Idealo estas necesa

Ni observu ĉi tiun radofariston: li penadas por atingi ekzakton, perfekton en sia laboro. Sendube li pense prezentas al si radon, tiom perfekte faritan, ke oni ĝin povus kompari kun geometria cirklo.

Nia laboristo bone scias, ke neniam li sukcesos realigi ideale perfektan radon. Al tio li tamen celas per ĉiuj fortoj.

Tiu radofaristo iarilate estas idealisto.

Ĉu mokinda pro tio?

Certe ne. Kvankam li neniam sukcesos atingi en sia laboro absolutan perfekton, almenaŭ lia tia celado, lia sopiro al idealo okazigas, ke liaj radoj estas relative perfektaj, ke ili taŭgas en la praktiko.

Sed por akiri tian taŭgecon, necesas senĉesa penado por fari ideale perfektan radon.

Idealo estas necesa. La homo devas difini al si idealon pri vivo k penadi per ĉiuj fortoj por ĝin atingi. En tia penado li devas trovi rekompencon, ĝojon -- vivcelon.

Kiu ne havas idealon, tiu iel similas al ia fuŝa radofaristo, kiu tute ne zorgus, ke la radoj estu cirkloformaj. Senidealulo eĉ ne devus esti konsiderata kiel homo, ĉar la homeco ĉefe konsistas en la intelekta kapablo imagi perfekton -- idealon.

En tiu senco ni ĉiuj estu idealistoj.

Ni estu ideale bonaj k kuraĝaj revoluciuloj; ni estu ideale akurataj en la plenumo de la taskoj, kiujn libere ni akceptis. Ni estu idealaj SAT-anoj, kies solaj zorgo k deziro estas labori por la senĉesa pliperfektigo de la SAT-aparato.

En epoko, kiam monavidemo, koruptado k mallojalo faras detruan laboron en ĉiuj medioj, idealismo en niaj vicoj estas pli necesa ol iam ajn, ol ie ajn; ĝi eĉ estas nepre necesa kondiĉo por la sukceso de nia movado.

(25-X-1928.)