Pacista Frakcio
Letero al Sinjoro Martti Ahtisaari
Nobelpremiito pri la Paco
C.I.M.
Pieni Roobertinkatu 13 B 24-26
FI-00130 HELSINKI
FinnlandoTemo : Konvencio de Otavo
Sinjoro Prezidento,
En la Eŭropa Unio, Pollando ne ratifis kaj Finnlando ne subskribis la Konvencion de Otavo. Ĉiuj
aliaj landoj de Eŭropa Unio ratifis tiun Konvencion.Dum nia Kongreso en pariza regiono en 2007, kaj nia Kongreso en Kazanlako (Bulgario) en 2008,
SAT skribis al la Ambasadoroj de Finnlando en tiuj du landoj, por peti ke Finnlando subskribu la
Konvencion. Ni neniam ricevis respondon.Plie, laŭ niaj informoj, Finnlando subskribos la Konvencion nur en 2025, kial ?
Sinjoro Prezidento, ĉu vi povus uzi vian altan aŭtoritatecon por interveni apud la Registaro de via
lando, por ke Finnlando rapide subskribu la Konvencion de Otavo. La kontraŭpersonaj minoj jam
sufiĉe mortigis kaj vundis senkulpajn civilulojn.Bonvolu akcepti, Sinjoro Prezidento, niajn tre respektoplenajn salutojn.
Por la Movado SAT
Colette Weiss André Weiss
Ĉi supre, vi legis la leteron, kiun ni sendis al S-ro Martti AHTISAARI, civitano de Finnlando,
nobelpremiito pri paco en 2008. Kun tiu esperanta letero, ni sendis finnan tradukon de la letero
efektivigitan far nia Finna kamarado : Antero Harju, kiu ankaŭ donis al ni la adreson.
-1- S-ro Martti AHTISAARI ne respondis al nia letero ; ni opinias ke li neniam respondos.
-2- Finnlando ne subskribis la Konvencion de Otavo, pri la kontraŭpersonaj minoj, en decembro
1997 ; kaj Finnlando ne subskribis la Konvencion de Oslo, pri la pafaĵoĵetoj el bomboj, en
decembro 2008.
-3- Dum la kampanjo de subskriboj de la Konvencio de Otavo en decembro 1997, la Prezidento
de la Respubliko de Finnlando estis : S-ro Martti AHTISAARI.
La vorto PACO ne signifas la samon por ĉiuj.
Colette Weiss kaj André Weiss
Januaro 2009.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.