Kanado estas du-nacia lando. Gi estis unue koloniita de Francio, ekde
1605, kaj estis okupata de Britio ekde 1763, dum la t.n. "sep-jara
milito". Tial logas en gi du cefaj popoloj, Francoj kaj Angloj. Ili
havis malsamajn lingvojn, kaj ankau malsamajn religiojn : la Francoj
estis cefe katolikoj, dum la Angloj estis cefe protestantoj.
La nuna Kanado estis fondita en 1867, kiam unuigis kvar tiamaj kolonioj :
Supra Kanado (la nuna Ontario), Malsupra Kanado (la nuna Kebeko), Nova
Brunsviko kaj Nova Skotlando. Kebeko estis cefe katolika, dum la aliaj
kolonioj estis cefe protestantaj. Unu el la kondicoj de unuigo estis,
ke Kebeko volis defendi la rajtojn — precipe lernejajn — de katolikoj
en la aliaj provincoj, dum la aliaj provincoj volis defendi la rajtojn
de protestantoj en Kebeko.
Tiel ekestis komplika situacio, kiu varias lau la provincoj. Mi parolos
nur pri mia propra provinco, Ontario, kiu estas la provinco kun plej da
homoj kaj kie trovigas la plej granda urbo, Toronto, kaj ankau la
federacia cefurbo, Otavo, kie mi logas.
En Ontario, la kompromiso funkciis tiel, ke la kanada konstitucio
preskribas ke ekzistu du lernejaj sistemoj, ambau stataj. Unu sistemo
estas nomita "publika", sed gi cefe estas protestanta, lau la teorio.
La alia sistemo estas katolika. En la tuta provinco ekzistas
kaj "publikaj" kaj "katolikaj" lernejoj, kaj gepatroj rajtas decidi al
kiu lernejo iru iliaj infanoj. Ambau sistemoj estas entute pagataj de la
stato.
Antaue oni komprenis ke la publika sistemo estas fakte iom protestanta,
kaj oni akceptis ke tie oni diros kristanajn pregojn, ke lernado de la
kristana religio estos deviga, kaj tiel plu. Tio sangigis dum la lastaj
jaroj, kaj la publika sistemo nun estas religie tute neutrala. La
katolika sistemo, male, daure restas tute katolika, kun instruado de la
katolika religio, kun katolikaj religiaj ceremonioj, kaj tiel plu.
Konsekvenco de tiu situacio estas, ke katolikoj havas privilegiojn kompare
kun membroj de aliaj religioj, kies lernejoj ne estas pagataj de la
stato. Tio estas evidente diskriminacia, kiel UNO, jam decidis. Tamen,
por sangi tiun situacion, necesus sangi la kanadan konstitucion, kaj
tio estas apenau ebla.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.