio