Ĉu internacia aŭ sennacieca organiziĝo?

En 1914 ekzistis socialista Internacio.

Ĉe la fino de la internaciaj kongresoj estis kutimo ĥore kanti la "Internacion".

Milito eksplodis ... Tuj la socialistoj forgesis tiun liberigan kanton k ekkantaĉis la "Marseillaise", "Deutschland über alles" aŭ aliajn similajn patriotajn himnojn.

Ni iru Berlin'on, kriadis Francoj; ni iru Paris'on, laŭtdiradis Germanoj. Ni batalu por la kulturo!... Ni batalu por la rajto k libero!...

Tiel, irante al buĉejo, blekas ŝafoj ...

La patriotista febro estis tiel granda, ke eĉ anarkistoj, kontraŭmilitistoj k aliaj ...istoj – precipe la maljunaj – gloris la "liberigan militon" k instigis al "ĝisfinvenka" buĉado ...

Nun estas kvazaŭa repaciĝo. Temas pri restarigo de nova Internacio. Ĉu revivigi la II-an? Ĉu aliĝi la III-an, Moskvan?

Ankaŭ esperantistoj volas starigi ruĝverdan Internacion.

Nu, ni pripensu iom la aferon.

Internacio supozas naciojn. Malbona afero.

– Tamen, nacioj ekzistas.

– Jes, ja, malfeliĉe; malsanoj, epidemioj ankaŭ ekzistas. Ĉu estas saĝe konservi tiajn malbonaĵojn por sanigi la homaron? Kontraŭe, ilin penos forigi, neniigi, zorgema kuracisto.

Nacioj ekzistas precipe pro la diverslingveco de l' popoloj. Esperanto donas al la homaro eblon forigi tiun lingvan naciecon. Ĉu do ni, kiel la aliaj ...istoj neesperantistaj, devos sammaniere imagi organiziĝon de ĉiulandaj samcelanoj?

Mi ne kredas. Ni devas agi kvazaŭ ne ekzistus nacioj. Ni devas ilin koni nur por pli rapidigi neniiĝon ilian. Ni devas naskigi sennaciecan senton; meti en la koron de ĉiu homo econ homan, ne naciecan. Kiam , en Esperantio, oni parolas pri Anglo, Franco aŭ Germano, tio devas samsignifi kiel en Francio, ekzemple, oni parolas pri Normando aŭ iu ajn alia provincano.

Unue esperantistoj, homoj; due Britoj, Italoj aŭ Ĉinoj ...

Jen kelkaj pripensindaj ideoj, kiujn mi proponas al diskuto de ĉiuj.

(IV-1920.)