De prezidant-edzino de Turvelo al sinjorino de Volanĝo
Mi obeu, sinjorino, la konsilojn el via amiksento. Mi kutimas ĉiam sekvi vian opinion, kaj kredi ĝin prava. Mi eĉ konfesu, ke s-ro de Valmono certe estas danĝerega, se li kapablas ĉi tie ŝajnigi sin tia, kia li aperas, samtempe restante la alia, kiun vi priskribas. Ĉiel mi forigos lin de mi, laŭ via postulo, almenaŭ laŭ mia eblo, ĉar ofte afero aspekte plej simpla estas konkrete malfacile realigebla.
Ŝajnas al mi neeble peti de lia onklino, ke ŝi forpelu lin ; tio estus ofenda tiel por li, kiel por ŝi. Same malagrabla estus mia foriro ; kiel klarigi ĝin al s-ro de Turvelo, kiel mi jam skribis ? Kaj se tiu foriro eble malplaĉus al s-ro de Valmono, li facile povus sekvi min Parizen. Ĉu tiu reveno lia ne ŝajnus celi min, kaj fine esti pli suspektinda, ol kampara renkonto ĉe parencino lia, kiu samtempe estas amikino mia ?
Do ne restas al mi alia rimedo, ol peti, ke li mem konsentu al sia foriro. Mi sentas, kiom malfacila estas tiu peto ; tamen mi ne malesperas sukcesi, ĉar li ŝajne nepre deziras sin montri pli honesta, ol oni kredas lin. Mi eĉ kun intereso provos tion, por juĝi, ĉu li diras la veron, kiam li asertas, ke vere honestajn virinojn li neniam ofendas. Se li foriros laŭ mia deziro, tio ja pruvos lian estimon al mi, ĉar mi certas, ke li antauvidis pasigi ĉi tie grandan parton de l’ aŭtuno. Se li malkonsentos kaj obstine restos, mi promesas al vi, ke mi tiam mem foriros.
Jen, sinjorino, kiel mi tuj kontentigas la postulon de via korsento ; mi volas pruvi, ke malgraŭ mia varma defendo de s-ro de Valmono, mi tamen ne nur aŭdas, sed ankaŭ obeas bonan konsilon el amikino.
Mi estas via honorata,
El... la 25an de Aŭgusto 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.