Superpartieco

Se ni varbas al SAT senpartianon, li baldaŭ celas, ofte senkonscie, fari el nia organizo ian partion. Li provas trudi al ĝi taskojn, kiujn plenumi povas nur politikaj aŭ sindikataj organizoj ...

Se partiano aliĝas, li simile celas, ke SAT akceptu k subtenu la politikon de lia propra partio. Kiel ĉiu scias, en ĉiuj partioj okazas bataloj inter diversaj tendencoj, k nia varbito emas eĉ enŝovi en SAT la vidpunkton de la tendenco, al kiu li apartenas en sia partio!...

Ĉiu observemulo ja povas fari tiajn konstatojn.

Por ke nia Asocio povu normale malvolviĝi, necesas, ke la supre menciita spiritostato malaperu el niaj vicoj. La SAT-anoj devas kompreni, ke nia peresperanta tutmonda organizo estas neniel komparinda kun politika partio; ke ĝi ne povas ludi rolon de sindikato; ke ĝi sekve devas havi tute apartajn taskojn: ke ĝia celo devas havi propran karakteron. Estas vero, ke SAT celas utili al ĉiuj labortistaj organizoj klasbatalaj senescepte. Kiel do ĝi povas tion fari? Kiel anoj de diversaj inter si batalantaj organizoj povas kunlabori en sama asocio? Unuavide tio ŝajnas neebla. Kaj fakte ĝi estus tia, se la membroj havus eraran komprenon pri la celo k taskoj de laborista esperanta organizo tutmonda.

Ni celas utiligi praktike esperanton. Kion signifas tio? Tio signifas, ke per nia lingvo ni volas interrilati kun samcelanoj el ĉiuj landoj.

Kiel povas tio utili al mia partio, al mia sindikato? eble demandos iu. Facila estas la respondo: Ĉu do via organizo ne celas kunligi internacie la laboristojn? Ĉu vi mem ne konvinkiĝis, ke via propra emancipiĝo dependas de la emancipiĝo de ĉiuj laboristoj en la mondo? Se vi estas ministo, ekzemple, ĉu vi jam ne spertis, ke la labor- k viv-kondiĉoj de viaj sammetianoj en aliaj mondpartoj influas sur viajn proprajn? Certe jes. Sekve vi havas intereson ekkoni pri tiuj kondiĉoj. Kaj se per esperanto vi ricevos ĝustajn informojn, vi konigos ilin al la estraro de via sindikato. Tion farante, vi ne nur praktike utiligos esperanton por la servo de via sindikato, sed plie vi pruvos per faktoj, ke simplaj laboristoj povas senpere interrilati laŭ tutmonda skalo: ke estas eble forigi jam nun la lingvajn barojn; ke la laboristaj organizoj povus ŝpari tempon k monon per la alpreno k praktikado de esperanto.

En iu politika Internacio oni preparas internacian kongreson. Gravaj demandoj kuŝas en la tagordo. Temas decidi pri nova orientiĝo de la tuta organizo. Akraj polemikoj okazas en ĉiulandaj partioj inter la diversaj tendencoj. Por akceptigi siajn tezojn, gvidantoj citas erarajn faktojn aŭ prisilentas ion gravan. Ili havas en la manoj la tradukaparaton de la partio; ili sekve povas konigi nur la faktojn, kiuj apogas ilian vidpunkton. Sed per esperanto vi estas ligita kun samtendencanoj en aliaj landoj: de ili vi povas ricevi informojn; vi tiel povas kontroli la dirojn de viaj gvidantoj aŭ tendenckontraŭuloj. Ĉu do tio ne estus praktika utiligado de esperanto por via partio?

Mi povus citi diversajn aliajn ekzemplojn. Tiuj sufiĉas por montri, kiel esperanto povas esti utiligata de ĉiu SAT-ano por siaj apartaj celoj, ĉu partiaj, ĉu sindikataj, ĉu kooperativaj, ktp.

Estas memevidente, ke esperanto per si mem tute ne sufiĉas. Nia lingvo estas kvazaŭ telefonaparato, kiu bezonas esti fadenligita kun similaj aparatoj por povi utile funkcii. En la apliko de esperanto, SAT ludas la rolon de la fadenaro en telefonio. Per sia Jarlibro, per siaj presorganoj ĝi ebligas la interrilatiĝon, la interkonatiĝon sur tutmonda skalo inter sampartianoj, sammetianoj aŭ samtendencanoj.

Sed, se oni enkondukus en la SAT-rondoj, en la SAT-organoj disputojn k polemikojn, ĉu tio signifus meti esperanton je la servo de l' Proletaro? Tute ne. Tio signifus nur konfuzon, miskomprenon pri la rolo, kiun povas nuntempe ludi nia lingvo; tio signifus plie la baldaŭan disfalon de SAT en malgrandajn, sensignifajn sektojn ...

La SAT-aparato ebligas al anarkistoj, al komunistoj, al socialistoj, al senpartiuloj, al sindikatanoj, al ĉiuj ajn laboristoj, kiuj batalas kontraŭ la kapitalista sociordo, interrilatiĝi, interkonatiĝi k ricevi informojn, kiujn ili povas utiligi polemike ekster SAT kontraŭ malsamtendencanoj, malsampartianoj.

La SAT-organoj ankaŭ ebligas objektivan, seninsultan diskutadon pri ĉiuj teorioj, pri ĉiuj vidpunktoj. Per la komparo de diversaj ideoj k tezoj ĉiuj SAT-anoj povas tiri profiton por sia meminstruiĝo. Kiuj neniam aŭdas alian vidpunkton, ol tiun, kiu estas defendata en la organoj de ilia partio, tiuj riskas fariĝi kredemuloj, similaj al religiuloj. Liberpensantaj homoj devas gardi sin kontraŭ ĉia fanatiko. Kaj tio estas ebla, nur se ili kutimas de tempo al tempo enspiri alian aeron ol tiun, kiun ili enspiras en sia propra partio, en sia propra korporacio.

En la politiko, en la bataloj de la laborista movado regas pasio. Tio estas neevitebla. Sed la pasio ne ĉiam devas regi la spiritojn. Necesas kelkfoje, ke ili penu pensi objektive, racie. SAT povas esti tiu loko, kie forestas pasio, kie regas Racio. Homoj, kiuj uzas racie elpensitan lingvon; homoj, kies agado celas detrui la rutinon, la tradiciojn, tiaj homoj povas per tio stari sur pli alta ŝtupo ol aliaj. La SAT-anoj povas, devas fariĝi la "plej perfektaj el la t. n. internaciistoj", estas dirite en la Statuto. Ĉu ni ĉiuj bone komprenas la profundan k larĝan signifon de tia postulo? Estas dube. Necesas unue por tio, ke ĉiu firme konvinkiĝu pri la gravo k seriozo de nia movado. Ni ne esperu la savon da ia ajn mesio. Ne la gvidantoj de laboristaj organizoj malaperigos la lingvajn barojn. Ili ne havas intereson en tio. Tute male: la pli malpli poliglotaj gvidantoj havas ĉefe intereson konservi sian postenon. Esperanto ne povas nun helpi al ili en tio.

"La emancipiĝo de la Laboristaro rezultos el la agado de la laboristoj mem", estas prave dirite en fama manifesto. Same la lingvaj baroj disfalos nur per la agado de la esperantistoj mem. Tial necesas, ke apud la aliaj laboristaj organizoj SAT ekzistu memstare: ĝi devas konscie ludi sian propran historian rolon, havi sian propran taktikon, k eĉ iarilate sian propran ideologion.

Tio devas k povas okazi senkonflikte kun la aliaj laboristaj organizoj. Superpartieco ja ne signifas kontraŭpartiecon.

(9-VI-1928.)