Neantauvidita rezulto

La sennaciismo havas tute neantaŭviditan rezulton: ĝi efikas pacige eĉ rilate lingvan disputon. Mi aludas pri la jam delonge okazanta disputo inter la "ujo-anoj" k la "io-anoj".

Vi miras! Nu, aŭskultu mian rakonton.

Antaŭ kelke da tagoj, tute hazarde mi renkontis s-ron Kar (Cart), la Prezidanton de l' Esperanta Akademio. Ekvidante min, li eksalte, senartifike alparolis:

-- Ha! esta vi, la malbonulo, la io-ano!... Kial, diable, vi ne deklaras publike, ke nur pro politikaj motivoj, vi ne uzas la fundamentan sufikson uj ĉe landnomoj?...

Vi ne volas lasi la ekziston al la nacioj, sekve vi logike povas nur uzi la finaĵon (ne sufikson, diablo!) io. Tion permesas la Fundamento, kiam la gento ne donas sian nomon al sia lando, ekzemple, estas tute laŭfundamente diri: Alĝerio, Aŭstralio, Kolombio, ktp.: ĉar tie malaperis politike la primitivaj gentoj.

Ĉar vi ne konsentas esti "Franco", mi bone komprenas, ke ankaŭ vi ne povas allasi, ke nia lando estu ujo por Francoj...

Sed, mi ripetas, deklaru tion tute malkaŝe, por ke oni sciu, ke nur pro politikaj motivoj k ne pro malobeemo al la Fundamento vi ne uzas la sufiksoj uj ĉe landnomoj...

Parolis laŭte, flame k entuziasme la vigla, june maljuna k simpatia Prezidanto de l' Akademio. Ĉe lia parolo mia miro estis tiom granda, ke mi ne povis danki kiel decus pro tio, ke li malkovris la kaŝitan motivon, kiu igis la sennaciulojn senkonscie preferi la finaĵon io ol la sufikson uj por nomi la artifike aŭ perforte limigitajn terpartojn, en kiuj stulte sin apartigas la popoloj.

De nun, sen ia konsciencriproĉo pro peko kontraŭ la sankta Fundamento, ni do povos tute libere uzi la formojn Francio, Sovetio, Esperantio, ktp.

Sennaciismo estas ja vera pacigilo. Restas nur varbi al nia ideo la Prezidanton de l' Esperanta Akademio! (Ĉu facila la tasko?) Almenaŭ li estu varme dankata pro la liberala permeso, kiun li donis al la sennaciuloj...

(22-VII-1926.)