Rutinemo

Troviĝas en iu urbo laboristaj esperantistoj. Deziras ili esperanton propagandi k instruadi. Tiucela grupiĝo okazas. Por propagandi bezonas la grupo propagandilojn; por instruadi, instruilojn. Sed propraforte ne povas la grupo eldoni la necesajn ilojn. Kuniĝo de fortoj montriĝas necesa. Naskiĝas nacilingva por-esperanta organizo.

Sed baldaŭ la sperto montras, ke tute nesufiĉa estas la por-esperanta varbado. Kiam la lernantoj finis kurson, necesas ilin reteni k ligi al la esperanta movado. Aliel preskaŭ vana estus la farita laboro. Tion pruvas la granda nombro da personoj lernintaj esperanton k kiuj tamen neniom profitas je sia lernakiraĵo k neniom helpas la antaŭeniron de nia afero.

Por ligi la ellernintojn al la movado ne ekzistas pli bona rimedo ol instigi ilin al tuja aplikado de la lingvo. Estas evidente, ke oni ne lernas esperanton por interparoli kun siaj gepatraj samlingvanoj. Necesas transpaŝi la landlimojn por interrilati kun eksterlandanoj. Necesas gazeto esperantlingva, literaturo, adresaro: unuvorte aparato, ebliganta la praktikan utiligon de la lingvo.

Tial naskiĝis SAT.

Ĉu taŭga ĝi estas? Faktoj respondu: SAT naskis du presorganojn: semajnan k monatan; ĝi jam pliriĉigis nian literaturon je kelkaj valoraj verkoj; ĝi eldonas ĉiujare Jarlibron kun adresaro de la membroj; ĝi jam faris multajn servojn, kies tutcito ne estas necesa por pravigi la tezon.

Do, ekzistas la bezonata aparato k ĝi funkcias. Ne tiom amplekse kiom dezirinde, sed pri tio respondeca ne estas la aparato mem, sed ties uzantoj k ĉefe kiuj ne volas ĝin uzi.

Sed pekhava estas la SAT-aparato: ĝi sisteme penas ignori la nacilingvajn por-esperantajn asociojn. Granda la peko. Nepardonebla eraro. Nerespektema sinteno. Ĉu do la sindikatoj, la kooperativoj, la politikaj partioj ne estas internacie kunligitaj? Kial la esperantistoj ne imitus?

Ja efektive, kial? Kial aeroplanoj flugas en la aero, dum aŭtomobiloj ruliĝas surtere? Esperantistoj tutmondaj samlingvanoj estas, ili ne devas simie apliki la organizsistemon de nesamlingvanoj.

– Vi ne konvinkos nin. Fondu ni esperantistan internacion. Ni ja povas trudi al aeroplanoj, ke ili sekvu serpentumajn vojojn surterajn.

Tiele parolas rutinemuloj. Vivu tradicio, rutino k ĉia samspeca sanktaĵo. La organiz-sistemo de SAT estas ja malbona; ĝi estas diable sataneca.

For!... for!...

(2-VII-1925.)