Pri la "interna ideo"

Oni ofte mokis la "internan ideon de esperanto", pri kiu parolis la aŭtoro de nia lingvo. Ne sen motivo, cetere. Kelkiuj ja faris el tiu Zamenhofa koncepto ian religion, ian mistikon. Kiel okazas pri ĉia mistiko, ĝi simple fariĝis... mistifiko -- per belsonaj paroloj de la pastroj de tiu nova religio. Ĝi estis -- ankoraŭ estas -- temo por vantaj, senenhavaj paroladoj, kiuj ĉarmas la aŭdsenton de aŭskultanoj. Tiel predikantoj akiris famon, popularon -- k ceteron...

Tamen ne ĉiam oni prave kritikis la "internan ideon". Necesas ĝin kompreni bone. Ĉiu idea movado havas ĉe sia komenco religiecan periodon. La socialismo ankaŭ estis "utopia", antaŭ ol fariĝi "scienca" per la laboroj de K. Marks.

Ĉe la komenco de la esperanta movado, la "interna ideo" estigis entuziasmon k propagandan fervoron ĉe la unuaj pioniroj. Ĝi estis ia unuecigilo k ludis atentindan rolon en la kriza epoko, kiam matematikuloj k logikemuloj (1) maltrafe volis enkonduki sur la lingvosciencan kampon disciplinojn taŭgajn nur en abstraktaj sciencoj.


(1) Alude al la idistoj. -- Kompil.


Esperanto estas nur ilo. Sekve ĝi ne povas enteni ian ajn ideon. Sed la homoj uzas ilojn. Tiel ĉi tiuj lastaj fariĝas kvazaŭ inteligentaj, ideohavaj. Per la iloj la homoj aliigas, transformas la mondon.

La ilo esperanto estas bonega. Kiam ĝi estos mondskale k ĝenerale uzata, rezultos el tio grandega ŝanĝiĝo, apenaŭ imagebla.

Eble Zamenhof intuicie antaŭvidis tiun mirindan ŝanĝiĝon. Kaj, estante idealisto, li atribuis ĝin al iu ideo, kiu sin kaŝas en la lingvo de li elpensita...

SAT-anoj mokas la religion, kiu estiĝis el la Zamenhofa koncepto. Sed ili volonte konsentas, ke la aŭtoro de esperanto genie prezentis al si la mirindan forton per kiu la homoj kapablus faligi la lingvajn barojn, se ili konsentus uzadi racie artefaritan lingvon, anstataŭ konservi fetiĉan kredon je ĉiameco de la naciaj lingvoj, je neeblo aŭ neindo ilin anstataŭi.

La vera interna ideo de esperanto konkretiĝas en nia sennaciismo...

(30-VIII-1928.)