Oni petas volontulojn

Antaŭmilite Usono ŝuldis dolare al Eŭropo 5 miliardojn. Postmilite tiu ŝuldo aliiĝis en kreditoraĵon da 16 miliardoj. Dum la sama tempo la ĝenerala indico (kvociento) pri produktado pasis de 100 en la jaro 1913 al 151 en 1927. Konsekvence de tio, la ekonomiaj fluoj de Suda Ameriko pli k pli direktiĝas al Usono, dum antaŭe ili iris al Eŭropo.

Nuntempe 40 % da eksportaĵoj el la Latinaj Respublikoj estas absorbataj de Usono, k tiu lasta eksportas en Sud-Amerikon pli ol la Eŭropaj nacioj. Dekkvar el la dudek Sud-Amerikaj Respublikoj estas jam sub la estreco de la Usona kapitalo. Tio signifas, ke en la Nova Kontinento la dolaro venkis la sterlingan funton. Alivorte, la Usona imperiismo venkis la Britan sur tiu ekonomia batalkampo.

Dume, la tuta eŭropa gazetaro, ĉu faŝista, ĉu komunista, ĉu socialista, ĉu anarkista, energie agitadas kontraŭ la Usonan imperiismon; ĝi flame k patose defendas la "sendependecon" de Nikaragvo k de aliaj ŝtatetoj.

Ĉu el tio oni konkludi devas, ke ĉiuj tiuj ĵurnaloj estas subaĉetitaj de la Brita imperiismo? Aŭ ĉu tiu indigno ĉe la gvidantoj de la publika opinio estas nur signo pri eknaskiĝo de eŭropa -- internacia -- patriotismo?

Ambaŭ hipotezoj kredeble estas pravaj. La kapitalistaj gazetistoj ja ne kutimas labori senpage, k la aliaj trompite kantas laŭ malsama ario la kanton verkitan de siaj bone pagataj kolegoj.

En 1914 ni jam povis sperti tiun tragedi-komedion. Temis tiutempe pri la germana, rusa, brita k. a. imperiismoj. Ni do jam havas sperton pri tio k povas facile antaŭvidi, ke ĉe la venonta milito inter Eŭropo k Ameriko la eknaskiĝanta eŭropa patriotismo estos elkreskinta k sekve konsistigos neelĉerpeblan fonton da heroismo.

Ni kompreneble ne volas dubi pri la sincero de niaj lertaj, talentaj, multe honorataj -- mi diras honorindaj -- k famaj gazetistoj. Mi nur tre humile donos al ili konsileton:

Iniciatu vi la starigon de armeo el volontuloj por helpi al Nikaragvo en ĝia "heroa" batalo kontraŭ Usono. Tiel via agitado estos multe pli efika. Kompreneble vi estu la unuaj volontuloj. Sennaciulo certe ne rifuzos publikigi la nomojn de la bravaj ĵurnalistoj, kiuj oferos sian vivon en tiu sankta batalo por la "sendependeco" de l' malgrandaj nacioj.

Ĉu ja ne estus katastrofo, se iu imperiista ŝtato sukcesus unuigi la tutan mondon? Ĉu ne estus treege bedaŭrinde, se ne plu ekzistus landlimoj, se oni ne plu bezonus pasportojn k. a. similajn oportunaĵojn?...

Aliparte estas timinde, ke tiam la proletoj ne plu lasus sin delogi por partopreni la tiom glordonajn naciajn batalojn; estas ja tre kredeble, ke ili dediĉus sian tutan energion nur al la klasbatalo...

(8-III-1928.)