La signifo de niaj Kongresoj

La sepan fojon, SAT-anoj el plej diversaj mondpartoj baldaŭ renkontiĝos por diskuti pri la ĝeneralaj interesoj de la tutmonda laborista esperanta movado.

Ĉu tiuj K-doj venos kiel delegitoj? Ne. Ili reprezentos nur sin mem.

Ĉu tio ne estas bedaŭrinda? Eble. Kvankam oni povas logike argumenti, ke fakte estas neeble reprezenti aliulojn.

Do, ĉeestos la kongreson nur K-doj sufiĉe monhavaj k ĝuantaj libertempon.

Sekve, ĉu decus, ke tiaj kongresanoj decidu je la nomo de la tuta SAT-anaro? Estas memkompreneble, ke ne.

Tamen ĉu ne konvenas, ke ili havu la rajton kontroli la administran mastrumadon de SAT? Ĉu ne estas tute bone k trafe, ke K-doj el diversaj regionoj povu demandi, esplori, ĉu tute normale k honeste funkcias la SAT-aparato?

Necesas, ke ĉiuj SAT-anoj havu la konvinkon, ke iliaj kotizoj, iliaj mondonacoj estas bone utiligataj, ke tute forestas parazitoj k profitemuloj el la gvidantaro kaj oficistaro de SAT.

Kontrolado ja estas necesa. Kaj evidentiĝas, ke tute ne gravas, ĉu ĝi estas farata de K-doj el Tokio, el Londono aŭ el Ĉikago. Niaj kongresoj ebligas tian kontroladon k tio estas nemalgrava.

La ĉiujara renkontiĝo de K-doj el multaj diversaj regionoj ebligas ankaŭ interŝanĝadon de ideoj, komparon de spertoj rilate al la propagando, instruado k aplikado de nia lingvo.

Niaj kongresoj havas plie tre grandan propagandan efikon. Ili ja liveras treege bonan okazon por diskonigi esperanton tra la tutmonda laborista movado. Ĉiujare ni invitas la plej gravajn laboristajn organizojn sendi delegitojn, por ke ili proprokule vidu la forton de nia movado; por ke ili per propraj oreloj aŭdu kiel bele sonas esperanto, kiel flue ĝin parolas simplaj laboristoj.

Tio ankaŭ estas grava k donas signifon al niaj kongresoj.

Oni ja povas bedaŭri, ke ne el ĉiu grava urbo povas veni K-do por ĉeesti la kongreson. Sed ne utilas bedaŭri k ĉagreni pro tio, kion oni tuj ŝanĝi ne povas.

Venos sendube la tempo, kiam, el plej malproksimaj lokoj, povos kongresanoj veturi per flugmaŝinoj tre rapide k malmultkoste. Dume ni devas atenti la nunan staton k tamen ebligi, ke SAT ne estu nura eŭropa organizo. Niaj orientaj k ceteraj malproksimloĝantaj anoj rajtas ankaŭ iarimede influi k kontroli la mastrumadon de nia Asocio. Oni ja povas bedaŭri, ke ĉiurilate niaj kongresoj ne estas decidrajtaj, sed estus laŭ mi multe pli bedaŭrinde, se SAT povus esti kulpigata je eŭropisma regemo.

La SAT-kongresoj estas decidrajtaj pri kelkaj aferoj; ili ebligas kontroladon; ili havas grandan propagandan efikon; ili ebligas renkontiĝon k konatiĝon de multaj K-doj el diversaj regionoj; ili do havas grandan signifon k utilon.

La organizantoj ne bedaŭru sian penon, la partoprenantoj sian tempon kaj monon. – La nepartoprenantoj ne tro ĉagrenu, ĉar ili havas la certon, ke nenio principe grava povas esti findecidita sen konsento per ĝenerala voĉdonado.

(13-VIII-1927.)