Fonto de ideoj

Mi ne volas disputi pri la temo ĉu la ŝanĝoj senĉese okazantaj en la socio rezultas de la apero de novaj ideoj, aŭ ĉu la novaj ideoj aperas pro la jam okazintaj ŝanĝoj. Ne estus eble trafi unuanimecon pri tiu demando.

Sed ĉiu konsentas, ke la invento de maŝino kaŭzas iafoje gravegajn ŝanĝoj, eĉ revoluciojn.

Unu ekzemplon: la aplikado en Lankaŝir (Lancashire) de la teksmaŝino, inventita de Hargrivs (Hargreaves), okazigis la malprosperon de la ŝafbredado en Britio k ties prosperon en Aŭstralio, Argentino k alie.

La lano kiun prilaboras la teksmaŝinoj Lankaŝir-aj ja ne plu kreskas sur ŝafoj sin paŝtantaj en Britio; ĝi estas alportita trans la oceanon per grandaj ŝipoj.

Kiel oni vidas, la "ideo" -- mi petas pardonon -- la invento de Hargrivs havis eksterordinarajn sekvojn.

Ĉu estas malĝuste rezoni, argumentante, ke la invento de Zamenhof kapablas ankaŭ kaŭzi grandegajn ŝanĝojn en la mondo?

Estas vere, ke "invento" per si mem ne havas socian gravon. Necesas ja la ĝenerala aplikado de la invento.

Necesis, ke laboristoj konstruu k funkciigu la teksmaŝinojn de Hargrivs por ke okazo la grandega priparolita ŝanĝo.

Same necesas, ke la laboristoj aplikadu, uzadu kiel eble plej ofte esperanton por malligi ĝian kaŝitan forton, por ebligi la grandajn ŝanĝeblojn, kiuj kuŝas latente en la universala lingvo.

La SAT-anoj povas havi la certon, ke ili faras pozitivan, tre fruktodonan laboron, penante laŭ tutmonda skalo aplikadi esperanton.

Eble estas pro tio, ke oni ne sufiĉe insistadis pri la granda signifo de nia movado, ke tiom da esperantistoj laciĝas k forlasas niajn vicojn.

Antaŭ ol provi konvinki la alpropaganditojn, ni unue fortege konvinkiĝu mem, ke la sennaciisma ideo portas en si forton grandegan k kies utiligo estas nepre necesa por ŝanĝi la kriman sociordon nunan, por finfine fordetrui la landlimojn k sur iliaj ruinoj konstrui justan, senklasan socion.

(19-VIII-1926.)