Zamenhof
de Francisko SZILÁGYI
en "Dekdu poetoj", paĝoj 107-108
La buŝoj brule kraĉis sangajn vortojn,
la mond’ flamigis, veis vana plend’
kaj blinde serĉis vojon l’ orfa homo,
en fulmobril’ mi vagis sen defend’.
Ĉifonoj pendis de la korpoj homaj,
inundo bruis, tondris roko-rompo ;
sed mi kredis, frato : flugis
al la ter’ kolombo.
Rifuĝis plore flampurpuraj nuboj,
fantomamaso min minacis, — plej
terure tomboj vomis ostomilon,
ekiris sorĉe, ŝvele la marĉej’.
Kredparkoj, sortoj dronis en la nokton,
Demon’ draŝadis, falis tondra bombo,
sed mi vidis, frato : flugis
al la ter’ kolombo.
Ho, vane hom’ blasfemojn diras al mi,
ho, vane streĉas sin la sklava krim’,
ho, vane tentas min ĉiel’, tertremo,
bombardo, nubo ne teruras min.
Ho, vane mi kirliĝas en kaoso,
ne murdas mi, ne servas mi por tombo ;
diru kun mi, frato : — flugis
al la ter’ kolombo !
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.