Intelektulo? -- Manlaborulo?

-- Mi havas grandan admiron por Zamenhof: li ja kreis lingvon, kiu sukcesis trabati al si vojon k akiri vivkapablon. Sed tiu sukceso rezultas ĉefe el tio, ke esperanto kelkrilate tre similas "naturajn", naciajn lingvojn. Kaj oni bedaŭras iafoje tian similon.

La naciaj lingvoj trenaĉas kun si tiom da metafizikaĵo, tiom da nelogikaĵo, da erarigaĵo, ke mi ofte sopiris al esprimilo, per kiu oni povus meti en vortojn nur tion, kio rilatas al faktoj aŭ al ia tute preciza koncepto. Oni dezirus havi lingvon, kiu malebligus ĉian miskomprenon, oni sentas simpation por ia filozofia aprioria lingvo, kian revis jam de longe utopiistoj...

-- Ne metafizikumu viavice; parolu pli konkrete; vi citu ekzemplojn...

-- Nu, volonte; aŭskultu. Se mi parolas pri "manlaborulo", kion precize tio signifas? Meblisto, seruristo, tajloro ktp., estas nomitaj "manlaboruloj"; ĉu tio signifas, ke ilia cerbo ne utilas al ili dum la laboro? Se estas tiel, mi protestas. Mi mem estas "manlaborulo" -- aŭ almenaŭ estis -- k asertas, ke dum la metia laboro, mia penskapablo ne malofte estis streĉata por solvi diversajn problemojn, kiuj stariĝis ĉiufoje, kiam temis pri konstruo de procedoj, kiuj plirapidigos mian laboron. Mi certigas, ke iafoje mi streĉis pli forte mian intelekton ol kiam mi verkas artikolon. Tamen vidante min ĉe skribotablo k sciante, ke mi skribas por gazeto, multiuj nomus min "intelektulo", dum ili nomus min "manlaborulo", kiam mi staris ĉe stablo en meblofabriko.

Kion sekve signifas la terminoj intelektulo, manlaborulo?

Min despli embarasas la demando, ke hieraŭ mi renkontis surstrate malnovan konaton, kies okupo estas frotpurigi la pargetojn de burĝoj per brosoj ligitaj ĉe liaj piedoj. Mi bone prezentas al mi tiun laboron k se oni nomus mian konaton "piedlaborulo", neniu tamen komprenus. Sed tiu homo estas certe enkalkulata en la kategorio de "manlaboruloj", kvankam li laboras ĉefe per la piedoj.

Kaj se mi pensas pri tiu lerta, fama kirurgo, kiu segas ostojn, tranĉas karnon, ligas tendenojn, kudras haŭton k iel aspektas kiel buĉisto, mi tamen ne povas nomi lin "manlaborulo". Se tiel mi parolus, tio aspektus kiel malsprita ŝerco. La lerto de la manoj ludas tamen ĉe kirurgo grandan rolon ĉe operacio!...

Kaj ĉu mi devas nomi "intelektulo" tiun senoriginalan aŭtoron, kies nura talento estas scipovi kolekti k kompili dokumentojn, kunfliki argumentojn troveblaj tie k ĉi tie?

Ĉu estas "intelektulo" tiu instruisto, tiu profesoro, kiuj kvazaŭ vomas al siaj lernantoj la instruon, la sciencon, kiun ili englutis el libroj k malbone digestis?

Kiel vi vidas, oni kelkfoje povas trafi en grandan embarason, kiam oni celas malkovri, kion kaŝas la ŝelo de vortoj.

Plej ofte ĉio estas nur ŝajno k trompo. Oni nomas ordinare "intelektulo" homon, kies manoj estas puraj k senkalaj, kiu surhavas blankan kolumon k bone ordigitajn vestojn. Tamen se oni povus rigardi en la kranion de multaj tiaj elegantuloj, oni vidus, ke tie kuŝas inerte nur ideoj ĉerpitaj el gazetoj aŭ libroj. Ilia intelekto ludas proksimume la rolon de la stomako ĉe ansero, kiun oni grasigas; ĝi senkritike akceptas la pensan nutron k "grasiĝas".

Sed en laborejo jen homo vestita per makulita kitelo; li kutimas cerbumi pri perfektigo de siaj iloj, pri eltrovo de novaj laborprocedoj, li plie en sia vivo akceptas kiel veran nur, kion li bone perceptas aŭ klare komprenas; homo, kiu ne timas diri: "mi ne scias", kiu kapablas dubi; unuvorte homo, eble ne klera laŭ la kutima senco de l' vorto, sed kies intelekto ĉiam vigle funkcias. Nu, se mi nomus lin "intelektulo", povas esti, ke li mem ofendiĝus, opiniante esti mokata: li ja estas "manlaborulo", tial ke lia laboro malpurigas k kalumas liajn manojn.

-- Sed viaj rimarkoj ne tre utilas. Diru prefere, kiel vi deziras, ke oni difinu la vortojn intelektulo k manlaborulo.

-- Ankaŭ mia respondo al via demando tute ne utilos, ĉar mian difinon neniu vortaristo povus akcepti. Sed por kontentigi vin, jen aŭdu:

Intelektulo oni devus nomi nur homon, kiu en sia metio, en sia fako eltrovis ion novan; homon, kiu ĝenerale en sia vivo kapablas liberiĝi el la rutino, el la tradicio, el la kutimoj, kiujn li opinias maltrafaj; perfekta intelektulo estas -- kreanto.

Tipa intelektulo estis Zamenhof -- almenaŭ ekster sia fako, la kuracarto. Kvankam ne estante fakulo en lingvoscienco, li tamen kreis (1) esperanton -- dum centoj da sciencoriĉaj filologoj k lingvistoj amasigis plej lertajn k konvinkajn argumentojn por "pruvi", ke artefarita lingvo estas utopia entrepreno, ke tia kreaĵo povas nur iel simili la Homunculus-on de d-ro Faŭsto.


(1) Jen denove vorto miskompreniga: krei signifas fari ion el nenio. Tio estas ja sensencaĵo, kiun akcepti povas nur dikredulo. Oni devas kompreni ĉi tie la vorton krei en la senco: fari ion apartenontan al neniu ekzistanta speco, stilo, tekniko k. s.


Intelektulo estas mia najbaro, tiu ĉarpentisto, kiu inventis elipsilon, kvankam li neniam faris profundajn geometriajn studojn.

Multe da similaj ekzemploj oni povus citi. Ne utilus.

Mi parolu al vi pli radikale: oni devas klopodi forigi el la vortaroj tiujn du maltrafajn terminojn: intelektulo, manlaborulo. Kaj tio estos ebla nur, kiam ne plu ekzistos sociklasoj. La manlaborulo ja estas la posteulo de la antikva sklavo, de la mezepoka servutulo. Kaj ĉiu scias, ke inter la antikvaj sklavoj estis ankaŭ homoj kun forta intelekto; ekzemple, la fablisto Ezopo.

Oni devas celi, ke la homoj estu samtempe intelektuloj k manlaboruloj. Normala homo devas malvolvi ĉiujn siajn kapablojn. Malklera laboristo estas sendube ridinda en kelkaj okazoj. Sed ne malpli ridinde aspektas tiu scienculo, kiu ne scipovas enigi najlon en tabulon, ne frapante al si sur la fingrojn per la martelo.

Ĉiu homo devus labori per la manoj dum kelka tempo ĉiutage; ĉiu homo devus havi la eblon malvolvi sian intelektan kapablon al ĉiuj direktoj. Intelektuloj, manlaboruloj, laŭ la ĝenerala akcepto de l' vortoj, estas iaj monstroj produktitaj per la ekspluatado de homoj kontraŭ aliajn homojn.

(14-XI-1929.)