"Ho malfidemulo!..."

Kun ĉagrena mieno alparolis min antaŭnelonge iu K-do. Aŭdinte pri la kaŭzo de lia ĉagreno, mi provis kvietigi lian dubeman animon. Tial ke la motivoj de tiu malfidemo povas eble efiki ĉe aliaj, mi raportas ĉi-tie nian interparoladon.

– Jen, vidu, via "naiva" sennaciismo donas al kontraŭuloj de esperanto pretekston por ataki SAT-on ...

– Klarigu, mi petas, vian riproĉeman diron ...

– Ĉu do en Kasel vi ne legis la afiŝojn, sur kiuj estas presitaj frazoj de Leo Trocki (1)? Ĉu do vi opinias, ke ne estas domaĝe por nia afero, ke tia famulo k aŭtoritatulo malaprobis la celon de SAT?


(1) Pli poste oni eksciis, ke tiuj frazoj ne estis de Trocki, sed de Zinovjev k plie, ke ili estis falsitaj de la idistoj. – Kompil.


– Nu, ĉu vere tio estas la kaŭzo de via ĉagreno? Kvietiĝu!... Trocki malaprobis neekzistaĵon; li atakis fantomon ...

– Ĉu tamen?...

– ... Momenton. Mi klarigu, ke estas pli ĝuste diri, ke Trocki mistrafis ekzistantan utopiaĵon. Li direktis atakon tien, kie ne kuŝas la celitaĵo. Li devus sin turni ne al la SAT-anoj, sed al la esperantaj pacistoj, homaranoj k. s. utopiistoj; Trocki atakis ĝuste kion SAT mem kontraŭbatalas depost sia stariĝo.

"... Sekto el strangaj homoj, klopodantaj por forigo de rasa k nacia malamo per esperantismo ...", parolis Trocki. Nu, ĝuste la samon primokas la verketo "For la Neŭtralismon!" Tie estas dirite: "... Esperanto ne estas la celo de nia agado, sed nur rimedo por atingi nian celon ... Esperanto malhelpos la militon! Ne, tute ne, se ĝi estas uzata de militokazigantoj ... Esperanto estas bezona, sed ne sufiĉa rimedo por liberigi la homojn ..."

– Povas esti, ke Trocki mistrafis, tamen ŝajnas al mi, ke la vorto "sennacieco" ebligas al niaj kontraŭuloj montri nian movadon kiel utopian k sekteman ...

– Fulmotondro! ĉu do vi opinias, ke tiaj kontraŭuloj ne trovus alian pretekston por ataki nian Asocion? Ili ĉagrenas k koleras, konstatante ĝian kreskadon, k tial ili estas pretekstotrovemaj ...

– Ili ja trovus ian ajn motivon por ataki nian bone prosperantan movadon. Sed, parolante sincere, mi havas alian kaŭzon por esti ĉagrena.

– Mi aŭskultas vin ...

– Jen mi estas komunisto, k tial ke nia Asocio ne estas pure komunista, mi timas, ke iun tagon mia Partio ordonos al mi eksiĝi el SAT.

– Mirige!... Vi estas – ne koleru, mi petas, – stranga komunisto ... Ŝajnas, ke vi ne komprenis la esencon, la spiriton de l' marksismo. Aliel vi ne povus dubi, ke la direktideo de SAT estas tute ortodoksa je la komunista vidpunkto. Ĉu do Komintern ne rekomendas al siaj membroj, ke ili eniru en sindikatoj kaj kooperativoj, unuvorte en la rondoj, kie troviĝas prolet-elementoj. Komintern tute ne rekomendas la starigon de sindikatoj el pure komunistaj elementoj. Cetere, ĉu do la marksismo ne instruas, ke la socialismo povos efektiviĝi nur kiam la laborista klaso estos kulture k teknike maturiĝinta. Ĉu ... sed mi opinias, ke sufiĉas nur altiri vian atenton al ĉi tiu flanko de l' problemo por ke vi mem trovu ĉiujn bonajn argumentojn por pravigi la pozicion de SAT je la komunista vidpunkto – samkiel je la vidpunkto de la anarkistoj partoprenantaj la sindikatan laboron ...

– Oni tamen ne povas identigi SAT-on je sindikato ...

– Kompreneble oni ne povas. Mi nur starigis komparon por plifaciligi la komprenon de l' problemo.

Kia ĝi estas? Ni rigardu la realaĵon; ni konsideru la faktojn. Kion ni vidas? En la esperanta movado, ekzistanta jam de tridek jaroj, estas multaj laboristoj sub gvidado de pastroj, negocistoj, generaloj k similuloj. Farinte tian konstaton, kia devas esti la tasko de klaskonscia esperantisto? Por marksisto ne povas esti iu ajn hezito: li devas arigi tiujn laboristojn en Asocion, kies bazprincipo estos la klaseco, ne la partieco. Aliel agi estus ĝuste fali en la sektismon, kiun prave kontraŭbatalas Trocki. Tian ekzemplon je sektismo liveras al ni la kelkaj fanatikuloj, kiuj blufe parolas je la nomo de Kifintern(2). SAT starigante kiel sian taskon: "utiligi praktike la internacian lingvon esperanto por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda", solvis la problemon en tute marksista spirito, laŭ tute ortodoksa maniero.


(2) Komunista ido-federuro internaciona.


– Vi estas eble prava, tamen ŝajnas al mi, ke la sektora organizsistemo de SAT estas malfacile defendebla je komunista vidpunkto ...

– Se nia organizo celus plenumi la taskojn de sindikato aŭ de politika partio, via rimarko ja estus tute trafa. Sed la tasko de SAT estas tute alia: ĝi estas – k povas esti – nur kultura, eduka, laboristserva. Plie ĝiaj membroj fordetruis inter si la lingvajn barojn, tial sekve estus niaflanke tute malsaĝe, tute ne celkonforme imitaĉi organizojn, kies taskoj k konsisto estas tute diferencaj.

Nia Statuto diras ĉe la punkto b: "Kiel eble plej bone k digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de homeca solidaro." SAT difinis al si tian taskon, tial ke estas spertite, ĉiutage sperteble por akrevida observanto, ke en la organizoj, kiuj sin titolas internaciaj, regas senkonscia naciemo. Kaj eĉ en Rusio, kie politike triumfis la revolucio, naciaj problemoj estas malfacile solveblaj pro la ekzisto de forta naciema sento ĉe la amasoj. Eĉ en la tiea komunista Partio okazas kelkfoje inter Rusoj k Poloj konfliktetoj, kiujn estigas nur nacia sento.

Por ĉiel labori al la sufokado de tia naciemo, ni volis, ke la gvidantoj de SAT ne povu paroli je la nomo de iu ajn nacio, ne reprezentu iun ajn naciecon. Konsekvence je ĝia eduka tasko SAT devas do kiel k kiam eble ignori la naciojn. Tial la sektorsistemo logike sin trudas.

– Ĉu tamen tia sektorsistemo ne ŝajnas tro artefarita, "nenatura"? Mi timas, ke oni konsideru nin kiel fantazulojn.

– Bela argumento en la buŝo de esperantisto! Ĉu do esperanto ankaŭ ne estas io artefarita, nenatura? Ĉu do la esperantistoj ne estas ankoraŭ konsiderataj de superrealistoj kiel fantaziuloj? Mi ripetas, ke la tasko de SAT estas kultura. Ni volas kulturi ĉe niaj membroj "fortikan senton de homeca solidaro". Nu, la homeco vidiĝas ĝuste per tio, ke, male je la bestoj, la homoj adaptas la naturon al siaj bezonoj k ne sin adaptas al la kruda naturo. La naciema sento estas io natura, kion revolucio ne detruas. Tial estas nia kultura tasko elŝiri tiun senton, kiel terkulturisto elŝiras lolon en sia tritika kampo. La tritiko estas io kulturita, artefarita, dum la lolo estas io tute natura. Ni volas kulturi en ni la homecon k fordetrui la naciecon – samkiel la kamparano kulturas la tritikon k elŝiras lolon.

Sur la spirita kampo tia estas la kultura tasko de SAT, kiu posedas por plenumi ĝin la necesan ilon, esperanton. Tian taskon ne tiel trafe k sukcese povas plenumi organizoj samcelaj, sed konsistantaj el nesamlingvanoj. Tial nia organizo havas mision, kiun ĝi devas plenumi malgraŭ ĉiaj ajn atakoj k miskomprenoj ...

– Mi ja scias, ke multe da niaj partiaj gvidantoj konsideras la esperantistojn kiel fantaziulojn. Kaj tamen mi plene konscias, ke ni faras tre praktikan laboron, disvastigante nian lingvon. Sed mi povas malfacile konvinkiĝi, ke la sektorsistemo de SAT povus esti aplikata en la funkciado de la estonta socio, eĉ kiam ne plu ekzistos lingvaj k aliaj baroj. Tial mi opinias, ke tia sistemo estas arbitra k nedefendebla.

– Mi povus respondi al vi, ke ne tiel oni devas prezenti la problemon. Ni starigis tiun sistemon nur por malhelpi, ke la gvidantoj de SAT reprezentu iun naciecon. En nia penso, ne alian rolon ni difinis al la sektorsistemo, k kompreneble estas facile al nelojalaj kontraŭuloj montri sub karikatura formo tian sistemon, difinante al ĝi rolon de ni ne difinitan.

Sed mi volas montri al vi, ke la principo de sennacieco estas tute konforma al la historia malvolviĝo de la homa socio, konsiderata je marksista vidpunkto. Ni prikonsideru la ekonomiajn fortojn, kiuj agas por ŝanĝi la tutan sociordon. Ĉu la ferminaĵo, la karbo k. a. krudaj materioj estas interdividitaj laŭ nacieca principo?– Kompreneble, ne.

– Ĉu tiaj materioj ne estas la plej gravaj agiloj en la funkciado de l' Socio?

– Nekontraŭdireble ...

– Sekve la baroj, kiuj malhelpas la normalan funkciadon de la ekonomiaj fortoj estas ĝuste naciecaj. Normala, scienca aranĝo de tiuj fortoj ignoras la naciojn. Estas do tute logike, ke ni antaŭvidu la estontan sociordon, starigatan laŭ sen-nacieca plano k ne laŭ inter-nacieca. Ĉar ni ankaŭ antaŭvidas la ĝeneralan uzadon de esperanto sur la tuta planedo, aperas klare k tute logike, ke la organizprincipo sennacieca estas tute konforma al la estonta sociordo. Mi kompreneble parolas pri la principo, ne pri la nuna aplikado nia, kiu havas tute difinite limigitan rolon.

Penante fortiri sin de la rutina vojo, estas facile pruvi, ke SAT – starante sur spirita kampo, difininte al si edukan taskon, – sekvas vojon ne utopian, sed male tute konforman al la historia malvolviĝo de l' Socio ...

– Viaj klarigoj iomete refirmigas mian konvinkon, sed antaŭ ol adiaŭi vin mi volas demandi: kial do jam vi ne liveris tiajn klarigojn al la SAT-anaro?

– Ho, kara malfidemulo, ĉu do vi ne scias, ke la semanto devas elekti la plej taŭgan tempon por semi la bonan grenon?

Via dubema spiritstato signas, ke tiu tempo alvenis ... Ĝis revido!...

(XI-1923.)