For, pastreca maniero!

Ni vivas ĉirkaŭite de misteroj. La scienco liveras al ni tro malmulte da klarigoj.

Ni vane atendos kontentigan respondon de sciencisto, se vi demandas lin, ekzemple, pri la kaŭzo, kiu igas kurantan hundon halti ĉi tie k tie, flaradi kaj fine... levi la postan piedegon por urineti sur elektitan lokon.

Sed demandu pastron. Neŝanceliĝe li tuj respondos, ke tiu hunda kutimo ekzistas simple pro tio, ke Dio tiel decidis per sia senlima saĝo. Sekve ni devas vidi en tiu stranga fakto nur kaŭzon por ami k adori la kreinton de la homoj, de la hundoj k aliaj bestoj...

Kaj oni devas konstati, ke tiaj respondoj estas bone akceptataj de la amasoj. Ĝenerale, sufiĉas, ke homo parolu aplombe, senhezite kun certa tono, por ke granda plimulto konsentu kun la diroj de la parolanto k eĉ lin aplaŭdu.

Scienculo ĉiam dubetas, hipotezas k donas la klarigojn, kiuj ŝjanas al li en la momento la plej akcepteblaj. Sed li bone konscias, ke liaj klarigoj eble ne plu taŭgos post kelka tempo, se novaj eksperimentoj malkonfirmos la hipotezon...

Grandan influon sur la amason ne povas havi scienculo.

Politikaj gvidantoj kredeble tion bone scias. Ili prefere imitas la pastron. Ili parolas kun aplombo, asertas, kvazaŭ profetas. Tial ili kutime trafas sukceson: oni aplaŭdas ilin k obeas...

Mi opinias, ke en SAT, kie ni celas instigi homojn al pensa memstareco, estus domaĝe, se regus la pastreca maniero. Regu prefere la dubema metodo de la scienculo. Se tiel estos, rezultos toleremo, konkordo k unueco...

(12-VII-1928.)