Denove pri dubemo

-- Via dubemo ne havas mian simpation. Estas neeble dubi pri ĉio. Ĉu vi mem iel ne kredas je esperanto k SAT? Por labori oni bezonas fidon k kredon.

-- Neniam mi diris, ke oni devas pridubi ĉion. Estas nedubeble, ke lastan semajnon aperis ĉi tie iu "Inter Ni" (1), k ke ĝi venigis al mi la ĉi supran rimarkigon. Estas tute certe, ke nun mi tenas skribilon por pli detale klarigi mian penson. La dubo sekve devas esti relativa k limigita ĝia kampo.


(1) Tiuj artikoletoj aperis sub la ĝenerala titolo Inter Ni. -- Kompil.


Oni ne povas dubi pri la ekzisto de esperanto, pri la ekzisto de SAT; sed neniu povas havi la certon, ke la unua estas la ununura solvo al la problemo pri tutmonda interkompreniĝo k ke la dua estas la plej taŭga organizformo. Sed oni povas, oni eĉ devas dubi pri tio, ĉu esperanto triumfos, ĉu SAT ne detruiĝos. Esperanto ne ekzistas en si; ĝi vivas nur per nia komuna volo k estus danĝere kredi, ke nenio povas ĝin detrui. La samon oni povas diri pri nia organizo.

Kiu entreprenas vojaĝon, tiu tute prave povas dubi, ĉu li atingos la celon. Tamen ĉiutage homoj ekvojaĝas. Mi tute ne bezonas havi "fidon" k "kredon" por labori. La K-doj kunfondintoj de SAT povus atesti, ke mi ĉiam estis la plej dubema el ĉiuj pri la vivkapablo de nia Asocio. Kaj tamen mi laboris. La eksperimento ŝajnis al mi interesa k inda je oferoj. Tial mi oferis al ĝi tempon, energion k ceteron.

Proletoj ne povas dubi, ke ili estas ekspluatataj, k tiu certo devas instigi ilin trovi vojon por forigi la ekspluatadon. Ne ĉiuj elektas la saman vojon; pro tio ekzistas diversaj inter si konkurencaj organizoj. Pri la vojo estas permeseble dubi.

Homoj konstatas, ke ili vivas k sentas en si bolantan energion, kiu devas ŝpruci. Temas decidi pri la maniero utiligi tiun energion. Iuj diboĉas, kartludaĉas aŭ preĝas al dio k tiel pasigas sian liberan tempon. Aliuj serĉas malsimilan vojon por disŝuti sian energion k elektas tiun, kiu ŝajnas al ili plej inda, saĝa k nobla; tiel kreiĝas ĉe homoj iu vividealo, kiu fariĝas por ili obeinda leĝo. Kiam homoj agas laŭ la principoj, kiuj konsistigas tiun idealon, ili sentas en si moralan ĝojon; en mala okazo -- malestimon al si.

La malfacila flanko de l' problemo kuŝas en tio ĉi: kiel eduki la homojn, ke ili elektu indan, belan, noblan vivmanieron? Kiel atingi, ke ĉiu el ni preferu perdi la vivon ol perfidi la vividealon, kiun li starigis al si? La respondo al tiuj demandoj transirus la kadron de ĉi tiu rubriko k mi limigos min per unu aserto-konsilo: celi vivi heroece. Kaj ekzistas iuspeca heroeco, kiu postulas ĉiutagan zorgon; ĝi estas la plej malfacila pro sia ĉiutageco. Estas ja pli facile morti sur barikado aŭ militkampo dum ekscitiĝo k iafoje ebriiĝo, ol ĉiutage plenumi zorge k akurate taskojn libere akceptintajn. Homoj venas akurate al sia laborejo, tial ke ili timas la mastron; sed malakurate ili vizitas kunvenojn...

Vere liberpensanta homo ne bezonas "fidon" k "kredon" je io ajn por esti instigata labori. Sed estus kruele forpreni la lambastonojn de krura kriplulo; same ni ne riproĉu la kredon al tiuj, kiuj bezonas ĝin por agi.

La dubemo rilatas al la teknikeca menso, la kredo al la religieca. Ambaŭ mensoj reprezentas malsaman stadion de la cerba evoluo. Pri multaj demandoj malsame evoluintaj mensoj ne povas interkompreniĝi. Ateisto k deisto fakte ne parolas la saman lingvon, eĉ uzante la samajn vortojn.

Pastroj k politikaj gvidantoj neniam predikas dubemon. Ili ja bezonas kredantojn. Nia Asocio estas nek eklezio nek partio, tial estu al SAT-anoj permesite dubi.

(2-X-1930.)