Edukado -- Agitado

-- Mi pripensadis viajn dirojn pri dogmo k dogmiĝo. Konfesi mi ja devas, ke fakte iom tro rapide mi legis -- k decidis pri la legaĵo. Viaj klarigoj certe estas akcepteblaj. Tamen mi ankoraŭ opinias, ke ekzistas ia danĝero en tio, ke estu permesate en SAT pridubi, pridiskuti ĉion. Povas pro tio estiĝi malagrablaj disputoj. Ĉu ne estus preferinde limigi la kampon al simpla informado, al nura konigo de faktoj?

-- Ĉu vere vi kredas, ke tia limigo sufiĉus por forigi ĉian eblon pri disputoj? Mi firme opinias, ke per nura menciado de faktoj oni ankaŭ povas naski tre akrajn disputojn. Pripensu: eĉ statistikoj ne ĉiam interkonsentas pri nombroj k malpli pri la maniero, laŭ kiu ili estas prezentitaj. Legantoj ja povas esti malsame influataj de samaj nombroj laŭ tio, ke prezentis ilin malsamopiniantoj.

Raporti nur pri faktoj? Vera senpripensaĵo! Sufiĉas legi ĉiutagajn ĵurnalojn por konstati, ke samaj faktoj estas raportitaj tre malsame.

Sed faru mem jenan eksperimenton: surstrate okazis akcidento; aŭ du homoj disputis k interbatiĝis. Kvindek personoj ĉeestas k vidis proprokule. Nu, pri la okazaĵo demandu al tri aŭ kvar personoj, hazarde elektitaj k vi konstatos, ke neniu respondos al vi same, neniu vidis la "faktojn" sub sama aspekto.

Ĉu vi do ne scias, ke eĉ per fotoj oni povas artifike aliigi "faktojn"? Faktoj! faktoj! Sed ekzistas milionoj, k temas elekti inter ili. Fanatikulo, dogmulo ĉiam scipovos elekti "faktojn", kiuj atestos por lia kredo.

Malmulte da homoj kapablas observi k raporti objektive. Ni sekve devas celi kreskigi objektivecon ĉe homoj. Se sufiĉe da SAT-anoj sukcesus akiri tian econ, tio estus bono, profito por ĉiuj partioj, por ĉiuj tendencoj. Ĉiuj ja havas intereson esti ĝuste informataj pri la vera stato de la viv-, labor- k batalkondiĉoj de la laboristaro en la tuta mondo.

Oni devas bone scipovi fari diferencon inter la ĉefa agado de partio k tiu de SAT. La unua precipe agitadas por altiri al si la plimulton de laboristoj. La rimedoj por agitado estas tute aliaj ol por edukado. Kutime forestas objektiveco en agitado. Ĝi parolas pli al la sentoj, al la koro ol al la racio.

SAT ne devas agiti politike: ĝia tasko povas esti nur eduka. Pri tio ni ĉiuj interkonsentas. Sed, fulmotondro! ĉu finfine oni komprenos, ke por eduki oni devas uzi taŭgajn rimedojn -- k ne ekzistas aliaj, ol tiuj pri kiuj parolas nia Statuto.

Mi estas konvinkita, ke ĉiuj saĝaj gvidantoj el ĉiuj klasbatalaj partioj povas kun tio konsenti. En mala okazo, tiuj gvidantoj fakte ne celus edukadon, sed dresadon, encerbigon de dogmoj. Se ekzistus tia partio, ĝi ne celus la bonon de la Laboristaro k sekve ne povus de ni esti atentata.

(17-X-1929.)