Ĉu unue SAT-anoj?

– Unue mi estas SAT-ano, due partiano, diras iu.

– Unue mi estas partiano, due SAT-ano, respondas aliu.

Kaj inter ambaŭ okazas iafoje vigla disputo. La unua riproĉas al la dua lian malzorgon pri la esperanta afero, k la dua rebatas, ke multe pli urĝas la partilaboro.

La interdisputo kompreneble ne kondukas al praktika konkludo, tial ke maltrafe starigita estas kutime la demando. Povas ja okazi, ke ambaŭ disputantoj estas same pravaj.

Mi prenu konkretan ekzemplon.

Temas partopreni manifestacion, kies sukceso aŭ fiasko povas havi gravan sekvon por la tuta laboristaro. Nu, ĝuste je tiuj tago k horo okazas la kutima esperanta kunveno.

Kion devas fari klaskonscia SAT-ano?

Sen ia ŝanceliĝo, li devas nepre foresti la esperantan kunvenon. Tiaokaze, li devas esti unue partiano (aŭ sindikatano ktp.) k partopreni la manifestacion.

Sed aliokaze temas propagandi por esperanto k por SAT. Kaj tio okazas ĝuste la tagon, kiam kunvenas kutime la partianoj.

Kion faru klaskonscia esperantisto?

Senhezite li malestu la partian kunvenon; li estu tiam unue SAT-ano.

Mi klarigu.

Klaskonscia esperantista laboristo, sekve SAT-ano, havas la firman konvinkon, ke la partiaj k sindikataj gvidantoj malzorgas la interesojn de la proletaro, ne okupiĝante pri solvo al la mondlingva problemo. Li opinias, ke la laboristaro povas emancipiĝi nur se ĝi estas tutmonde organizita, k ke plie tiu organiziteco povas esti trafa k efika nur se inter la membroj ekzistas lingva komuneco.

Sekve, en ordinaraj okazoj, klaskonscia esperantisto logike devas esti unue SAT-ano.

Sed, eksterordinare, se temas, ekzemple, defendi sian organizon kontraŭ faŝista bandaĉo, ni tiam estu unue partianoj aŭ sindikatanoj – due SAT-anoj.

Abstrakto k metafiziko estu for el niaj vicoj!

Ni ne forgesu, ke la vivo ne adaptiĝas al principoj, eĉ se ili estas tute ĝustaj, sed ke temas adapti la principojn al la vivo.

– Ĉu unue SAT-anoj?

– Tio dependas de la tempo, de la loko, de la cirkonstancoj. Almenaŭ ni estu ĉiam, ĉie, ĉiel klasbatalantoj, firme konvinkitaj, ke la SAT-laboro nepre necesas por ebligi la finfinan emancipiĝon de l' tutmonda proletaro.

(12-XI-1925.)