Kulturi la simplan saĝon

-- Vi tre mirigas min!... Ĉu do vere vi opinias ebla, ke la SAT-anoj fariĝu ĉiurilate memstare pensantaj homoj? Per via edukmaniero vi atingos nur, ke tiaj "edukitoj" fariĝos tro memfidaj k volos diskuti k decidi pri ĉio ajn.

Ridinde!...

-- Via rimarkigo estas iel tute prava. Mi eĉ citos ekzemplon, kiu apogas vian vidpunkton. Ne malofte oni renkontas K-dojn, kiuj post legado de la "Komunista Manifesto" k de kelkaj resumoj aŭ komentoj pri la Historia Materialismo kredas esti spertaj marksanoj. Ili tiel plej ofte nur ridindigas la marksismon -- k sin mem...

Evidente, taŭga edukado devas ne nur veki ĉe homoj la deziron ĉion kompreni, k tiucele ĉion ekzameni mem; sed, plie, ĝi devas celi, ke ili akiru plenan komprenon pri tio, ke specialaj profundaj studoj estas necesaj por ektrakti iajn demandojn. Estus ja tute ridinde, se simplaj laboristoj volus pridiskuti la teorion pri relativo de Ajnŝtajn (Einstein) aŭ transcendajn filozofiajn problemojn. Kvankam la klero de metafizikuloj ne ĉiam malhelpas ilin paroli sensencaĵojn...

Kaj, sur nia esperanta kampo, ĉu ne okazas ofte, ke klerulo ekvolas reformi nian lingvon tuj post lernado de kelkaj lecionoj? En tia okazo nia intelektulo, same kiel tromemfida elementulo, ne komprenas ĝuste, kio estas scienco, kiel oni devas esplori demandon antaŭ ol proponi solvon.

Sed mi firme opinias, ke plej ofte -- mi ne diras ĉiam -- nekleraj proletoj povas havi pli bonan juĝon pri aferoj, kiuj rilatas ilian vivon, iliajn laborkondiĉojn, ol teoriuloj, kiuj tro abstrakte pritraktas tiajn demandojn.

Taŭga edukado devas ĉefe kulturi la simplan saĝon, kiu ekzistas pli malpli ĉe ĉiu normala homo. Kaj tiu kapablo sufiĉas ĉe laboristo por akiri klaskonscion k la certon, ke li estas ekspluatata. La burĝa, ŝtata edukado celas ĝuste nebuligi la simplan saĝon per encerbigo de "veroj", eldiritaj de "dio", de "sanktuloj", de "eminentuloj" k. s. belparoluloj.

Estus tre atentinda rezulto, se la plimulto da SAT-anoj alvenus al tia klara kompreno, ke necesas unue dubi por akiri veran kleron, ĝustan opinion pri ia ajn demando.

Ĉio, kio estas akceptita sen vera kompreno, konsistigas ja nur dogmaĵon, k tio estas certa baro kontraŭ la evoluado, kontraŭ la progreso.

La diversaj eklezioj povas ekzisti nur pro la kredo de siaj anoj. Sed neniu laborista organizo konsentus esti komparata kun iu ajn eklezio. Sekve, ĉiuj povas konsenti kun niaj edukaj principoj

(24-X-1929.)