Ne ĉiuj kapablas herezumi

Jena letero trafis en miajn manojn:

Estimata K-do Eŭtrapel,
Mi ne scias, kio estas eŭtrapelio k kiu sin kaŝas sub la pseŭdonimo Eŭtrapel. Mi ja vane serĉis tra la tuta Jarlibro, k tian SAT-anon ne trovis. Eble la eŭtrapelio estas ia speciala ironio, al kiu oni devas kutimiĝi por kompreni ĝuste viajn dirojn. Nu, ne gravas. Almenaŭ mi parolu al vi tute serioze k provu konvinki vin, ke pastro Rambu estas ĝisoste konvinkita katoliko.
Kial vi povas dubi pri tio? Devus esti al vi klara, ke ĉiu ajn Rambu-ulo povas fariĝi nur katoliko, se li edukiĝas en katolika lernejo, aŭ protestanto, se tio okazas en protestanta lernejo, islamano, en islama, budaisto, en budaisma -- marksano, en marksana ktp. Maloftaj ja estas la Volter-oj k Renan-oj, kiuj kapablas memstare pensi k liberiĝi el la encerbigitaj dogmoj.
Ĉe mi forestas ĉia dubo, ke la direktoro de Espero Katolika fakte k sincere kredas, ke la Eklezio, al kiu la hazardo faris, ke li apartenu, estas dia institucio; ke la papo estas neeraropova, kiam temas pri dogmaj aferoj k sekve, ke vi, kompatinda Eŭtrapel, dronas en senfunda abismo el eraroj.
Mi eĉ ne mirus ĉe la aŭdo, ke pastro Rambu preĝas kelkfoje por la savo de via animo -- kredeble kun la espero, ke post via konvertiĝo vi fervore kunlaboros al Espero Katolika.
Kredu al mi: pastro Rambu neniel estas atakita de duboj pri sia dia misio sur la tero; nevundeble li staras antaŭ viaj sagoj k vi vane provus atingi, ke li faru plej malgrandan penon por ĝuste kompreni viajn "satanajn" ŝercojn...
Beati qui non viderunt et firmiter crediderunt (1).

(1) Feliĉaj kiuj ne vidis k tamen firme kredis.


Laŭvorte kopiita.

(28-XI-1928.)