La vojoj de dio estas nediveneblaj

Mi emas suspekti, ke la direktoro de Espero Katolika, pastro Rambu (Ramboux), estas ne tre ortodoksa kredulo. Lin certe ataketas danĝera herezemo.

Sur kio vi apogas vian suspektemon? eble demandos iu. Nu, tute simple, sur tio, ke senĉese pastro Rambu prezentas SAT-on k ties anojn kiel modelon al la legantoj de sia gazeto. En la lasta numero li eĉ dediĉas la fruntartikolon al laŭdado de nia "satana" organizo k direktas siajn sagojn nur kontraŭ la katolikajn esperantistojn! Ĉu tio estas deca konduto ĉe pastro? Ĉu ne estas klare, ke la legado de Sennaciulo k pli speciale de ĝia "Liberpensula Paĝo" infektis lin senkonscie per malortodoksa veneno? La Maliculo (la Diablo) estas ja tre ruza, li scipovas tiel lerte insidi la kredulojn, ke ne malofte ili falas en liajn kaptilojn ...

Estas ja skandala afero, kiam pastro ne trovas pli trafan argumenton por vigligi la fervoron de siaj paroĥanoj ol montri kiel plej imitindajn homojn tiujn, kiuj kredas nek dion, nek diablon k malkaŝe kontraŭpropagandas la "Sanktan Eklezion".

Sendube la dia instruo k la religiaj kutimoj forte narkotas la cerbon de la kreduloj. Tamen estas dube, ĉu neniu vekiĝos ĉe la konstato, ke pastro proponas al ili "satanojn", kiel plej imitindajn homojn!...

Sed eble mi eraras: la celoj, la vojoj de dio estas tiom nediveneblaj! Povas esti, ke la "Eternulo", sen nia scio, subtenas nuntempe SAT-on, laŭ eŭtrapelia maniero, nur por hontigi la esperantistajn katolikojn, kiuj ne sufiĉe abonas al Espero Katolika ...

Ni sekve estu atentaj k ne lasu nin superruzi per la "dianoj"; ni estu indaj "satanoj", senlace laborantaj por detrui la kapitalistan inferon, kiun kreis k defendas la dio de la katolikoj k tiu de similaj kreduloj. Dio estas ja rezulto de la nescio, de la mizero k kredemo -- k patro Rambu estas eble iom herezema, sed certe tre ruza homo, kiu uzas ĉiajn rimedojn -- eĉ satanajn -- por la gloro de sia sankta entrepreno.

Ab uno disce omnes (1).


(1) Laŭ unu vi konas ĉiujn.


(21-XI-1929.)