Kiu estis honorata?

Antaŭ nelonge K-doj el Sovetio sendis al mi leteron kun peto ĝin transsendi al H. Barbus (Barbusse). En tiu letero mi legis, ke la fama aŭtoro "unuigis la laboristajn esperantistojn el la tuta mondo." Tiu informo cetere aperis en ruslingva gazeto, kies eltranĉaĵo akompanis la leteron.

Tiel estas skribita la Historio!...

La afero eble okazis iun nokton, kiam mi dormegis; aŭ iun tagon, dum kiu mi ne aĉetis la gazeton, en kiu aperis la informo. Pro tio kredeble mi ne estis informita pri la okazintaĵo!...

Mi nur scias, ke Barbus provis unuigi mondskale la revoluciemajn verkistojn -- k plene fiaskis!... Estis ja antaŭ kelkaj jaroj sufiĉe ofte k detale raportite, eĉ en esperantaj gazetoj, pri la movado "Klaro". Vane hodiaŭ oni serĉus vivsignon de tiu entrepreno...

Barbus eldiris tre flamajn k laŭdajn parolojn pri esperanto. Sed bedaŭrinde li ne lernis ĝin k neniam verkis eĉ malgrandan artikolon en la interncia lingvo. Nuntempe li estas direktoro de nove aperanta gazeto: Mondo. Kelkajn numerojn mi havis en manoj. Sed vane mi serĉis plej malgrandan noton pri la esperanta movado.

Ĉe tia konstato mi emas pensi, ke nia famulo iel similas la pastrojn, kiuj predikas amon, modeston k ĉiujn aliajn virtojn, sed kondutas mem malame, fierege, malfrate k multrilate -- fie... Ĉu do la laŭdo al esperanto estis por li nur rimedo por akiri pli da famo, pli da popularo? Estas ĉagrene tion pensi. Sed homo, kiu patose parolas, ke la unua devo de ĉiu internaciisto estas lerni la internacian lingvon, k mem ne plenumas tiun devon, ne povas esti konsiderata kiel seriozulo k fidindulo.

La anoj de la multaj esperantistaj grupoj, kiuj elektis Barbus-on sia honora prezidanto, preĝu al la animo de Zamenhof, por ke li ne estu tro rigora k akceptu la pekulon en la Paradizon de Esperantio post lia morto...

H. Barbus estis ankaŭ la honora prezidanto de la 1-a SAT-kongreso. Tiutempe oni povus esperi, ke li lernos la lingvon. Tion li ne faris, k hodiaŭ oni rajtas pensi, ke la laboristaj esperantistoj honoris la famulon, sed ne la famulo ilian movadon.

(2-VIII-1928.)