Pri la Biblio

Eble vi diros – almenaŭ pensos – ke mi deflankiĝas, perfidemas, unuvorte "revizas (1)". Aŭdu tamen mian konfeson: mi legas la de Zamenhof tradukitan Biblion.


(1) Alude al riproĉoj adresitaj de opoziciuloj al la aŭtoro. – Kompil.


– Ha! ĉu vere? ĉu tio estas klasbatala legaĵo?...

– Mi legas la Bilbion por lerni ... esperanton. Kaj ĉe tia legado mi konstatas, ke Zamenhof mem lernis sian lingvon ĝis la lasta spiro. Estas klare, ke la genia aŭtoro emis pli k pli forigi la katenojn, per kiuj teoriemuloj, ŝajn-logikemuloj volis – ankoraŭ volas – malliberigi esperanton. Estas al mi klare, ke la Majstro emis pli k pli senbalastigi sian stilon, forlasante neutilajn sufiksojn. Jen ekzemplo:

Kaj faru la altaron el akacia ligno, havanta la longon de kvin ulnoj k la larĝon de kvin ulnoj; kvarangula estu la altaro; k ĝia alto estu tri ulnoj.

Kiel oni vidas, la sufikso ec esta forlasita, sen ia domaĝo por la klaro. Same Zamenhof tre ofte forlasis la sufikson kaj diras: riĉo, havo, kovro, dono, plano, akiro k. s. en kazoj, kiam oni kutimas balaste diri riĉ-aĵ-o hav-aĵ-o ktp.

Kompreneble, la aŭtoro de nia lingvo uzas tiujn sufiksojn, kiam li opinias, ke ili estas necesaj por eviti erarkomprenon; sed estas rimarkeble, ke lia sola regulo estas atingi per kiel eble malplej da vortelementoj perfektan kompreneblon.

Ni sukcesis preskaŭ tute detrui la fuŝan agadon de la idistoj en niaj laboristaj rondoj. Bedaŭrinde, en la vivo de esperanto ankoraŭ forte sentiĝas la ida logikemo, kiu celis fari el la artefarita lingvo ian mekanikaĵon.

Ni devas penadi imiti Zamenhof k tute liberiĝi el la emo ŝarĝi nian interkomprenilon per forĵetinda balasto.

For la idemon el niaj vicoj!


Mi legas la Biblion por lerni esperanton; sed tia legado donas al mi alian instruon. La "Sankta Libro" enhavas partojn, kiuj estas tre maldecaj, aspektas preskaŭ pornografie. Bagatelo. Sed la tuto esta tiom infanece stulta, ke mi volonte rekomendas ties legadon al homoj, kiuj volas akiri la firman konvinkon, ke la religioj sin bazas sur fabeloj porinfanaj. Tamen milionoj da homoj rigardas la Biblion kiel dian parolon; milionoj konservas sian kredon, ne dank' al, sed malgraŭ la Biblio!...

La homo estas stranga besto: en ĝia cerbo baraktas iomete da racio kun multege da kredo k superstiĉo. Kaj oni grave erarus opiniante, ke nur eklezianoj estas sub influo de senbazaj kredoj k superstiĉoj ...

(28-III-1929.)