Antaŭparolo

En mian propran kaptilon mi kvazaŭ falis. Ja, iniciatinte entreprenon, mi nun staras ŝanceliĝe antaŭ nefacila tasko, nome prezenti ĉi tiujn "Vortojn" de K-do Lanti. Ne!... tion mi ne faros! mi preferas prezenti la aŭtoron mem; pri liaj paroloj ... la legantoj juĝos.

Pri la artikoloj verkitaj antaŭ pluraj jaroj, mi nur rimarkigu, ke ili entenas ankoraŭ sian tutan valoron, k kelkaj el la plej malnovaj eĉ restas tute aktualaj. Ni represis ankaŭ kelkajn artikolojn ne tre malnovajn, por ke la legantoj povu konstati la vere mirindan unuecon en la penso de Lanti. Mi kredas, ke tio pli bone ol alio ajn pravigas ĉi tiun represon en libra formo.

Mi tamen konfesu, ke tio ne estas la ĉefa instigo en nia faro. Lastatempe Lanti estis kritikata laŭ maniero, kiu ŝajnis al mi k al multaj K-doj tute ne inda. La novaj SAT-anoj, kiuj legos ĉi kritikojn, povus havi opinion tute eraran, pri Lanti k liaj ideoj. Analizante soci-politikajn problemojn kiel mondlingvano, kiel SAT-ano, li ja kelkfoje alvenis al konkludoj, kiuj ne tute koincidas kun tiuj de politikaj organizoj. Ĉu li pravas? Ĉu li malpravas? Pri tio ne temas ĉi tie. Certe neniam k neniel Lanti intencis trudi siajn "herezaĵojn" kiel oficialaĵojn en SAT. Kaj mi estas certa, ke se troviĝos iu ajn SAT-ano, admiranto de Lanti, por proponi tion, li mem plej energie kontraŭstarus. "Mi antaŭvidas la tagon, kiam mi devos kontraŭbatali fanatikajn sennaciistojn", li jam kelkfoje diris. Cetere, mi havas la firman konvinkon, ke inter tiuj, kiuj nuntempe batalas kontraŭ Lanti, kelkiuj tre konscie prezentas ian karikaturon de liaj ideoj, anstataŭ lojale ilin kritiki.


Jam de pli ol dek jaroj mi kunlaboras pri SAT-aferoj plej intime kun Lanti. En 1919, post la militĉeso, la Parizaj Laboristaj Esperantistoj kunvenis por priparoli la rekomencon de poresperanta propagando. Tiam la neŭtrala movado dormis. Kion fari? Kiu estas preta penadi? Kiu kapablas agi utile? Temis reaperigi Le Travailleur Espérantiste. Kiu redaktos ĝin? – Falis sur la militkampo fervoraj k kompetentaj K-doj, kiel Blangarin, Remon (Raymond), k. a. – Neniu el la kunvenantoj sin proponas por plenumi tiun taskon. Ies voĉo jen demandas: "Ĉu vi legis la ĵus aperintan broŝuron La Langue Internationale (La Lingvo Internacia) de E. Adam (1)? – Eble tiu K-do povos redakti nian gazeton? Freŝe bakita esperantisto li ja estas, tamen li almenaŭ kapablas redakti en franca lingvo, k ĉar Le Travailleur Espérantiste devas esti grandparte en nacia lingvo, do ..."


(1) Adam estas la laŭleĝa nomo de Lanti.


Demandite, Lanti respondis: "Nenian sperton mi havas pri redakto de gazeto. Plie, mi ne scias ĉu mi estas esperantisto aŭ idisto. Nun mi ja vizitas idan kurson, k povas esti, ke mi aliĝos al la ida movado. Mi sentas min nur fervora adepto de internacia lingvo ... sed estas al mi tute egale ĉu ido, ĉu esperanto, ĉu alia simila lingvo."

En la supre menciita broŝuro ja Lanti proponas, ke la demandon pri elekto de esperanto aŭ de ido oni solvu "praktike" per ... ĵetkubetoj! – Tiu trajto sufiĉe karakterizas la manieron, la paradoksemon de Lanti. Sed verdire tiu propono pri solvo de grava problemo entuziasmigis neniun el la malnovaj esperantistoj. Ŝajne, tiu longbarbulo, tiu jam griziĝanta nova mondlingvano estis de ili taksata nur kiel strangulo, eble malseriozulo ... – Kaj mi (esperantisto depost 1906, sed, ĉar ĝis tiam izolita en mia provinco, ne partopreninte aktive la esperanto-movadon, k tial do libera je kutimoj k rutino) tuj pense simpatiis kun tiu neordinarulo, kies decidvolo tiom kontrastis kun la hezito, iom komprenebla, de la ceteraj ĉeestantoj.

Sed kia ajn li estu, la demando estis, ke neniu malnovulo pretis preni sur sin la redaktadon de la gazeto; k sekve ni insistis, ke Lanti akceptu. Kaj li, kvazaŭ por akrigi la pikon de siaj unuaj paroloj, antaŭmetis jenan kondiĉon: "En la unua numero de Le Travailleur Espérantiste devas esti deklaro, ke ni estas unue revoluciuloj k nur due esperantistoj aŭ idistoj". – La pilolo estis amara, k nur dolore digestebla. Sed kion fari? – Post ŝanceliĝo, unuj kontraŭvole, aliaj nevole, ni konsentis allasi la gazeton en la manojn de tiu nekonata, originala, necedema "esperantisto".

Kun timo k senpacienco ni atendis la aperon de la unua numero de nia gazeto. Kion ni trovos en ĝi? Ĉu poridan artikolon? – Granda estis nia surprizo k ĝojo, kiam ni legis belegan leteron de Romen Rolan (Romajn Rolland), en kiu la fama verkisto pledas por esperanto. Kompreneble troviĝis ankaŭ en tiu numero la terura "Deklaro". Ĝi vekis indignon ĉe multaj K-doj ... Plie la tiutempe aperanta gazeto Le Monde Espérantiste tamburis alarmon, dirante, ke idisto enŝteliĝis en la esperantaj vicoj por saboti nian aferon, ktp., ktp. Ĉe siaj unuaj paŝoj en la esperanta movado Lanti trovis nur malaprobojn k kritikojn, – kaj pli poste li estis akre atakata de la idistoj! Mi aŭdis eĉ kelkiuj el ili aserti, ke ido estus nepre venkonta, se tiu freŝa forto ne aliĝus al esperanto. Malgraŭ diversspeca kontraŭstaro, li obstine sin dediĉis al la tasko, kiun li akceptis k kiu fariĝis kvazaŭ lia vivcelo.

La sekvo jam apartenas al la Historio. Ĉiuj malnovaj SAT-anoj pli-malpli scias, kian rolon ludis Lanti en nia movado. Mi celis nur montri en kiaj cirkonstancoj mi konatiĝis kun la aŭtoro de ĉi tiuj "Vortoj".

Do jam de dek jaroj ne pasis unu semajno dum kiu mi ne rilatis kun Lanti. Li eble ne tro koleros, se mi diras, ke li estas nek gratulema, nek flatema homo: mi spertis tion ... senbedaŭre! Kaj mi spertis ankaŭ, ke li estas same severa kontraŭ sin mem, k malŝatas la laŭdojn ... eĉ pravigitajn. Kiu vizitas lin, tiu sin preparu por aŭdi riproĉojn, ofte bruajn, aŭ por ricevi ian taskon. Al dek personoj li facile komisius laboron por nia afero, rezervante al si la "leonparton" el ... tiu laboro. Neniam li lasis min senfara (por SAT); li nek petis, nek postulis, sed post ĉiu vizito, mi revenis hejmen kun nova farotaĵo. Mi konfesas, ke, sen li, tiuj dek jaroj el mia vivo estus malplenaj, sencelaj kiel la antaŭaj. Multfoje mia laciĝo estis kiel lia, ekstrema, sed ne gravas tio, ĉar nur dank' al li mi kontribuis iomete, laŭ mia poveto, al konstruado de io pozitiva k utila.


Ni pliproksimiĝu por lin vidi pli detale, k nombradi liajn ecojn, bonajn k malbonajn. Ĝenerale, kiam li renkontas novulon, Lanti aspektas kvazaŭ li ne scius kion diri, sed rapide retrovas sian ekvilibron k komencas komplimenti ... ironie. Por iuj K-doj tia renkontiĝo estas malplaĉa, k kiu vidis lin nur unufojon, tiu ne certe simpatias al li. Jes, li ŝatas moki, sed ne malŝatas la mokojn pri siaj mallertoj k mankoj. Ĉu kolerema? Ne kolerema, sed ... eksplodema, ĝis perdo de memrego. Tiu interna perturbo blovas tra lian fizionomion, – lia gestado fulmas, – lia lango nodiĝas, mismoviĝas, – sed atentu! ne kredu, ke jen estas la psikologia momento por lin svenige frapi; atentu! tiu fazo de la ludo estas, male, por vi la plej danĝera; ĝuste kiam lia kolero atingas sian kulminon, tiam fariĝas plej trafaj, plej potencaj liaj juĝkapablo, argumentado k batalrimedoj, – k ĉio estas ĵetata en plej perfekta ordo al la vizaĝo de lia antagonisto. Kaj sub tiu lavango, oni ne scias kien rifuĝi; kien ajn vi kaŝiĝu, kion ajn vi diru, kiel ajn vi ataku, la batalo ne finiĝos sen domaĝo por vi.

Ĉu tia humoro estas konstanta ĉe Lanti? Certe ne, sed lia kvieto ne longe daŭros se, dum la diskutado, vi eldiras stultaĵojn pri grava problemo. Nu! ĉu nur paroli pri bagateloj, pri sensignifaj aferoj? Jen, vi do provu, k vi tuj vidos kiel li malatentas pri vi, kvazaŭ vi sidus ĉe la antipodo, k kiel baldaŭa k malvarma estos la adiaŭo.

Ankaŭ tre amuza estas la maniero laŭ kio Lanti mispaŝigas k kaptas supraĵulon, kiu pretendas scii ĉion. La roloj baldaŭ interŝanĝiĝas k, konfuzite, la naivulo sidas ĝentile kiel lernanto k aŭskultas la lecionon humile.

Kiam en diskutado, buŝa aŭ skriba, li luktas kontraŭ fortulo, ruzulo, li uzas alian taktikon; rapide li pesas la armilojn liajn, observas momente lian metodon, serĉas lian tiklan punkton, palpante tie k tie, foruzas lian forton k nervaron senĉese per trompaj atakoj, eĉ, laŭnecese, ŝajnigas sin mallerta; k jen subite la kontraŭulo sterniĝas vundita sur la tapiŝo. Nun, kiu alia volas lukti?...

Ĉu Lanti estas monduma? Jes, se la reguloj mondumaj koincidas kun liaj emoj k principoj; fakte tiu koincido ne oftas! – Ĉe via hejmo, ne invitu lin sidiĝi sur seĝon ..., ĉar lia prefera sinteno por ripozi estas: postaĵo ĉe planko, genuoj ĉe mentono, manoj kunigitaj antaŭ la kruroj. – Ne atendu de li komplimentojn banalajn aŭ kondolencojn, ĉar li juĝas tion senutila. Ne mortu, ĉar vi ne ĝuos la plezuron "senti" lin post via ĉerko: li ja ne povas kompreni, ke, en la nuna epoko, postvivas ankoraŭ tiaj religiaĉaj moroj antikvaj. Kaj multfoje mi aŭdis lin diri, ke post la morto, la korpo fariĝas danĝera putraĵo urĝe balaenda, urĝe transportenda al bruligejo senceremonie kiel kuirejaj ruboj. Sur la strato li malatentas funebran sekvantaron, kvazaŭ ĝi estus veturilaro de vojpurigistoj; k tiu nerespekto estas ĉe li tre natura, nevanta, senafekta.

Kaj mokema rideto aperas sur liaj lipoj, kiam li preterpasas monumenton al mortinta famulo. – Kaj, ĉu konfesinde? li eĉ ne konsentis ĉeesti la entombigon de siaj gepatroj ...

Lanti ŝatas marŝadi, ekskursi se tempo restas; k sur la kamparo, li ĝuas infanan plezuron saltante trans fosojn, riveretojn, fadenbarilojn, obstaklojn, ktp. Treege vigla, spite lia aĝo (52 jaroj). En plena aero, kontraste al lia humorostato ĉe la skribotablo, li estas tre gaja, eĉ petolema, ridegas brue, plengorĝe, moviĝe k ridigas per rakontoj kiuj konigas, ke li estas iel disĉiplo de Rabele (Rabelais).

Kiagrade instruita li estas? Kian diplomon? Nenian! Tamen per sia obstino, persisto, laboremo k eksterordinaraj komprenpovo k prudento (kiu najbaras pace kun kurioza intuicio!), k ankaŭ dank' al sia fenomena memororgano, li povis kompletigi sian konhavon ĝis tia grado, ke ... veraj diplomitoj universitataj dubas ankoraŭ pri lia modesta deveno. Lastatempe, Prof. Groĵan-Mopen (Grosjean-Maupin), en sia recenzo pri Naciismo (Sennaciulo n-o 305/6) skribas, ke "Lanti montras en ĉi tiu verko ne nur vere sciencan, tre alte ŝatindan objektivemon, sed ankaŭ egan k maloftan klarecon ĉe la koncepto k komprenigo". Tiom da scienca metodo ĉe iu, kiu tiom malmulte, tiom mal-skolastike la sciencon studis! ĉu ne ĝuste pro tio?

Se oni demandus al mi: "Kia estas la filozofio de Lanti?" profunda estus mia embaraso por respondi. Eble li mem ne scias! Estas vere, ke mi tre ofte vidis sur lia skriblo-tablo verkojn de Niĉe (Nietsche), sed kredeble estus eraro konkludi el tio, ke li estas niĉeano. Neniam mi demandis lin pri tio, tial ke tre verŝajne mi ricevus nur mokan, sarkasman respondon, aŭ aŭdus rabelesan difinon pri filozofio. Sed ne necesas demandi lin por konvinkiĝi, ke li estas kore k spirite ligita al sia klaso, al la proletaro. Mi emas pensi, ke la simpla saĝo konsistigas la tutan filozofion de Lanti k ke nur tian li agnoskas kiel vere valoran.

Almenaŭ certa tio, ke li emas herezumi. Kiam li estis kompartiano, mi aŭdis lin pli forte kritiki la de tiu Partio gvidadon ol dekiam li ĉesis esti partiano. Kaj ĉu ne estis stranga partiano, stranga civitano tiu, kiu neniam partoprenis balotojn por elekti deputitojn aŭ urbkonsilantojn? Estas ja fakto, ke li, ŝtatinstruisto, neniam klopodis por uzi sian voĉdonrajton. Li tamen jam rakontis, ke iun fojon, li iris al la urbdomo tiucele, sed ĉar li devis atendi eble duonhoron, tio superis la limon de lia pacienco; li do revenis hejmen k neniam plu provis akiri la rajton meti voĉdonilon en keston.

Mi citas tiun anekdoton, tial ke ĝi estas karakteriza. Sed oni ne konkludu el tio, ke la aŭtoro de ĉi tiuj "Vortoj" estas malseriozulo. Kiam li diras "jes", tiu vorto fakte estas plen-jesa. Plej granda ĉagreno ĉe Lanti kredeble estas ne povi plenumi promeson libere faritan. Lanti havas ĝuste la spiritostaton, kiu taŭgas por gvidi nian movadon: li certe povas rilati tute senpartiece al la diversaj tendencoj, kiuj kelkfoje kunpuŝiĝas en SAT. Sed li eluzas ĉian okazon por elmontri la strangan, nekonsekvencan starmanieron de tiuj gvidantoj de partioj aŭ organizoj laboristaj, kiuj ne estas esperantistoj. Li estas profunde konvinkita, ke ĉiuj tiuj homoj iel perfidas la klasajn interesojn de l' Proletaro. Perdinte sian fidon al anarkistaj gvidantoj, pro ilia sinteno dum la mondmilito, Lanti, kiu lernis esperanton ĉe la fronto, decidis sin doni plene al la esperanta afero, kio ne signifas, ke li fremdas al ĉio, kio ne rilatas al esperanto, tute ne! – Lanti legas, pliĝuste studas multege da revuoj k verkoj ekonomi-politikaj de ĉiuj socialismaj tendencoj, k ankaŭ historiajn, filozofiajn k eĉ sciencajn verkojn. Tion li ja faras senhalte de pli ol dek jaroj, k estas iafoje tre mirige konstati, ke homo tiel skeptikema povas tamen esti tiom agema k laborema por afero tiom sendanka k donanta neniom da materia profito. Lia sciavido estas nesatigebla.


La eldono de ĉi tiu volumo povis okazi dank' al la helpo de 15 K-doj el 9 landoj, kiuj pruntedonis senprocente al SAT la necesan monon. Mi elektis ilin hazarde k interrilatis kun ili letere. Se mi publikigus alvokon en Sennaciulo, estas tute certe, ke multe pli granda nombro estus partopreninta la entreprenon. Al tiuj, kiujn mi senigis je tiu plezuro, mi petas senkulpigon.


La aŭtoro revizis la lingvon, neniel ŝanĝante la sencon de la skribaĵoj. Tio estis nepre necesa, ĉefe ĉe la fruaj artikoloj, kiam Lanti ne estis ankoraŭ la majstra stilisto, kia li fariĝis, kiel atestas la laŭdaj recenzoj pri lia traduko de Kandid. Ni opinias, ke ĉi tiu libro estos ne nur dankesprimo de ĉiuj K-doj, kiuj konscias pri la gravo de la rolo de Lanti en nia movado, sed ankaŭ tre bona legolibro por tiuj, kiuj deziras havi modelajn tekstojn. Pri la elekto de la artikoloj, eble ne ĉiuj K-doj konsentos! Ni agis eble iom arbitre, sed, praktike, estis tute neeble aliel procedi.

Kelkaj K-doj insistis, por ke ni ne tro forlasu el la skribaĵoj de Lanti. Bedaŭrinde estis neeble kontentigi ilin tiurilate. La amplekso de la libro ja povus esti almenaŭ trifoje pli granda.

L. BANMER.