Internaciismo -- Sennaciismo

Senvole ni tendencas, kiam oni parolas al ni fremdan lingvon, enmeti en la aŭditaj vortoj sonojn al niaj oreloj familiarajn k intimajn. Tiel, ekzemple, la Germano faris en la pasinta tempo el la vorto arcubalista, kiun aŭdis li, la vorton Armbrust (arbalesto): Niaj sentoj mem rezistas k malsimpatie rilatas al kio estas nova; ĝenerale, en la plej simplaj procezoj de la sentokapablo, jam superregas pasioj, kiaj estas la timo, la amo, la malamo, enkalkulante tiun pasivan pasion, la mallaboremon.

Tiu eldiro de l' profundpensa filozofo Niĉe (Nietzsche) estas vera k konstatebla la fakto ne nur rilate lingvajn sonojn, sed multfake. Se ni, ekzemple, atente observas la spiritostaton de kelkaj SAT-anoj, ne nur de tiuj, kiuj kvazaŭ enŝteliĝis en nia organizo kun la kaŝita celo aliigi ĝian spiriton, sed de sinceruloj bonintencaj, ni povas kelkfoje konstati, ke en la vorto sennaciismo ili simple metas la sencon de internaciismo.

Kaj miriga tio ne estas. La sennaciisma koncepto estas ja tro nova, ne sufiĉe klarigita, por ke ĝi povu esti ĝuste komprenata k mense alcelata. Por percepti ĝin, necesas konstanta streĉado intelekta, kiu kvazaŭ eltiras nin el la hodiaŭa marĉo, el la senĉesaj influoj naciecaj, en kiuj ni kvazaŭ baniĝas.

La sennaciisma ideo povis naskiĝi nur en la epoko, kiam ekzistas mondlingva movado jam sufiĉe forta. Sed ĝi ne povis ne naskiĝi. Tiu nova koncepto enkutimiĝos tre malrapide k nur en la movado, kiu aplikadas esperanton, profite al la proletara klaso, t. e. en SAT.

Ni ne forgesu, ke la antaŭa ŝtupo, la internaciismo, ne ankoraŭ estas mense atingita de la plimulto el la homoj. Kaj neforgesinde estas, ke eĉ en la internaciistaro troviĝas multaj senkonsciaj naciemuloj.

Tamen nur blindaj ŝovinistoj ne vidas, ke vole nevole la mastrumado de l' mondo jam devas obei pli malpli la internaciisman principon. La ĉiuspecaj filistroj, kiuj denuncas k abomenas la "internacian kapitalon", la "internacian spekulacion" ktp. nur disfamigas la ekziston de iu nehaltigebla fluo, de iu neforigebla fakto.

En la jaro 1864 fondiĝis la I-a Internacio. Do pli ol sesdek jaroj jam forpasis de kiam la tiamaj "utopiistoj" proklamis la neceson por la laboristaro sin organizi super la landlimoj. Hodiaŭ la internaciismo estas ĉe la sojlo de l' venko. Kaj jen postvenas malforta, apenaŭ pensebla koncepto: la sennaciismo. Estu for ĉiuj limoj, ĉu ŝtataj, landaj, regnaj, lingvaj! ... Mondekonomio, mondlingvo, mondmastrumado ...

Sed la entuziasmuloj sin gardu kontraŭ iluzioj. La internaciistaro, kiu cetere ne ankoraŭ tutvenkis, ne estas preta sekvi novan ideofluon. Sed kiu pli klare vidas la malproksiman celon, tiu devas pionire marŝi unuavice, ne atentante la malkuraĝulojn, kiujn timigas neesplorita regiono. La veraj SAT-anoj devas penadi venki tiun "pasivan pasion", la intelektan mallaboremon, pri kiu parolis la mondfama Niĉe.

(16-VII-1925.)